Ig-Nobel-premio

La 2-an de oktobro en Harvarda Universitato, Usono, okazis la Jara Ceremonio de Ig-Nobel-premio, kiun oni atribuas al esploroj, kiuj igis homojn ridi kaj samtempe igis ilin pensi.
Ĉi-jaran premion pri rekonoscienco gajnis japanaj sciencistoj pro la malkovro, ke mukofungoj kapablas solvi labirinton. Mukofungoj estas unuĉelaj organismoj amebomovaj, kaj vivas sur falintaj arboj kaj folioj. Estas tre interese, ke sencerbaj mukofungoj solvas labirinton, kiun saĝaj homoj pene solvas.

Fajro ĉe vidoĉelo

Vidoĉelo estas ejo por spekti (ĉefe obscenajn) vidofilmojn en izolita ĉambreto. Ĝi aperis antaŭ ĉ. 5 jaroj en Japanio. Pro ne tre alta prezo por tranokta uzado, ankaŭ laboristoj, maltrafintaj la lastan trajnon, uzas la ejon por tranokti anstataŭ hotelon.
En vidoĉelo en la urbo Osako, je la tria horo nokte, unu vira kliento (46-jara) bruligis viŝpaperojn en la ĉambreto. La fajro tuj bruligis remburitan seĝon kaj sekve la murojn de la ĉambreto. Nigra fumo disvastiĝis el la ĉambreto en la koridoron kaj baldaŭ plenigis la etaĝon. 15 klientoj mortis kaj 10 vundiĝis. Polico arestis la viron, kiu konfesas, ke li perdis volon plu vivi.
La konstruaĵo havas 7 etaĝojn. La vidoĉelo okupas la teretaĝon, kie ekzistis 32 ĉambretoj, ĉiu kun areo de 2 kvadrataj metroj. La koridoro estis labirinta kaj mallarĝa je 1,2~1,8 metroj. Oni suspektas, ke la administranto de la ejo ne preparis taŭgajn rimedojn kontraŭ fajro.
Mi pensas, ke tiu ĉi okazaĵo estas tipa figuro de la libera merkato, senbrida kapitalismo. Monavida administranto preparas bele ornamitan amuzejon, kiu plej efike gajnas monon, sen atento al sekureco. La klientoj estas ja viktmoj en duobla senco.

Vojflankaj likoridoj

likoridojMi trovis amason da likoridoj flanke de la ŝoseo, kiu iras de mia hejmurbo tra montetaro. Ili vice staras pli-malpli 200 metrojn laŭ la vojo. Mi haltigis la aŭton kaj fotis kelkajn belajn fotojn.
En ĉi tiuj tagoj de loko al loko mi vidas amasojn kaj amasetojn da ruĝaj likoridoj. Ili kreskas ofte en duonsovaĝaj kampoj apud kulturataj kampoj. La fascinaj petaloj kaj koloroj forte kaptas miajn okulojn.

Geko

gekidoSur sojlo de la ĉambro min surprizis tiu gekido. Unue mi vidis grizan ŝnurpecon sur la sojlo. Estis ĉirkaŭ 3 cm longa. Por ĝin forpluki mi tuŝis la ŝnurpecon, kiu abrupte ekmoviĝis!
Iel-tiel mi kaptis ĝin kaj metis ekster la fenestro. Ĝi estas ido de japana geko [Gekko japonicus], kies plenkreskulo fariĝas granda je ĉ. 10 cm. Geko estas silenta besteto kaj manĝas insektojn (noktajn papiliojn ktp) ĉirkaŭ domo. En la japana ni nomas ĝin “Ja-mori” t.e. “domgardanto”.

Milda sunlumo

Sekvas vere aŭtunaj tagoj kun serenaj ĉieloj. Hodiaŭ la maksimuma temperaturo estis 24,1 celsigradoj kaj la minimuma estis 14,0 celsigradoj. La aero estas jam malvarmeta. Post la vekiĝo mi vestis min aldone per malpeza trikotaĵo.
Por mia amata kato Bii la vetero estas tre bona por dormeti. Ronde li sinkas en litkovrilo kaj dormetadas sub milda sunlumo el fenestro.

Retaj elsendoj

Nuntempa teknologio faciligas tutmondan komunikadon per la interrero. Mi aŭskultas radioelsendojn (fakte sonregistraĵojn) el pluraj stacioj kaj rigardas televidelsendojn (fakte vidofilmojn).
Oni povas registri sonojn kaj filmojn, kaj enretigi ilin per ne multekosta aparataro. Nun troviĝas kelkaj amatoraj sed bonkvalitaj Esperanto-elsendoj pere de la reto. Mi foje demandas al mi, kial japanaj espernatistoj utiligas tiun ĉi bonŝancon.
Mi deziras havi Esperanto-elsendon el la Japana Esperantujo. Ĉu samopiniantoj?