Kondolence

La 11-an de oktobro forpasis s-ro ONO Takao (taon) pro stomaka kancero.
Li estis konata japana esperantisto, komputilisto kaj muzikisto. Lia retpaĝo estas ĉi tie.
Mi konatiĝis kun li en 1995 per lia retletero, kiu proponis projekton pri elektronika vortaro. Post interŝanĝoj de kelkaj retleteroj mi kaj li komencis Dentan-projekton, kiu celas kompili kaj publikigi elektronikan vortoliston Esperanto-Japanan, kiu enhavas ĉiujn kapvortojn de PIV. Tiutempe en Japanio la interreto estis maloftaĵo. Ekzistis pluraj fermitaj komunikretoj de personaj komputiloj. Retpoŝtaj sistemoj de tiuj komunikretoj apenaŭ komencis interligiĝi per mallarĝaj kanaloj. Multaj esperantistoj eĉ ne havis retkonekton. En tia situacio li ne nur retmesaĝis sed ankaŭ telefonis, telefaksis, paperpoŝtis kaj disdonis flugfoliojn por diskonigi nian projekton kaj por kolekti kunlaborantojn. Kiel la direktoro de la projekto li disdividis laboron, kuraĝigis la kunlaborantojn kaj faris multajn servojn por faciligi la laborojn. Li estis lerta kunordiganto de la projekto. Dank’al lia persista servo dudeko da kunlaborantoj povis finpretigi la vortoliston post unu kaj duono da jaroj da kunlaborado. (La Plena Elektronika Vorto-Listo Esperanto-Japana estas ĉi tie.)
Mi nun tre bedaŭras, ke mi ne havis ŝancon interparoli kun li vidalvide dum tiuj ĉi jaroj.
Mi funebras kaj kondolencas liajn familianojn pro lia forpaso. Restu paca lia animo!

Multepetala kotonrozo

kotonrozoEstis bela tago por promeni en mildaj sunradioj de aŭtuno. Mi trovis kotonrozon kun blankaj multepetalaj floroj. Ili havas primitivan sed teneran belecon. La ruĝaj florbuloj estas ŝrumpiĝintaj floroj. Ja ekzistas kelkaj kulturvarioj de kotonrozo, kiujn mi ne kapablas detale distingi.

kotonrozo: Hibiscus mutabilis, falfolia arbeto el malvacoj, floras de julio ĝis oktobro kun grandaj rozkoloraj aŭ blankaj koroloj, kiuj malfermiĝas matene kaj ŝrumpas vespere.

Fi!nancistoj

rizkampoEn televidprogramo pri la nuna tutmonda financa krizo oni klarigis kelkajn kaŭzojn. Unu estas invento de “valorpaperigo”, t.e dispartigi kaj rekombini hipotekajn kreditojn en pakaĵojn, kiujn oni vendas kiel valorpaperojn. Financsitoj pensis, ke tiu manipulado faras ilian investadon pli sekura.
Poste pli saĝaj financistoj elpensis gajni (fraŭdi) profiton investante prunteprenitan monon al valorpaperoj. Tiu serio da manipuladoj per valorpapero ŝveligis la financan merkaton pluroble pli granda ol la reala merkato.
Okazis stumblo ĉe konstruado de loĝdomoj en Usono. Tio ĉi kaŭzis fiasketojn de hipotekaj kreditoj. Trapikite, tro ŝveligita balonego malŝveliĝas pli kaj pli. Oni pagas pro fi-financistoj.

Perdo kaj gajno

Mi estas malfakulo de ekonomiko. Tial mi ne kapablas kompreni la kernan problemon de la lastatempa financa krizo.
Multaj diras, ke ili perdis. Sed neniu diras, ke tiu gajnis. Laŭ mia naiva mondokompreno perdo kaj gajno estas du flankoj de unu monero. Se iu perdas, tiam nepre iu alia gajnas. Tiu ĉi estas leĝo de konserviĝo.
Ĉu fakte neniu gajnas en la nuna financa krizo? Mi dubas. Ekonomiko estas mistero por mi. Financo estus ja alkemio.

Sonĝoj en Dek Noktoj

Sonĝo havas ial allogan proprecon. Sonĝo falsas realan vivon kaj sonĝanto fojfoje rimarkas la falsadon, tamen tiu ofte ĝuas la falsadon mem.
En sonĝo aperas iu situacio simila al la reala vivo sed subtile tordita. Tiu subtila malakordo kun la reala vivo allogas homojn al la mondo de sonĝo.
NACUME Sooseki [夏目漱石/NATUME Sôseki] (1867-1916) verkis la rakonton “Sonĝoj en Dek Noktoj”, kolekto de dek mallongaj rakontetoj. Ĝi estas tradukita en Esperanto antaŭ pli ol 60 jaroj. Nun mi enkomputiligas ĝin. Baldaŭ oni povos legi ĝin en la reto.

Valutkomercado

En iu televidprogramo oni raportis, ke unu ordinara dommastrino perdis ĉ. 10 milionojn da enoj (ĉ. 73000 eŭroj) pro bankroto de la investofirmao, al kiu ŝi deponis la monon, kiun ŝi ŝparis por siaj familianoj. Temas pri komercado de valutoj.
Antaŭ 10 jaroj oni liberigis komercadon de valutoj en Japanio. Pro tio aperis multaj malgrandaj firmaoj kiel fungoj post pluvo. Kaj ordinaraj salajruloj, dommastrinoj, pensiuloj ktp komencis partopreni en la valutkomercado por gajni pli grandan profiton. Sed, kiel konate, oni devas preni grandan riskon por granda profito.
La dommastrino estas devigita vivi pli ŝpareme kaj rezigni universitatan edukadon por sia filo. Ankaŭ ĉi tie estas viktimo de la libera merkato.

Turisma subministrejo

La japana registaro fondis la Subministrejon pri Turismo en la 1-a de oktobro. Tiu ĉi instanco celas plivigligi turismajn agadojn en kaj ekster Japanio. Unu el ĝiaj celoj estas plimultigi eksterlandajn turistojn al Japanio. Laŭnombre 10 milionoj da eleksterlandaj vizitantoj en la jaro 2010.
Ĉu oni ne povos iamaniere rilatigi Esperanton al tiu agado?