Mediprotektado akuzata

Ju pli vastiĝas kaj fortiĝas mediprotektaj konscioj, des pli akriĝas kritikoj kontraŭ mediprotektaj agadoj. Fakte ekzistas kelkaj kritikendaj argumentoj kaj agadoj en mediprotektaj movadoj. Tamen ja necesas bone esplori kaj pripensi pri unuopaj problemoj.
En Japanio en la dua duono de la lasta jarcento, media poluado kulminis kaj sekve aperis mediprotekta movado. Tiutempe aŭtoritatuloj kaj entreprenistoj kritikis mediprotektajn civitanojn, ke ĉi tiuj estas malfakuloj, ne scias aferojn. Sed la historio pruvis, ke la timoj kaj plendoj de tiuj malfakuloj havis konsiderindan bazon.
Ke homoj sen fakaj scioj instinkte timas novan nepruvitan teknologion, estas ja ĝusta ago. Ili ne ŝuldas devon. Tiuj, kiuj devas pruvi sekurecon de nova teknologio, estas koncernaj sciencistoj kaj entreprenistoj. Laŭ mia takso ĝis nun oni ne prezentis sufiĉajn pruvojn pri la sekureco de novaj teknologioj, aparte pri tiu de GMO-j (genetike modifita organismo).

Fragmento

Fluanta rivero iradas senhalte, kaj ĝia akvo ne estas tiu de hieraŭ. Ŝaŭmeroj en stagnejo, unuj malaperinte, aliaj ekaperinte, neniam estis longe stabilaj. Tiel same estas ankaŭ homoj kaj loĝejoj en la mondo.

Tio ĉi estas komencaj linioj de la eseo “Hooĝooki [方丈記/Hōjōki]” verkita de Kamo-no Ĉoomei [鴨長明/Kamo no Chōmei] (1155-1216), japana poeto kaj eseisto. Tiujn komencajn liniojn (kaj nur tiujn) scias plejmulto de japanoj, ĉar ni lernas ĝin en lernejaj horoj pri la japanaj klasikaĵoj.

Poŝtelefono por maturaĝuloj

Mi aĉetis poŝtelefonon por mia patrino, ĉar ŝi ekdeziris havi ĝin. Tiu, kiun mi aĉetis, estas maŝino aparte destinita por maturaĝuloj. Jen ĝiaj avantaĝoj:
1. Relative grandaj kaj dikaj literoj sur la ekrano kaj sur la klavaro. Ili estas facile legeblaj por maljunaj okuloj.
2. Indikoj sur la klavaro en la japana lingvo. Do, funkcio de ĉiu klavo estas facile komprenebla, malsame al kutima indiko en la angla.
3. Post unufoja premo de ĉiu funkciklavo, sur la ekrano aperas menuo, helpe de kies navigado la uzanto povas facile atingi sian celon.
Ĝi estas bone pripensita aparato por mallertaj maŝin-uzantoj.

Bronza statuo

PRIMAVERASur la placo antaŭ la urbodomo de Fukuoko staras okulfrape alta statuo de juna virino. La bronza statuo titolita “PRIMAVERA” estas verko de Esther Wertheimer [Ester Varthajmer], poldevena virina skulptisto loĝanta en Kanado.
Min impresis la 4 metrojn alta statuo kun ĝia larĝa robo mole flirtanta per ventoblovo, kvantam ĝi estis farita el malmola metalo. Pri la motivo, laŭdire, la artisto estis inspirita de studentoj en la placo Tiananmeno, 1989.

Iluminaĵo

iluminaĵoEstas modo jam de jaroj, en vintraj noktoj (ĉefe en decembro) ilumini arbojn kaj aliajn per koloraj lampetoj. Supozeble tio komenciĝis kiel unu el ornamaĵoj por Kristonasko. Kvankam plimulto de japanoj ne estas kristanoj, tamen ili ŝatas kristonaskajn ornamaĵojn kaj Sanktan Nikolaon (=Avo Frosto).
En lastaj jaroj, aparte de Kristonasko, oni ŝatas ornami pordon aŭ muron de sia propra domo por ĝojigi okulojn dum malgajaj vintraj noktoj. Kelkaj kritikas la iluminadon pro forkonsumo de energio. Sed lastatempe oni uzas lampetojn el diodo, kiu konsumas malpli da elektra energio.

Vilhelmo Oldo

Antaŭe mi skribis pri esperantigo de propraj nomoj (ĉi tie) kaj demandis, kiel Willam Auld [ŭiljam old] esperantigis sian propran nomon. Hodiaŭ mi trovis la respondon en la libro “La lingva esenco de Esperanto” (UEA, 1983) verkita de Atanas D. Atanasov.
En la ĉapitro “La proparaj nomoj en Esperanto” la aŭtoro citas el la artikolo de Auld (“Pri la transskribo de propraj nomoj, unuavice en literaturaj tekstoj”, Scienca Revuo vol. 21, n-ro 4/5, 1970) jene:
“Lasta vorto: se iu cinikulo demandas, kial mi subskribas mian artikolon per la nomo William Auld kaj ne per Vilhelmo Oldo, la respondo estas triflanka. Unue, ankoraŭ ne temas pri kunteksto literatura; due, la unua formo jam fariĝis konata ideogramo en Esperantujo; trie: mia longjara kutimo kontraŭpezas en mi, kiel en multaj aliaj. Sed se atentos mian alvokon sufiĉe multaj apogantoj, mi tre feliĉe ekuzos mian esperantan nomon.”
Nun mi ekuzos lian esperantigitan nomon Vilhelmo Oldo omaĝe al lia idealo en miaj venontaj tekstoj.

PS. La artikolo de Atanasov aparte kuraĝigas esperantigon de propraj nomoj sed samtempe avertas malfacilecon de la laboro. Li akcentas, ke “elekti formon, kiu starus plej hejmece inter la ceteraj vortoj esperantaj, estas tre grave”.

Kiel orientigi Esperanton

PIV jam de 1970 entenas kapvorton “Nipono”, kiu samsignifas Japanion. Sed preskaŭ ĉiuj japanaj esperantistoj (ankaŭ mi) ne uzas ĝin. Kial?
Ĉar ni, japanaj esperantistoj, respektas la lingvan tradicion de Esperanto, kiu garantias interkompreniĝon inter ĉiuj popoloj. Ni kredas, ke Esperanto estas pli facila kaj pli neŭtrala ol la angla kaj aliaj naciaj lingvoj. Ni esperas, ke ĝia facileco kaj kaj neŭtraleco plifirmiĝos per nia sindeteno de nenecesaj neologismoj. Ni akceptas, ke ni devas lerni kaj memori CERTAN kvanton da vortoj por uzi Esperanton, kvankam tio pezigas pli multe nin ol eŭropanojn.
Sed laŭvicaj enkondukoj de neologismoj fare de eŭroplingvanoj mirigas nin kaj malfaciligas Esperanton por ni. Mi komparu uzadon de Esperanto kun ia sporta ludo. Mi (=japano) kaj li (=eŭropano) ludas la saman ludon surbaze de certaj reguloj (la gramatiko kaj vortaro). Mi trejnas min per la difinitaj reguloj kaj nun ekludas. Sed li fojfoje ŝanĝas la regulojn (enkondukoj de neologismoj). Mi devas lerni kaj memori ilin ankoraŭfoje. Pro ĉi tio mi ne povas ĝui la ludon, kies reguloj ŝanĝiĝadas kaj malfaciliĝadas senĉese. Mi ĉiam sentas malkontenton kaj frustriĝon.
Tio ĉi estas kerno de la problemo, kiun mi volas atentigi eŭroplingvajn esperantistojn.
Ŝerce mi diru, ke la Akademio de Esperanto en venontaj oficialaj aldonoj prenu nur radikojn devenantajn el neeŭropaj lingvoj kaj malrekomendu ĉiujn neoficialajn radikojn devenantajn el eŭropaj lingvoj. Kion do pensos eŭropaj esperantistoj en tiu situacio? Ĉu ili povus ekkompreni la situacion, en kiu vivas neeŭropaj esperantistoj?