simple rigardu
al kio ĝi traflugas —
aŭtuno klara
.
Profilfoto
Lastatempe mi faris mian konton ĉe Ipernitio [Ipernity http://www.ipernity.com/]. Momente mi planas nenion, kion mi faru tie.
En Ipernitio ĉiu membro povas havi etan profilfoton kun la grando de 50 x 50 bilderoj. Ĝi aperas kun la uzantonomo antaŭ ĉiu skribaĵo. Plimulto de la membroj uzas foton de (ŝajne) sia propra vizaĝo. Sed kelkaj uzas foton de besto aŭ alia temo. Kelkaj uzas desegnaĵon de sia portreto. K.t.p.
Kion do mi elektu por mia profilfoto?
Novspeca farbito
Lastsemajne mi skribis pri kvinpinta farbito (ĉi tie). Nu, mi trovis alispecan, treege maloftan farbiton. Ĉi tiuj floroj havas kvinpintan korolon ruĝetan kun blanka bordero. Kaj, jen rigardu, iliaj stamenoj fariĝas petaloj! Estas floreto en floro!
Mi vidis tian farbiton ja unuafoje. Laŭ informoj el la reto oni klasifikas ilin en multepetalajn farbitojn.
subtile ŝvelas
subtile ŝvelas
horizonto helblua —
aŭtuna maro
Ino de helblua papilieto
Antaŭ unu jaro mi prezentis foton de vira individuo de helblua papilieto (ĉi tie). Hodiaŭ matene mi trovis dekon da helbluaj papilietoj ĉirkaŭflugantaj mian ĝardeneton.
Tiu en la foto estas ina individuo kun malfermitaj flugiloj, kies supra flanko havas nigre brunan koloron. Ĝia malsupra flanko estas sama al tiu de viro (ĉi tie).
* helblua papilieto : Zizeeria maha. specio el la familio licenedoj de la ordo lepidopteroj. Malgranda tagpapilio, ordinara en la centra kaj la okcidenta Japanio.
“Ponjo sur la Klifo”
Ĉu oni memoras, kia estis la imagipovo de 5-jara infano. MIJAZAKI Hajao [宮崎駿/MIYAZAKI Hayao], la reĝisoro de ĉi tiu desegnofilmo, celis bildigi tian mondon, kia ĝin rigardas 5-jara knabo. (ĉi tie en la japana)
Ponjo, knabina fiŝo, iun tagon renkontas Soosuke, 5-jaran homan knabon, kiam ŝi estas en mortodanĝero. Savite de Soosuke, Ponjo ekamas lin. Estas la sceno pruntita el “Marvirineto”. Sed kompreneble la rakonto disvolviĝas tute alie.
Ja estas ege amuza la mondo rigardata de la 5-jara knabo. Ne marondoj sed akvofiŝoj atakas lin sur la marbordo. Sur la ŝoseo mergita pro marŝvelo, kelkmetrojn profunde, naĝas devoniaj kirasfiŝoj malrapide kaj tute nature. La loĝantoj rifuĝas el la mergita urbo en fiŝboatoj ornamitaj per fiŝistaj gratulflagoj kaj flagrubandoj.
Mi rememoris etoson de amuzaj sonĝoj, kiujn mi havis en mia infanaĝo. Mi plenkontente ĝuis la 101 minutojn de la filmo.
Pluvego atakas Japanion
En Japanio lastatempe ni fojfoje havas pluvegojn. Ekde hieraŭ vespere ĝis hodiaŭ frumatene falis intensa pluvo en la Kantoa kaj la Tokaja regionoj (la centra Japanio). En la urbo Okazaki de la gubernio Aiĉi (la Tokaja regiono) falis 147 mm da pluvo en unu horo ekde la 1-a atm en la 29-a tago. Ĉi tio estas la 7-a plej intensa pluvego el la registraĵoj de la Japana Meteologia Subministerio. Pro la pluvego rivero inundis la urbon. Multaj domoj mergiĝis ĝis la supro de planko. El la loĝantoj unu pereis kaj pluraj perdiĝis.
Hajko de HARA Sekitei
Jen estas hajko de HARA Sekitei [原石鼎/HARA Sekitei] (1886—1951).
Sur montosupro …
sovaĝa krizantemo
eĉ pli blovata.
– – – – – – – – tradukita de Vastalto
La japana originalo estas:
頂上や殊に野菊の吹かれ居り
Ĉooĝoo-ja, koto-ni nogiku-no hukare-ori
(Mia aprezo)
Post pena grimpado la aŭtoro staras sur montosupro. Agrabla vento blovas al li. Ĉirkaŭ siaj piedoj li trovas etan sovaĝan krizantemon, kiu balanciĝas en vento. Li tuj sentas simpation al la ĉarma floro.
Nova produktaĵo
Dum la lastaj tagoj mi pensadas pri nova cifereca fotilo. RICOH [rikoo] anoncis lanĉi sian novan produktaĵon RICOH R10, cifereca fotilo kun 10 milionoj da bilderoj kaj 7,1-obla optika zomado (28mm ~ 200mm). Jes mi jam posedas malnovan modelon de la sama produkto-serio, Caplio R3 kun 5 milionoj da bilderoj kaj 7,1-obla optila zomado. Tamen la nova modelo estas ekipita per nova bildoprocedilo, kio donas al mi esperon, ke mi povus akiri pli belan foton. Ĝi aperos en vendejoj en la venonta monato.
Fajna frandaĵo
Mia edzino aĉetis paketon da frandaĵoj en Kioto. Ĉiu estas malgranda je pli-malpli 1 cm. Sume 15 pecoj kostas 800 enojn (= ĉ. 5 eŭroj).
Ili estas tradiciaj japanaj frandaĵoj faritaj el fajna sukero kaj prilaborita rizfaruno. Oni miksas la ingrediencojn kaj enpremas ilin en lignajn matricojn, sur kiuj estas gravuritaj diversaj figuroj: peonio, krizantemo, sojfabguŝo, akvokirlo ktp.
Unue ni ĝuas ilin per okuloj kaj poste gustumas ilin per dentoj kaj lango.