Problemo de esperanta hajko

Traserĉante per Guglo en la interreto, mi hazarde trafis jenan paragrafon verkitan de Sten Johansson [Sten Johanson]:

La ĉiutagaj vortoj de Esperanto ja nur malmulte kapablas porti tiajn konotaciojn, kiajn mi bezonas por ĝui poemon. Problemas ne nur la malgrandeco kaj juneco de nia lingvo, sed krome ĝia kultura diseco. Se svedo legas svedlingvan poemon de sveda poeto, li plej ofte scias, kian kroman ŝarĝon portas la vortoj uzitaj. Sed se Esperanta poeto skribus pri novembro, ruĝa vino, ulambano, arĝenta mevo aŭ malsanasekuro, tiuj vortoj neniel havus saman nuancon por esperantistoj en Svedio, Aŭstralio, Usono, Irano kaj Japanio.

Ĉi tiu teksto estas parto de la recenzo pri “Ĉiuj dioj estas for…”, poemaro de Ulrich Becker [Ulriĥ Beker]. http://esperanto.net/literaturo/poem/libr/ciujdiforrec.html
Kiam mi verkas hajkojn en Esperanto, mi ĉiam alfrontas la saman problemon supre menciitan. Ekzemple, kanacikado (higuraŝi), kiun mi uzis en mia hajko antaŭhieraŭ, estas vorto nekonata de preskaŭ ĉiuj esperantistoj. Sed aliflanke ĝi estas bone konata de japanoj same kiel akrido kaj lokusto. Mi ĉiufoje verkas mian hajkon kiel eksperimentaĵon. Ĉu mia verketo donos al tutmondaj legantoj certan efikon, kiun mi intencis? Estas ja ambicia eksperimento. Tamen mi antaŭvidas, ke mi devas elteni 99-procentajn malsukcesojn.
Konkeri la problemon estas ne facile. Ni devas multe verki kaj multe aprezi. Viglaj rilatoj inter verkantoj kaj legantoj estas bezonataj.

kanacikado

    unu verseton
    kanacikado ĉirpis —
    densa krepusko

******
kanacikado: Tanna japonensis, speco de cikadoj. Aŭdinte foje ĝian ĉirpadon, oni jam ne forgesos ĝian melankolian tonon. (aŭtuna sezonvorto de la japana hajko)

Surreta aĉetado

Hodiaŭ mi finfine enmanigis al mi la 1-an numeron de Belarta Almanako preskaŭ unu jaron poste de ĝia eldono. Mi mendis ĝin fine de julio ĉe la retejo de Amazon.co.jp, kiu vendas surrete dekojn da esperantaj libroj de la librejo Mondial kaj aliaj eksterjapanaj eldonejoj (ĉefe de Usono kaj Britio). Verdire ĉi tion mi eksciis ĝuste en la lasta monato.
Ĝis nun mi aĉetis esperantajn librojn eldonitajn ekster Japanio pere de JEI kaj KLEG, japanaj Esperanto-organizaĵoj. Ĝenerale tio bone funkcias. Tamen estas ja oportune aĉeti librojn ĉe interreta vendejo, ĉar mi ne bezonas fizike iri al banko aŭ poŝtoficejo por sendi monon. Mi povas pagi per kreditkarto aŭ pagi ĉe liverado, estante en mia hejmo.

Scio sen Limoj

La sabata ret-info sciigis min pri ekzisto de “Scio sen Limoj” (Savoir sans Frontières), kies retejo troviĝas ĉi tie. En la retejo oni povas trovi kaj elŝuti dudekon da bildrakontoj en pluraj lingvoj. Ili estas verkitaj originale en la franca kaj tradukitaj al la angla, la germana, la itala, la malagasa, la rusa, la vjetnama ktp. Oni registris entute 34 lingvojn inkluzive de Esperanto.
La bildrakontoj traktas temojn ĉefe el naturscienco (relativrco, elektro, praeksplodo, komputiko …), sed ne nur. Du francaj esperantistoj jam tradukis du rakontojn al Esperanto kaj preparas ankoraŭ unu rakonton. Do restas 17 ne tradukitaj rakontoj. Ili alvokas nin al kunlaboro.
Nun mi elŝutis kelkajn dosierojn kaj esploras la aferon. Ŝajnas esti signifa kaj subteninda tasko.

Fulmotondro

Hodiaŭ posttagmeze okazis pasema pluvo kun fulmotondro.
Tagmeze la suno brilegis en la ĉielo kun iom da blankaj nuboj. Ĉirkaŭ je la 3-a horo mi ekaŭdis tondreton en malproksimo kaj rimarkis, ke amasego da nigra nubo proksimiĝas de oriento. Sed tiam la suno ankoraŭ brilis kaj la ĉielo estis ĝenerale hela.
Duonhoron poste la ĉielo estis ankoraŭ hela, sed ekfalis pluvgutoj. La pluvo pli kaj pli intensiĝis. Mi vidis, ke en norda ĉielo trapasas nigra nubamaso, en kiu fulmas kaj tondras multfoje. Nuboj iris de oriento al okcidento.
Kaj duonhoron pli poste la nigra nubamaso jam pasis. La pluvo malintensiĝis kaj ĉesis. Je la 5-a horo la ĉielo estis ree hela.
Ĉar ordinare en mia regiono nuboj venas de okcidento kaj iras al oriento, hodiaŭa pluvo estas ja malofta okazo.

Arseno Lupeno

Mi trovis, ke oni esperantigis la nomon Arsène Lupin al Arseno Lupeno en Vikipedio (ĉi tie). Do, ne Lupino sed Lupeno. Verŝajne oni preferis imiti elparolon ol imiti skribon.
Cetere mi eksciis, ke la tuta tekstaro de la aventuroj de Arseno Lupeno jam estis enretigita (ĉi tie). Sed ege bedaŭride ĝi estas en la franca lingvo. Mi ne scipovas la francan. Pri ĉi tiu afero mi ja envias franclingvanojn.

Postvenintaj hibakŝoj

Hibakŝoj (aŭ hibakuŝoj/atombombitoj) estas viktimoj de radioaktiveco kaŭzita de la du atombomboj en Hiroŝimo kaj Nagasako. Plimulto el ili estis rekte trafitaj de eksplodo de la atombomboj. Sed ankaŭ ekzsitas tiuj, kiuj, ne atombombite, envenis en la urbojn post la bombeksplodo kaj ricevis altenergiajn radiojn el postrestantaj radioaktivaĵoj. Ili estas postvenintaj hibakŝoj.
Iu virino, tiutempe 17-jara, eniris en la urbon Hiroŝimo 13 tagojn poste de la bombeksplodo kaj laboradis flegante atombombitajn viktimojn en lernejo apud la eksplodcentro. Poste reveninte al sia hejmurbo for de Hiroŝimo, ŝi rimarkis, ke ŝiaj haroj forfalis amase kaj ke purpuraj makuletoj aperis sur ŝia vizaĝo. Tiutempe ŝi ne konsciis, ke ili estas sindromo de atombombitoj. Kaj poste ŝi estis trafita de tri-specaj kanceroj sinsekve.
Nun ŝi ekkonsciis, ke ŝiaj malsanoj okazis pro atombomba radioaktiveco. Malgraŭ ŝia peto la japana registaro ne agnoskas, ke ŝia malsano estas atommalsano, sin pravigante per DS86, la kriterio por taksi eksponan dozon de hibakŝoj. Tamen ekzaktecon de la kriterio nun dubas ne malmultaj sciencistoj kaj medicinistoj.