Mi aĉetis novan muson. Ne besteton, sed komputilan periferiaĵon. Nun popularas optika muso sen fadeno. Sed mi preferas optikan muson kun fadeno.
Mi elektis pli malmutekostan muson en la vendejo. Ĝia apartigopovo estas fiksita je 800 unuoj en colo, kio estas duobla kompare kun la muso, kiun mi uzadis ĝis nun. Tial la muskursoro moviĝas pli rapide sur ekrano ol ĝis nun.
Mi en kelkaj fojoj devis agordi la rapidon de muskursoro al pli malrapida. Nun ĝi moviĝas kun pli-malpli taŭga rapideco. Mi devintus aĉeti pli multekostan muson, kies apartigopovo estas ŝanĝebla inter 800 kaj 400.
Temporaba komputilo (2)
Antaŭe mi skribis la plendon pri la malsukceso instali iun programon en mia vickomputilo. Mi demandis la kompanion kaj ĝi respondis, ke iu(j) programero(j) de la malnovaj versioj restas ial en la komputilo, kio kaŭzas la malsukceson.
Mi provis forviŝi tiujn programerojn laŭ la instrukcio indikita de la kompanio, plurfoje restartigante Vindozon. Sed ho ve! Denove mi malsukcesis en la instalo de la programo.
Kia temporaba afero!
Politikisitoj subpremas sciencistojn
Japana ĵurnalo raportis, citante la britan sciencan revuon “Nature“, ke pro la premo de la usona registaro ne estis publikigita la esplorraporto de la usona administracio pri oceanoj kaj atmosfero (NOAA), kiu asertas, ke la varmiĝo de la Tero povas pliaktivigi uraganojn.
La registaro de Bush kun la ekskuzo, ke la tutmonda varmiĝo ne havas sufiĉe da sciencaj bazoj, ne ratifikas la Kioto-protokolon, kiu decidis redukton de ellaso de forcejaj gasoj.
Ĉi tio estas bela ekzemplo, ke scienco estas subpremata de politiko.
Hajko de hodiaŭ
volano iras
kaj reiras frapite —
skvamecaj nuboj
Dormanta surdorse
Temporaba komputilo
Ĝenerale dirite, komputilo estas taŭga ilo, kiu faciligas kalkuladon kaj kompleksan taskon. Sed foje ĝi fariĝas tre temporaba maŝinaĉo.
Nun mi klopodas instali iun programon en mia vickomputilo. Ĝis nun mi ne sukcesis instali kaj reprovis jam kvar foje. Mi ne povas trovi la kaŭzon de la malsukceso.
Ho ve!
heterofolia eŭforbio
Mi trovis tiun herbon Äe la vojrando malantaÅ mia domo.
Äi estas heterofolia eÅforbio (Euphorbia heterophylla), specio el eÅforbiacoj, kiu originas el la suda parto de la norda Ameriko. Origine plurjara herbo, sed en Japanio unujara herbo. Äi parte similas al pojnsetio (Euphorbia pulcherrima), Äu ne?
Sezoneco en hajko
Estas vaste konate, ke hajko estas poemo kun sezoneco. Sezonvorto aŭ kigo estas grava elemento de hajko. Ekzemple la hajkalmanako en mia mano enhavas ĉ. 2500 sezonvortojn (aŭ kigojn). Kompreneble ili estas elektitaj el la japanaj kvar sezonoj.
Kiam mi verkas hajkojn en Esperanto, nature mi uzas sezonvortojn el la japana sezoneco. Mi supozas, ke multaj el la sezonvortoj estas kompreneblaj al alilandaj esperantistoj, sed ke kelkaj el ili estas malfacilaj por kompreni.
Mi deziras, ke alilandaj esperantistoj verku hajkojn, uzante sezonvortojn el sialoka sezoneco. Tio estas vojo al la riĉigo de esperanta hajko, mi kredas.
Makula manto
Jen manto sur la florbedo antaŭ mia domo. Ĝi estas Statilia maculata, specio el mantedoj (Mantidae). Mezgranda (ĉ. 5 – 6 cm) kaj bruna. Ĝin karakterizas nigraj makuloj sur la internaj flankoj de la du antaŭaj kruroj.
Tial mi nomu ĝin “makula manto“. Tiu manto sur la foto havas dikan ventron. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas ino graveda.
Orsilka araneo
Mi trovis proksime de mia domo grandan araneon okulfrape koloran. En la foto ĝi montras ventran flankon. Ĝi estas ino de Nephila clavata, specio el tetragnatedoj (Tetragnathidae). Apud ĝi troviĝas viro pli malgranda. La korpolongo de ino de Nephila clavata estas ĉ. 3 cm, kaj tiu de viro estas ĉ. 1cm.
Oni nomas la specion “ĵorou-gumo (女郎蜘蛛)” en la japana, t.e. “putina araneo”. Ĉar ĝia ino estas bizare bela kaj manĝas viron okaze de malsatego.
Oni nomas tiun genron Nephila “golden silk orb-weavers” en la angla, t.e. “ora silka radreta araneo”. En la germana “Seidenspinnen” t.e. “silka araneo”. En la hispana “araña de seda dorada” t.e. “ora silka araneo”. Sekve mi nomos ĝin “orsilka araneo” en Esperanto.