Foje okazis, ke mi sidas antaŭ mia komputilo sen ia ideo pri blogaĵo. Ĝuste hodiaŭ tio okazas. Nun estas la tagfino laŭ la japana norma horo. Do mi rezignas senchavan blogaĵon kaj iros al la lito.
Nu, bonan nokton (aŭ tagon) al lengantoj!
tagon post tago
tagon post tago
versante kaj furzante —
aŭtun’ kulminas
Plej granda ozontruo en 2008
Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM, angle WMO) raportis lastmonate, ke en 2008 la maksimuma areo de la ozontruo super la Antarkto eble pligrandiĝos ol tiu en 2007.
Laŭvice la Japana Meteologia Subministerio hieraŭ publikigis la prognozon, ke la ozontruo fariĝos la plej granda inter tiu ĉi monato kaj la venonta oktobro ĉi-jare. Laŭ la esploristoj la areo de la ozontruo estis 24,3 milionoj da kvadrat-kilometroj en la 8-a de septembro, kaj proksimiĝas al 29,5 milionoj da kvadrat-kilometroj, kiu estis la plej granda en la pasinteco (sep. 2006).
Ili antaŭvidas, ke la ozontruo apaerados dum la venontaj kelkdek jaroj.
***
La areo de la Antarkta kontinento estas 14 milionoj da kvadrat-kilometroj inkluzive de ĉirkaŭaj insuloj kaj glacikampoj. La maksimuma areo de la ozontruo superis la areon de Antarkto ĉiujare ekde 1984 escepte de 1988.
vento sen ardo
farbitoj floras
farbitoj floras
bluaj, blankaj, purpuraj —
oscedas kato
La kulpulo trovita
Mi trovis la kulpulon! (legu ĉi tie) Jen estas raŭpo longa je ĉ. 1 cm. Ĝi rampas sur la petalo de farbito, manĝas tiun ĉi kaj boras truetojn tie kaj ĉi tie.
Raŭpo estas larvo de papilio. Mi konsultis kelkajn retpaĝojn, sed ne povis identigi ĝin kun iu specio.
Mi volas scii, kia papilio, eble noktopapilio, la raŭpo fariĝos. Tial mi lasis ĝin tie.
Pli da sumoistoj maldungitaj
Antaŭe mi skribis pri la maldungita sumoisto pro haŝiŝo (ĉi tie).
Hodiaŭ la Japana Sumo-Asocio [Nihon Sumo Kyokai] maldungis du sumoistojn, fratojn el Rusio, Rohou [Ro-hoo] (28-jara) kaj Hakurozan [Haku-ro-zan] (26-jara). La kialo estas tio, ke oni ricevis pozitivan reakcion de haŝiŝo en iliaj urinoj rezulte de la detala analizo farita de aŭtoritata institucio por drog-ekzamenado.
Kvankam la du sumoistoj neas uzon de haŝiŝo, tamen la detektitaj kvantoj pluroble superis tiun de normala haŝiŝ-uzanto.
La ĉefdirektoro de la Asocio, Kitanoumi [Kita-no-umi] eksiĝis pro la lastaj skandaloj. Sumo-amantoj severe kritikas la ĝisnunajn kondutojn de la Asocio kaj la ĉefdirektoro, kaj deziras al la nova ĉefdirektoro radikalan reformon de la Asocio.
Farbito kun vermotruoj
En la lastaj tagoj farbitoj portas multajn florojn en mia ĝardeneto. Hodiaŭ matene mi trovis la floron kun vermotruoj. Sur la korolo dise troviĝas dudeko da truetoj ŝajne boritaj de ia vermo. Ho, kompatinda farbito! Ĝis nun mi neniam vidis farbitan floron kun vermotruoj.
Floroj de farbito komencas malfermiĝi en frua mateno. Do tiu kulpa vermo devis manĝi la floron en relative mallonga tempo. Tamen mi ne trovis iun vermon ĉirkaŭ la floro. Kiu do estas la kulpulo?
Sumoisto maldungita
Lastmonate la Japana Sumo-Asocio [Nihon Sumo Kyokai] maldungis Wakanohou [Ŭaka-no-hoo], altranga sumoisto 20-jaraĝa, deveninta el Rusio. Ĉar la sumoisto estis arestita pro tio, ke li kunportis haŝiŝon. Posedi haŝiŝon estas krimo en Japanio. Pro ĝia venena kaj dependiga efiko la japana socio severe malpermesas haŝiŝon kaj narkotaĵojn. Tial la aresto pro haŝiŝa posedo estas granda skandalo. Japanaj sumoamantoj ege ŝokiĝis pro la afero.
Kritikilo
En la Reta Vortaro (http://www.reta-vortaro.de/) aperis nova artikolo:
anamnez/o
1. [MED] Kolekto de biografiaj elementoj pri korpaj kaj patologiaj antecedentoj de la paciento kaj de liaj familianoj, por diagnozaj celoj.
2. [FIL] …(ellasita de mi)
Laŭ la difino skribita en nelerta lingvo ĝi signifas historion de jamaj malsanoj de iu paciento. Do, en ĉiutaga lingvo sufiĉas diri “malsanhistorio” aŭ “jamaj malsanoj”.
Mi vidas en tio la senkritikan kulton de (tiel nomataj) okcidentanoj (plus orientaj intelektuloj) al la grek-latina kulturo. Lerninte Esperanton, oni jam posedas taŭgan ilon por kritike analizi la mondon. Mi rekomendas al ĉiuj utiligi ĝin.