Mi skribis la artikoleton pri problemoj de Fajrovulpo 3.0.1 (ĉi tie kaj ĉi tie). Unu estis la maloportunaĵo, kiam mi uzis la Retan Vortaron per la nova Fajrovulpo.
Nun mi konstatis, ke la problemo ne okazas, kiam mi uzas la adreson “http://reta-vortaro.de/revo/”. Tiuj, kiuj volas scii detalon, bonvole legu koncernajn komentojn (ĉi tie).
Maĉupikĉuo
Antaŭe mi skribis iomete pri la ruino Maĉupikĉuo (ĉi tie). Hodiaŭ mi eksciis, ke Maĉupikĉuo situas en tropika pluvarbara klimatzono.
Ĝis nun mia bildo pri Andoj estis granda roka montaro nuda sen arboj kaj herboj. Tio ĉi estis tro simpla kaj erara.
Laŭ la informoj el Vikipedio ĝi situas sur 13 gradoj de la suda latitudo kaj je la alto de 2400 m super la marnivelo. Do ĝi estas relative malalta kompare kun ĉefaj montoj de Andoj. Tie pluvas 1955 mm jare. Estas ja sufiĉe abunda precipitaĵo kompare kun 1703 mm jare de mia regiono en Japanio. Tieaj montoj estas kovritaj de arboj kaj herboj.
Mi nun pensas, ke tieaj antikvuloj povis akiri sufiĉan akvon por vivi kaj kulturi per saĝa traakviga sistemo.
Ĉokolado el Peruo
Jen estas ĉokolado el Peruo, kiun mi ricevis kiel memoraĵon.
Ĉiu peco estas granda je mia dikfingro kaj pakita per kvadrata papero, sur kiu presiĝas bildoj el la Nazkaj linioj. Interne de oblonge ronda ĉokolada ŝelo troviĝas dolĉa pasto de nuksaj peceroj kaj densigita lakto. Tre dolĉa kaj bongusta.
Al mi plaĉis la delikata langotuŝo de la pasto.
La problemo ne solvita
Sekvaĵo de la hieraŭa artikolo (ĉi tie).
Ora Mezo komentis kaj sciigis, ke li uzas Fajrovulpon 3.0.1 kun la Reta Vortaro senprobleme. Hodiaŭ mi promociis Fajrovulpon en alia komputilo (japanlingva Vindozo XP sp3) kaj konstatis la saman problemon ĉe la retejo de Reta Vortaro. Do mi suspektas, ke la problemo estas propra al tiu versio de Vindozo.
En iu retpaĝo (japanlingva) oni skribas, ke simila problemo okazis pro plisekurigo de Fajrovulpa programaro. Tiuokaze kulpas Fajrovulpo. Tamen mi ne estas certa, ĉu tiu aserto estas fidinda aŭ ne.
Fajrovulpo 3.0.1
Mi promociis Fajrovulpon al la versio 3.0.1. Startigante ĝin, mi rimarkis, ke la nova versio bezonas iom pli da sekundoj ol la malnova 2.0.0.16. Sed la retumilo ne estas malpeza dum ĝia funkciado.
Unu maloportunaĵo okazas. La retpaĝo de Reta Vortaro (http://www.reta-vortaro.de/revo/) konsistas el du kadroj: la maldekstra kadro montras kapvortojn aŭ aliajn indikojn. Kiam mi alklakas iun kapvorton, tiam en la dekstra kadro aperas la artikolo.
Tamen en la versio 3.0.1 tiu artikolo aperas ne en la dekstra kadro, sed en la tuta folio de la sama langeto aŭ de la nova langeto. Do por serĉi novan kapvorton mi devas retroiri al la antaŭa paĝo, alklakante retrobutonon aŭ langeton.
Ĝis nun mi ne kapablas diveni kaŭzon de la maloportunaĵo.
Aŭtuna floro
Hodiaŭ posttagmeze mi kaj mia edzino vizitis kafejon por refreŝigi nin. La tajfuno 13 jam deflankiĝis sudorienten de nia regiono. La vetereo estis bela kaj iomete ŝvitiga.
Ĉe la fenestro de la kafejo mi trovis faskon da likoridoj en florpoto. La forte kurbiĝantaj bendecaj petaloj kaj la radie etendiĝantaj longaj stamenoj. Tiuj ruĝaj floroj, ofte asociataj kun flamoj, emocie anoncas al ni, ke la aŭtuno kulminas.
En malnova tempo likoridoj fojfoje kreskis ĉirkaŭ tombejo. Tial oni nomis ĝin “mortula floro” kaj iuj evitis ornami per ĝi ĉambron. Tamen nuntempe oni ne zorgas pri tio.
******
likorido : Lycoris radiata, plurjara herbo el amarilidacoj.
sur bordo transa
sur bordo transa
domo malbrile blanka —
aŭtuna akvo
Pluvo kaj tajfuno
Pluvas hodiaŭ. Jen kaj jen flakoj sur asfalto. Ondocirkloj disŝutitaj aperas kaj malaperas.
La tajfuno n-ro 13 (Sinlaku) surteriĝis sur Tajvanon en la 14-a tago kaj turnis sin al oriento en la sekva tago. Ĝi nun iras sur la maro sudokcidenta de nia insulego Kiuŝuo en la direkto al orientnordoriento kun la rapido de 20 km/h. Oni antaŭvidas, ke ĝi trapasos Kiuŝuon postmorgaŭ.
Urbestroj protestas
La Grupo de Nukleaj Liverantoj (GNL / Nuclear Suppliers Group (NSG)) fondiĝis en 1974 por limigi eksporton de nukleaj ekipaĵoj, materialoj kaj teknologio. Al la grupo aliĝas Usono, Britio, Francio, Germanio, Kanado, Rusio, Japanio ktp entute 45 landoj. La gvidlinio de GNL permesas al la membroŝtatoj eksporti nukleajn koncernaĵojn nur al la landoj, kiuj garantias ne uzi ilin por nukleaj armiloj.
Lastatempe NGL agnoskis “esceptokaze” eksporton de nukleaj koncernaĵoj al Barato, kiu ne partoprenas en la Traktato pri Ne-Plimultiĝo de Nukleaj Armiloj (TNP / Nuclear Non-Proliferation Treaty (NPT)). Tio signifas, ke povus okazi “ne kontraŭleĝe” tranformado de nukleaj eksportaĵoj al nukleaj armiloj.
La decidon faris unuanime 45 membroŝtatoj inkluzive de Japanio. La urbestroj de Nagasako kaj Hiroŝimo, kie eksplodis atombomboj kaj pereis multaj viktimoj, forte protestas kontraŭ la decido de GNL kaj la japana registaro.
Bankroto de Lehman
Lehman Brothers [Leman Bradas], valorpapera kompanio la kvara plej granda en Usono, petis protekton de la bankrota leĝo matene en la 15-a. En la antaŭa tago la dua plej granda usona banko, Bank of America (Banko de Ameriko) aĉetis Merrill Lynch [Meril Linĉ], valorpaperan kompanion la trian plej grandan en Usono.
Onidire ĉion ĉi kaŭzis la financaj krizoj pro la altriskaj hipotekaj pruntoj al ne plej bonkreditaj personoj en Usono. Tiu ĉi grandskala reorganizado de usonaj financaj kompanioj surprizis la tutan mondon. Oni atente rigardas la sekvojn ankaŭ en Japanio.