malgrasa mano
palpe serĉas horloĝon —
granda malvarmo
tondante ungojn
tondante ungojn
de l’ patrino maljuna —
vintra sereno
pezaj ŝvelaĵoj
pezaj ŝvelaĵoj
en trunko kaj kvar membroj —
vintra vespero
brulfumo kreskas
brulfumo kreskas
el falfolia maso —
ho, nudaj arboj
konversacio
konversacio
kun fotoj en la mano —
vintra sereno
Internacia Virina Tago 2009
Ankaŭ ĉi-jare virinoj el Hiroŝimo alvokas la tutan mondon sendi mesaĝojn por la Internacia Virina Tago. Jen mi plusendas la alvokon.
Por Internacia Virina Tago 2009
alvoko el Hirosima, JapanioEstimataj gesinjoroj en la mondo,
Okaze de la Internacia Virina Tago de UN, 2009, ni virinoj
de Hirosima havos kunvenon en la 8a de marto sub la temo:
Vivo kaj Kulturo, protekti vivon de infanoj kaj kune vivi en
familio.Kion ŝanĝi por infanoj, homoj en estonteco?
La vivo de infanoj, de geknaboj estas minacata de milito
kaj konflikto en la mondo sub ekonomia krizo. Ekde jarfino
de 2008 bombado atakas loĝantaron de Ghaza, Mezoriento,
viktimiĝas multaj infanoj, kaj doloras nia koro je raportoj
el Ghaza sub la aeratako.Sub milito, konflikto kaj ekonomia krizo rajtoj de infanoj
libere vivi estas forrabitaj.
Infana vivo droniĝas en malstabileco pro diversaj kaŭzoj,
pro altrudita laboro, sklavkomerco, kaj sen edukado kaj negrekto.
Granda deziro de ni virinoj estas protekti kaj flegi la vivon
de infanoj.Ĉujare ni virinoj el Hirosima internacie alvokas pacon, kaj
interŝanĝas solidarecan mesaĝon tutmonde. Ĉijare ni el
atombombita Hiroŝimo alvokas al vi pri la temo: vivo, por
ke ni kune kun vi konstruu vojon por prospera vivo de infanoj
kun estonteco, ni luktu en sia loko solidarece kun vi.Ni deziras ricevi de vi responde al nia alvoko vian mesaĝon
kun noto pri viaj nomo, sekso, profesio, urbonomo kaj lando,
ĝis la 20a, feb. por ke ni traduku ĝin en la japanan kaj
prezentu en la kunveno.
Hirosima, la 15an, jan. 2009.S-ino NOBUMASA Tieko
Prez. de komitato el 20 organizoj por Internacia Virina Tago
2009, Hirosima.
Municipo Hirosima.kontaktpersono:
Vicprez. s-ino OSIOKA Taeko — osioka(ĉe)mail.goo.ne.jp
litkatenita
litkatenita —
per okuloj malviglaj
kion ŝi vidas?
velkiga vento
velkiga vento —
sur la kutima seĝo
fremda vizaĝo
estas malĝojaj
estas malĝojaj
kaj ĝojaj rememoroj —
neĝo faladas
pene skribita
pene skribita,
ja apenaŭ legebla
“d-a-n-k-o-n”