Koperniko retrovita

En la jaro 2005 arkeologo trovis ostojn (kranio kaj aliaj) en la katedralo de Fromborko, Polujo. Oni konjektis, ke ili estas la ostoj de Nikolao Koperniko (1473-1543) , pola pastro kaj astronomo. Sed oni ne povis certigi ĝin.
Pola kaj sveda sciencistoj analizis DNA-on de la ostoj kaj komparis ĝin kun tiu de du haroj retrovitaj el libro posedita de Koperniko, kiu estas konservita en la Upsala Universitato, Svedujo.
La 20an de novembro ili publikigis, ke ili identigis la du DNA-ojn sama. Tio ĉi pruvas la verecon de la ostoj de Koperniko.
Kaj pola policaŭtoritato rekonstruis vizaĝon el la trovita kranio pere de jurmedicinaj teknikoj. La rekonstruita vizaĝo montris mirigan similecon al portreto de Koperniko. Vi povas vidi la foton ĉi tie kaj ĉi tie.
Estas tre interese kaj amuze, ke polica teknologio kontribuis al historia esploro.

Aŭtunaj folioj

aŭtunaj foliojHodiaŭ revenis iom da aŭtuno. La minimuma temperaturo estis 5,1 celsigradoj kaj la maksimuma estis 14,9 celsigradoj.
Estis la kursotago por la pentrado. Hodiaŭa temo estis aŭtunaj folioj. Kursanoj kunportis multajn foliojn ruĝiĝintajn aŭ flaviĝintajn kaj dismetis ĉi tiujn sur la tablo. Tiuj ĉi folioj havas diversajn formojn kaj kolorojn.
Mi aparte miras riĉan nuancon kaj malsimplan gradiĝon de iliaj koloroj. Kvankam estis tre malfacile redoni ĝin sur papero per miksado de farboj, tamen estis ege plezure kolormiksi kaj kolormeti sur papero. Bedaŭrinde mi ne sukcesis kolorigi mian pentraĵon ĝisfine.

*** (en la foto) branĉo de lespedezo, sakuraj folioj kaj foliaro de acero.

Vintra malvarmo

Ja estas malvarme. Hieraŭ la minimuma temperaturo estis 2,3 celsigradoj kaj la maksimuma estis 9,5 gradoj. Hodiaŭ la miniuma estis -0,6 gradoj kaj la maksimuma 9,7 gradoj. Tiuj ĉi certe estas vintra malvarmo en mia regiono.
La geko ankoraŭ hodiaŭ kroĉiĝas sur la ekstera muro apud la pordo de mia domo. Ĉu ĝi jam kadukiĝis kaj estas mortonta? Aŭ ĉu ĝi intencas vintrodormi tie? Ĉar la loko tute ne taŭgas por ĝia vintrodormado, mi zorgas pri ĝia estonto.

Vundita geko

vundita gekoAntaŭ kelkaj tagoj mia filo demandis min, ĉu mi rimarkis, ke geko kroĉiĝas sur ekstera muro de la domo. Estas malofte vidi gekojn dum tago. Unuavide li suspektis, ke ĝi jam mortis sur la muro, ĉar ĝi estis senmova kaj kroĉiĝis ŝajne en la sama loko dum du tagoj.
Tamen ĝi ja vivas. La sekvan tagon ĝi aperis apud la pordo. Ĝia movo estas tute malrapida. Mi rimarkis, ke ĝi ne havas la voston kaj estas vundita ĉe la posta kruro. Ŝajne alia besto (ĉu kato aŭ ĉu korvo?) atakis ĝin.
Komenciĝis vintro. Jam estas malvarme. Baldaŭ ĝi komencos vintrodormi.
* japana geko [Gekko japonicus]

“Esperanto-Vortaro: Internacieco kaj facileco”

Mi trovis ankoraŭ unu interesan eseon kun la titolo “Esperanto-Vortaro: Internacieco kaj facileco” verkita de la ĉina esperantisto WEN Jingen [kiel prononci?]. (ĉi tie)
Temas pri la internacieco kaj facileco de Esperanto por neeŭropanoj. En lia teksto mi denove konstatis, ke la reguleco de gramatiko kaj la facila vortofarado per finaĵoj kaj afiksoj estas grava avantaĝo de Esperanto.
Estas notinda lia aserto, ke “la kompilanto de vortaro devas konsideri facile-kompreneblecon por ne-eŭropanoj”. Jes, tiu ideo esence mankis al la redaktintoj de PIV. Nu, kiel pensas la redaktantoj de la Reta Vortaro (ReVo)?

Nova fotilo

Nova fotiloFinfine mi aĉetis ĝin. Jen estas mia nova cifereca fotilo. Aparte ĝia bildokvalito plaĉis al mi. Ĝi verŝajne estas unu la plej bonaj el la kompaktaj ciferecaj fotiloj.
La specifaĵo de Panasonic Lumix LX3:

  • bildosensilo: 1/1,63 CCD
  • fajneco: 10 milionoj da bildopunktoj
  • lensaro: zomobjektivo markita per LEICA
    (fokusdistanco 24~60 mm/ F-valoro F2,0~F2,8)
  • dimensio: 108,7 x 59,5 x 27,1 mm
  • pezo: 265 g (kun baterio, memorkarto kaj lensoĉapo)

“Ĉu eblas deeŭropigi Esperanton?”

Tiu ĉi estas la titolo de la eseo verkita de KIMURA Goro Christoph [Kristof]. Ĝi estas nun legebla en du retejoj.

Mi rekomendas al interesatoj pri la temo atente legi tiun eseon.
Nu, mia respondo al la demando estas “Jes eblas. Sed por efektivigi tion ni bezonas multe da tempo kaj homforto surbaze de firma strategio.” Se ne eblas, Esperanto perdos sian avantaĝon por neeŭropanoj kompare kun la grandaj nacilingvoj.
La eseo mem traktas nur ĝeneralan skizon. Do ni bezonas pli konkretajn proponojn por tio.

Esperanto por orientanoj

Esperanto estas okcidenta lingvo. Fojfoje oni diras pri la malabundo de orienta kontribuo al la Esperanta kulturo. Ĝenerale mi konsentas pri tio kun bedaŭro.
Tion ĉi kaŭzas certagrade malfacileco de Esperanto por orientanoj.
La plej granda baro estas ĝia vortaro, el kiu preskaŭ ĉiujn vortojn orientanoj devas lerni dekomence. Ili fakte povas interparoli kaj interŝanĝi mesaĝojn per relative malmultaj vortoj. Sed diskuti per argumentoj aŭ verki artikolojn aŭ librojn estas alia afero, por kio necesas adekvata vortoprovizo.
Tamen restas alia demando, ĉu jam ekzistantaj orientaj kontribuoj estas aprezataj de okcidentanoj laŭproporcie kaj laŭmerite.

Printempo en aŭtuno

Estis bela kaj varma tago hodiaŭ. La blua ĉielo estis tute sen nuboj kaj la maksimuma temperaturo atingis 20,5 gradojn. Ja estas printempo en aŭtuno!
En la japana oni nomas ĉi tian tagon de novembro “koharu [小春]” t.e. “eta printempo”. Mi iam lernis, ke en la angla oni diras “Indian summer (indiana somero)”. Verŝajne en aliaj lingvoj oni diras diversmaniere.