Lastatempe mia amata kato Bii fervore gratas la kolon per posta piedo. Ni suspektas, ke puloj parazitas lin sub la haroj.
Mia edzino ĉiutage kombas lin per kombilo kun tre densaj dentoj. Hodiaŭ en kombado ŝi fine trovis pulon el la kato, sed bedaŭrinde la pulo tuj forsaltis el ŝiaj fingroj.
Artobjekto aŭ rubaĵo?
Tigrolilio
Kiam mi vidas tigrolilion, mi rememoras la ĝardenon de mia naskiĝdomo. Ĉiusomere en mia infanaĝo, tigrolilio floris kun freŝe flavruĝa floro en la mezo de la malhele verda ĝardeno.
tigrolilio : Lilium lancifolium, plurjara herbo el liliacoj (Liliaceae), kiu altkreskas je ĉ. 1,5 m kun lancetformaj folioj kaj kun okulfrape flavruĝaj floroj. Ĝia skvama bulbo estas manĝebla. En la japana lingvo oni nomas ĝin “oni-yuri (鬼百合)” t.e. “ogrolilio”.
Hajko de hodiaŭ
knaboj biciklas
sur digo riverborda —
nubo montpinta
—
montpinta nubo = hajka alinomo de kumulonimbuso
Mikadopapiliono
Malfacile estas foti papiliojn kaj libelojn, ĉar ili ordinare flugadas senhalte. Estas malofta okazo, kiam ili haltetas sur plantoj aŭ sur tero.
Ĉi tiu papilio estas Graphium doson, specio el papilionedoj (Papilionidae), kiun mi trovis apud la vojo al la proksima hospitalo. Ni nomas ĝin en la japana lingvo “mikado-ageha (帝揚羽)” t.e. “mikadopapiliono”.
Olecikado
Hodiaŭ mi trovis olecikadon sur la trunko de la sakuro, kiu staras en la proksima hospitalo.
olecikado : Graptopsaltria nigrofuscata, specio el cikadedoj, kies korpo estas nigra kaj longa je 4 cm, kun brunaj flugiloj. Plej ofta specio en Japanio. Ĉar ĝia ĉirpado sonas kvazaŭ bolanta oleo, japanoj nomis ĝin “abura-zemi (油蝉)” t.e. “ole-cikado”. Ĝi kutime ekĉirpas posttagmeze, en plej varmaj horoj de unu tago, tial ĉirpado de olecikadoj amplifikas la varmecon de somera tago.
Fino de pluvsezono
Hodiaŭ la meteologia obervatorio anoncis, ke la pluvsezono finiĝis en la sudokcidenta Japanio. Ĉi tio estas malfrua je 8 tagoj kompare kun la valoro de normala jaro (averaĝa valoro de lastaj 30 jaroj).
Nun vera somero alvenis ankaŭ al mia regiono. La suno brulas sur la blua ĉielo. La aera temperaturo altiĝis je 33 celsiusgradoj.
Hajko de hodiaŭ
cikada ĥoro —
postkurante heroojn
knabo mi estis
Ursocikado
Ĉefroluloj el someraj insektoj estas cikadoj. Cikada ĉirpado estas fonmuziko de nia somera vivo post la pluva sezono.
Hodiaŭ pluvadis ĝis frumatene. Sed jam antaŭtagmeze la suno montriĝis el inter nuboj. Kaj komenciĝis korusa ĉirpado de cikadoj.
Mi trovis ursocikadojn ĉirpantaj sur unu arbo en la najbara kvartalo, kie estas mia frekventata dentisto.
ursocikado : Cryptotympana facialis, specio el cikadedoj (Cicadidae), kies korpo estas nigra kaj fortika, longa je 4 – 5 cm, kun kvar travideblaj flugiloj. Ĝi nomiĝas en la japana lingvo “kuma-zemi (熊蝉)” t.e. “ursocikado”.
Blankzona piralo
Jen malgranda noktopapilio vizitanta mian ĝardeneton. Tre impresa estas la blanka zono sur la brunaj flugiloj.
Mi konsultis librojn, kaj ekhavis konjekton, ke ĝi estas speco el piraledoj (Pyralidae). Poste mi konsultis retpaĝojn, kaj trovis respondon.
Ĝi estas “Spoladea recurvalis“. Ĝi nomiĝas en la japana lingvo “siro-obi-nomeiga (シロオビノメイガ)”, t.e. “blankzona piralo”.