Sur placeto proksima de mia domo nun floras flavaj kosmosoj. Flavoranĝaj koloroj de la floroj pensigas min pri varma temperaturo.
flava kosmoso: Cosmos sulphureus, unujara herbo el asteracoj, specio origine el Meksiko. Ĝia florkoloro varias de flava ĝis ruĝoranga. Ekzistas variaĵoj kun simplapetala aŭ multeptala floro. Ĝi bone kreskas sur malfekunda tero nur kun la suno kaj akvo.
Laikaj juĝistoj
En 2004 la japana parlamento donis leĝon pri laikaj juĝistoj. Laŭ la leĝo laikaj juĝistoj estos lotece elektita el balotrajtaj civitanoj kun almenaŭ 20-jara. La elektitoj principe devas akcepti la taskon.
La laikaj juĝistoj partoprenas en esploro de grava kriminala kazo en Distriktaj Tribunaloj. Ili (ordinare 9 civitanoj) kunlabore kun (ordinare 3) profesiaj juĝistoj juĝas pri (sen)kulpeco de la akuzito, kaj decidas leĝan punon. Do ili havas iom malsaman funkcion kun la ĵurianoj, kiuj verdiktas nur pri kulpeco de la akuzito sendepende de juĝistoj.
En julio, 2009 komenciĝos juĝado kun laikaj juĝistoj. Sed ne malmultaj japanaj civitanoj sentas embarason kaj maltrankvilon pri la sistemo.
Sufokiĝo pro pano
12-jara knabo de elementa lernejo mortis sufokite de pano, kiun li prenis en lerneja tagmanĝo. Li unue demordis peceton de la ronda pano kun la diametro de 10 cm, duonigis la reston per la manoj kaj enbuŝigis ambaŭ pecojn samtempe. Lia instruisto avertis lin sed tro malfrue. Li jam angoris pro sufokiĝo. La instruisto kaj liaj samklasanoj penis forigi la panpecojn el lia gorĝo sed malsukcesis. Kiam savteamo alvenis la lernejon, jam ĉesis korbatado kaj spirado de la knabo. Teamanoj, uzante ilon, sukcesis forigi la panon el la traĥeo (spirtubo), sed la knabo ne reviviĝis.
Mi miras, kial la knabo, jam 12-jara, ne pensis pri ebla sufokiĝo, kiam li enbuŝigis tiel grandajn panpecojn.
kornikoj grakas
kornikoj grakas,
plenrajte ĉion bekas —
aŭtunvespero
Mondo de spegulaj bildoj
Vitra lampŝirmilo kun orkolora metala kadro redonas plurajn spegulajn bildojn de la lampo sur la malluma plafono. Simetrieco de la spegulaj bildoj iamaniere vidigas al ni parton de la artefarita beleco. Sed ĝi ankaŭ pensigas al ni la misteran proprecon de la mondo de spegulaj bildoj.
Ĉiuokaze mi simple miras ĝin.
ginkoj sur strato
ginkoj sur strato —
pasantoj trempitaj en
ora aero
Orienta drako
Drako estas imagita besto, kiu havas korpon de granda serpento kaj regas akvon. Ĝi estas dieca besto loĝanta en akvo aŭ tero. Ĝi flugas en la ĉielo kaj okazigas tondroŝtormojn.
Japanoj foje kultis drakon kiel dio de akvo kaj oferis por ĝi sanktejojn apud rivero aŭ maro. Ni vidas ĝian figuron ofte en festoj.
Esperantigo de propraj nomoj
Mi trovis jenajn vortojn de William Auld [ŭiljam old] en la antaŭvortoj de “La ĉashundo de la Baskerviloj” (ĉi tie), konata krimromano de Konano Dojlo [Conan Doyle]. La tradukinto asertis en la komenco de la teksto:
Mi neniel pardonpetas pro mia esperantigo de propraj nomoj en tiu ĉi traduko. Min ĉiam ĝenas fremdlingvaj nomoj, ofte por mi neprononceblaj, meze de Esperanta teksto, ĉar ili ĉiam hezitigas la rapidan fluon de mia legado. Ne nur tio, sed la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature adjektivigon aŭ adverbigon, kaj — plej grave — akuzativigon. Ne ekzistas regulo, kiu tekstas: La akuzativo estas deviga, krom en la kazo de propraj nomoj; aŭ: objekto ne ekzistas, kiam temas pri propraj nomoj. Agi tiel estas subtila subfoso de nia lingvo, kaj vidigas mankon de fido pri ĝi entute.
PRAVE kaj BRAVE!
Mi plenkore subtenas la tradukinton. Mi do sekvu lin pri esperantigo de propraj nomoj. Sed tamen mi ege bedaŭras, ke li ne publike montris esperantigon de sia propra nomo.
Ĉu oni scias, en kia esperantigita formo li sin nomis?
Nova televida dramo
Nova serio de televida dramo komenciĝis. Ĝi plaĉas al mi kaj mia edzino. Temas pri rakonto de homoj kun supernaturaj povoj. La ĉefrolulo estas juna virino, kiu kapablas aŭdi pensojn de aliaj homoj. Iun tagon ĉe la mortakcidento de sia patrino, neatendite ŝi ekrimarkas sian talenton de telepatio. De tiam komenciĝas ŝia sufero kaj aventuro. Sufero, ĉar ŝi devas aŭdi aliajn pensojn spite de sia volo. Sufero, ĉar ĉirkaŭaj homoj rigardas ŝin monstra.
Ŝi renkontas junan viron, kiu kapablas antaŭvidi estontecon, kaj knabon, kiu estas same telepatiulo. Ŝi komencas esplori sekreton de sia mortinta patro, kiu estis esploristo de la supernaturaj povoj.
Ni atendas la sekvan elsendon.
Vertebraro
Kiam homoj komencis rekte stari kaj marŝi per du piedoj antaŭ milionoj da jaroj, la vertebraro helpis ilin teni sin rekte. Sed ŝarĝoj al la vertebraro, precipe al la lumbaj vertebroj, suferigas homojn. Kelkaj scientistoj asertas, ke la homoj akiris la dupiedecon koste de lumbodoloro.