Saluton mondo!

Saluton, la mondo! Tio ĉi estas mia unua afiŝo pere de WordPress.
Jes, mi ŝanĝis mian blog-programon el MovableType al WordPress.
Mi uzis la pakaĵon elfaritan de Bertilo. Koran dankon al li.
Iom post iom ekde nun mi faros modifojn de la aspekto de ĉi tiu blogo.

Lampoŝirmilo

Lampoŝirmilo

Sur la tablo ĉe kafeja fenestro mi trovis ĉi tiun vitran ŝirmilon de elektronika lampo, sur kiu lerte desegnitaj estas floroj kaj papilio laŭ la stilo de Art Nouveau [ar nuvo]. Ĝi ja plaĉis al mi.
En la kafejo oni ofertas bongustajn kafon kaj kukon kun modernisma atmosfero.

Pleta pejzaĝo

pleta pejzaĝo

Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis galerion de skulptaĵoj kaj artmetiaĵoj. Tie mi eksciis pri la ĝenro “pleta pejzaĝo“, japanlingve “bon-seki (盆石)”, t.e. “pletoŝtono”.
Jen estas ekzemplo de pleta pejzaĝo, kiu montras Mijaĵima [Miyazima], la historia sankteja insulo proksima de la urbo Hiroŝima. Oni faras pletan pejzaĝon per ŝtonoj kaj sablo metitaj sur pleto. La ĝenro estas unu el japanaj tradiciaj artoj.

Varmofonto

Hodiaŭ mi kaj mia edzino veturos al iu varmofonta urbo en montaro.
Ni ŝatas ripozi en gastejo kun varmofonto. Ĝis nun ni kutimas viziti varmofonton dufoje en jaro, somere kaj vintre.
Mia amata kato Bii, bedaŭrinde, restos hejme kaj pasigos unu nokton sola.

Manskribi

Hodiaŭ mi presis novjarajn salutkartojn per komputilo. Kaj mi mane skribis adresojn de la kartoj por sendi perpoŝte.
Certe mi povintus presi ankaŭ la adresojn per komputilo, tamen mi ŝatas mane skribi almenaŭ parton de salutkarto. Tio ĉi estas mia eta persisto.

Dento doloras min

Jes, dento doloras min ekde hieraŭ. Post la noktomezo mi vekiĝis pro intensa dentodoloro, kiu daŭris ĉirkaŭ unu horon kaj forvaporiĝis.
Hodiaŭ matene mi vizitis dentiston, sed tiam ni ne povis trovi malsanan parton, ĉar strange neniu parto de miaj dentoj reagis al frapekzamenado.
Nun refoje dento doloras obtuze. Ho, ve!

La retejo de Pola Radio

El la retejo de Pola Radio malaperis la ĉefpaĝo de Esperanto-redakcio en la 18-a de decembro. Oni ne povas aliri la adreson:
    http://www.radio.com.pl/polonia/eo/
Tamen ankoraŭ nun oni povas aliri la arkivon (nun titolita Archiwum) de sondosieroj de lastaj elsendoj.
    http://www.polskieradio.pl/polonia/audio.asp?rId=11
Pri ĉi-supraj aferoj la Libera Folio raportas pli detale.
Kaj oni povas ekde tiu paĝo aliri aliajn paĝojn kun esperantaj tekstoj kaj sondosieroj. Nun mi klopodas elŝuti la sondosierojn de “Elektitaj Interparoloj” antaŭ ol oni forviŝos ĉiujn dosierojn.

Fundamenta Leĝo pri Edukado

La 15-an de decembro la Japana Parlamento aprobis amendoproponon por la Fundamenta Leĝo pri Edukado kun la plimulto de registaraj partioj. Tio ĉi estas la unua amendo post ĝia proklamo en 1947.
La ĉefa punkto de la amendo estas emfazo de “patriotismo”, kiun tamen oni devas rigardi kuntekste de la dekstrema tendenco de la japana politiko kaj socio. Japanaj konservativuloj deziras, ke Japanio estu tia regno, kiu povas militi kun armeaj fortoj por sia intereso. Pacamaj japanoj kaj konsciencaj instruistoj kontraŭstaris la amendon. Sed bedaŭrinde ĉi tiuj voĉoj ne kaptis plimulton de la Parlamento.