Winamp + in_ra.dll = peza

Mi legis ĉe iu retpaĝo, ke aldoninte la kromprogramon “innover’s RealAudio plugin“, oni povas aŭdi RealAudio-sondosierojn per Winamp. Mi instalis tiun kromprogramon en mia komputilo. Kiam mi reproduktis rm-dosieron per Winamp, mi trovis, ke ĝi funkcias tre peze kaj malhelpas alian programon (ekz. explorer.exe). Do ĉi tiu rimedo estas ne oportuna por ĉiutage reprodukti rm-dosierojn..

Rabiulo mortis

Laŭ kelkaj ĵurnaloj, hodiaŭ matene mortis rabiulo, 60-jaraĝa viro en Kioto. Rabio troviĝis en Japanio post 36 jaroj ekde 1970. La viro vojaĝis en Filipinoj en la lasta aŭgusto, kaj tie li estis mordita je la mano far sovaĝhundo.
Lastajn jarojn oni tute ne aŭdis pri rabio. Sed, kiam mi estis infano, mi fojfoje aŭdis pri rabio de hundoj. Tiutempe kaptistoj de sovaĝhundoj laboradis komisiite de sanitara oficejo.

Kotaco estas preta

kato ĉe kotaco

Hodiaŭ ni pretigis kotacon en la familia ĉambro por la venontaj malvarmaj tagoj.
Kiam mi sidis ĉe la kotaco, mia amata kato Bii alsaltis sur miajn genuojn. Li tre amas kotacon.
*kotaco = japana tradicia varmigilo. malalta tablo kovrita per vatita tolaĵo, entenanta hejtilon.

Fenomeno de El Niño

Hieraŭ la Japana Meteologia Agentejo informis, ke fenomeno de elninjo (El Niño) certe okazos en la tujvenonta vintro. Elninja fenomeno estas altiĝo de marakva temperaturo en la tropika zono for de Perua marbordo ĝis Centra Pacifiko.
Elninjo donas vastajn efikojn al atmosferaj fenomenoj de la mondo. En Japanio statistike okazas malvarma somero kaj varma vintro.
Tial ni havos varman vintron, kio estas ĝojinda prognozo al mi private. Ĉar mi estas malforta je malvarmo.

Abrupta pluvego

Hodiaŭ, malfrue en vespero, abrupte eksonis bruo, kvazaŭ oni disĵetis fabojn sur fenestraj vitroj. Estis ekpluvego. Aldone fulmis multfoje kaj tondris.
Malvarma fronto trapasis nian regionon laŭ la veterinformo. Mi imagis tre alte kreskantajn kumulonimbusojn super mia urbo.