Hodiaŭ la distrikta meteologia observatorio anoncis, ke la pluvsezono finiĝis en la regiono. La dato estas 12 tagojn pli frua ol en la ordinara jaro, kaj 17 tagojn pli frua ol en la lasta jaro.
En nia regiono oni havis 539 mm da precipitaĵo dum ĉi tiu pluvsezono, kiu estas 140 % pli granda ol tiu de la ordinara jaro.
Ja komenciĝis vera somero! Hodiaŭa maksimuma temperaturo estis 32,2 celsigradoj, kaj la minimuma estis 25,0 celsigradoj.
Piedfingro preferata
Mia amata kato Bii, malferminte la pordon, eniris mian ĉambron. (Li estas tute senproblema pri malfermado, kvankam ĉiam problema pri fermado.) Eksidande apud mi, kiu sidas antaŭ komputilo, li ripete almiaŭas al mi. Li ŝajnas peti ion. Ĉu manĝo? Aŭ ĉu kareso?
Mi prove etendis mian piedon al li. Li tuj metis sian kapon sur mia piedo kaj ekkuŝis ĵetante la kvar membrojn. Li preferas dikfingron de miaj piedoj (ol manfingrojn), kiu karesas lian kapon. La kialon mi ne komprenas. Mi demandos lin, kiam mi ellernos katlingvon.
Falsitaj angiloj
Polico traserĉis 24 domojn en 7 gubernioj, rilate al la skandalo de falsitaj angiloj. Prezidanto de firmao importanta kaj vendanta angilojn, agnoskis, ke lia firmao false etikedis rostitajn angilojn frostigite importitajn el Ĉinio kiel enlandan produktaĵon. Alia koncernato de la skandalo konfesis, ke el la angiloj detektiĝis kemiaĵo malpermesita en Japanio. Laŭ polica esploro, la firmao ankaŭ falsis limdaton de bongusto, kiam ili vendis la angilojn.
Tiu ĉi skandalo tre ŝokis japanojn, ĉar ni multe zorgas pri sekureco de manĝaĵoj, kaj ĉar ni ŝatas rostitajn angilojn.
Iom da sojo
Hodiaŭ mi kuiris viandon kun terpomoj (nikuĝaga, ĉi tie). Tamen ĉi-foje mi ne sukcesis bone gustigi ĝin. Ĝi estis iomete gustomanka. Mi enmetis malpli da sojo (sojsaŭco), ĉar lastatempe mi malsukcesis gustigi kun pli da sojo.
Morgaŭ mi prove aldonos iometon da sojo.
Koreoj kaj japanoj
Lastmonate japanaj amaskomunikiloj raportis protestan agadon de koreaj civitanoj kontraŭ importo de usona bovviando. En Korea Respubliko multaj civitanoj manifestacias amase kaj plurfoje plendante, ke usona bovviando ne estas sekura pri BSE (Bova Spongoforma Encefalopatio). Mi sentas aktivan energion de koreoj.
Kompare kun ili, nuntempaj japanoj estas tre (tro?) kvietaj, okaze de tio, kiam registaro agas kontraŭ popolo.
Reviviĝo
Mi revenis hejmen. Nun mi povas facile aliri al la Interreto.
Dum la lasta semajno mi vivis preskaŭ sen retkonekto (krom afiŝado de ĉi tiu blogo kaj ricevo de retpoŝto). Mi sentis grandan maloportunon, kiam mi ekdeziris esplori ion nekonatan.
Pakaĵo de kuirita rizo
Japanoj kutime manĝas kuiritan rizon en ĉiu manĝo. Ĉiutage ni kuiras rizon por tiutagaj manĝoj.
Jam de jaroj en superbazaro oni vendas pakaĵojn de kuirita rizo. Ordinare kuirita rizo putras post kelkaj tagoj. Sed bona hermetika pakaĵo konservas kuiritan rizon dum pli ol duonjaro. Ĝia gusto estas ne malbona. Oportuna varo por neordinara okazo.
Trompa reklamo
Mi trovis en aŭtobuso unu afiŝon, kiu varbas rekrutojn de Defendkorpuso (Japana Armeo). La reklamo traktas helpagadon de Defendkorpuso okaze de akvokrizo en iu civila kvartalo. Ĝia lasta linio (monologo de soldato) tekstas “Unuafoje mi ricevis elkoran dankon, tiel mi pensas.” Tio estas ja fakto. Tamen la afiŝo estas trompa reklamo, kiu kaŝas, ke la soldato devas mortigi homojn ordonite.
somera ugviso
matena kanto
de somera ugviso -
aleo verdas
Fadenlibelo
Hodiaŭ, kiam mi ripozis sur sofo en koridoro, erarflugis unu herboverda fadenlibelo. Ĝi malrapide alflugis al mi kaj, je mia miro, eksidis sur mia fingro de la dekstra mano metita sur seĝobrako.
Mi ja ĝojis kaj estis feliĉa.