Ŝatataj pentraĵoj por ekrankurteno

Mi ŝatas viziti artmuzeojn, kaj ĉe ĉiu vizito mi aĉetas kelkajn bildokartojn de pentraĵoj, kiujn oni ekspozicias tie.
Iun tagon mi ekdeziris, ke mi ĝuu ilin sur la ekrano de mia komputilo. Tiam mi enkomputiligis la bildokartojn per skanilo. Kaj mi serĉis kaj trovis programon, kiu montradas bildodosierojn serie sur ekrano. Tiu programo povas funkcii ankaŭ kiel ekrankurteno.
Nun mi povas ĝui ŝatatajn bildojn sur la ekrano, kiam mi ripozas antaŭ mia komputilo.

Kampa krizantemo ankaŭ ĉi-jare

kampa krizantemo

Ankaŭ ĉi-jare venis la sezono de krizantemoj. En mia ĝardeneto rekreskas la kampa krizantemo, kiun mi prezentis lastjare en ĉi tiu blogo. Nun ĝi portas multe da florburĝonoj. Ili estas kvazaŭ rondaj butonoj. Mi antaŭĝuas, kian koloron havos la floroj.

kampa krizantemo [Chrysanthemum japonenseDendranthema occidentali-japonense], plurjara herbo el asteracoj. Laŭ libroj ĝi estas endemia (indiĝena) specio de Japanio.

La plej peza elemento 118 eltrovita

Kelkaj ĵurnaloj raportis, ke Laŭrenca Livermora Nacia Laboratorio (Lawrence Livermore National Laboratory; LLNL) en Usono kaj Komuna Instituto por Nuklea Esplorado (Объединённый институт ядерных исследований; ОИЯИ) en Rusio kunlabore eltrovis la novan elementon de la atomnumero 118. La esplorteamo bombardis kalifornian celon (Cf, atomnumero 98, masnombro 249) per kalciaj jonoj (Ca, atomnumero 20, masnombro 48) en la ciklotrono de la rusia instituto, kaj observis estiĝon de la elemento 118 (masnombro 297).
Sciencistoj antaŭsupozas, ke la elemento 118 estas nobla gaso, kiu sidas rekte malsupre de radono (atomnumero 86) sur la perioda tabelo de elementoj.
Pri eltrovo de la elemento 118 okazis skandalo antaŭe en Usono. En la jaro 1999 esploristo de Laŭrenca Berkeleja Nacia Laboratorio (Ernest Orlando Lawrence Berkeley National Laboratory; LBNL) falsis sintezon de la elemento 118 (masnombro 293), kio tamen malkaŝiĝis poste en 2002.

Vosto montras humoron

Nunmomente mia amata kato Bii kuŝas apud mi, ĵetante kvar piedojn flanken, kaj tuŝante mian piedon per siaj postaj piedoj. Tiu pozo signifas, ke li volas esti dorlotata.
Kaj li ripete frapetas la plankon per sia vosto. Tio ĉi montras, laŭ nia konjekto, ke li havas iom da streso kaj malbonan humoron.

Koloro de LCD-vidigilo

Mi aĉetis 15-colan LCD-vidigilon Diamondcrysta RDT155LM fabrikitan de MITSUBISHI. Ĝia ekrano havas fajnecon de XGA (1024 x 768 bilderoj). Ĝis nun mi uzadis la tekkomputilon kun 12-cola ekrano. Tial mi ĝojas, ke mi povas vidi ĉion kun pli grandaj literoj sur pli vasta ekrano.
Sed unu manko ĝenas min. Tio estas, ke la likvakristala ekrano havas iomete bluetan koloron tie, kie la koloro devas esti tute blanka. Mi provis agordi la ekranon konsultante la manlibron, sed mi ne sukcesis. Ja bedaŭrinde!

Vidigi lokajn dosierojn sur FireFox

La retumilo FireFox implicite ne vidigas ligitajn dosierojn en loka disko pro sekureca kialo. Tio malpermesas malican retpaĝon de ekstere atenci lokajn dosierojn.
Sed kiam mi uzas la serĉilon Hyper Estraier en mia komputilo, tio estas maloportuna, ĉar mi volas vidi originajn dosierojn ligitajn el la listo de serĉrezulto.
La rimedo por vidigi lokajn dosierojn sur FireFox estas prezentita en ĉi tiu retpaĝo (en la angla). Mi resumas la enhavon en la sekvaj linioj.
Daŭrigi legi Vidigi lokajn dosierojn sur FireFox

Bonan nokton kaj bonan tagon

Kutime mi skribas miajn blogartikolojn antaŭ noktomezo. Tial fojfoje mi skribis la artikolojn en dormemo.
Hodiaŭ estas vendredo kaj mi estas laca pro unu semajno da laborado. Nun mi estas ankaŭ tre dormema. Pro tio hodiaŭa artikolo estas mia simpla murmuraĵo.
Do, bonan nokton al tiuj, kiuj nun troviĝas en la nokta hemisfero. Kaj bonan tagon al tiuj, kiuj troviĝas en la taga hemisfero. Nu, mi iru al la lito por dormi.

Komunlingvaj nomoj de vivaĵoj

Kiam oni volas paroli en Esperanto pri iu vivaĵo, kies nomo ne troviĝas en PIV nek en aliaj vortaroj, tiam oni povas enkonduki novan radikon prenante el la scienca genronomo de la vivaĵo. Tio ĉi estas jam establita konvencio en Esperantujo. Ĝi estas sufiĉa, kiam oni parolas en scienca aŭ kleriga kunteksto.
Sed ĝi ne estas sufiĉa, kiam temas pri literaturo. Ĉar la vorto prenita el scienca nomo (la latina lingvo) elvokas preskaŭ nenian asociaĵon, kio estas tre grava precipe en poezio. En familiara uzo ĝi estas tro preciza, pli ol necesa.
W.F. Pilger proponis komunlingvajn nomojn de vivaĵoj (birdoj, mamuloj, insektoj, plantoj kaj legomoj) en sia retpaĝo: http://www.xs4all.nl/~pilger/wfp/ .
Ankaŭ mi provis proponi familiarajn nomojn de bestoj kaj plantoj en ĝisnunaj artikoletoj. Miaj proponoj devenas plej ofte de japanlingvaj nomoj. Ili estos foje akceptitaj, kaj foje forĵetitaj fare de legantoj.
Fine, mia opinio estas, ke komunlingvaj nomoj de vivaĵoj estas necesaj apud sciencaj nomoj. Tial mi daŭrigos mian provon.

Montpada tricirtido

tricirtido

Mi trovis ĉarman floron en la ĝardeneto de mia patrino. Mi unuafoje vidis tian strangan figuron kaj okulfrapajn purpurajn makuletojn.
Laŭ libroj ĝi estas montpada tricirtido [Tricyrtis affinis], plurjara herbo el liliacoj, kies floron karakterizas blankaj petaloj kun purpuraj makuletoj. Ĝi estas ne malofta specio en Japanio, kvankam mi mem ne konis ĝin ĝis nun.