gutinjektado —
punte surkovras korton
erigeronoj
******
Ĉi tie temas pri unujara erigerono [Erigeron annuus].
gutinjektado —
punte surkovras korton
erigeronoj
******
Ĉi tie temas pri unujara erigerono [Erigeron annuus].
Jen mi trovis floron de amuza formo. Ĝi ja similas al elektra ampolo laŭforme kaj laŭkolore.
La planto ŝajnas esti herbeca kun maldika tigo alta je ĉ. 1 metro. Sed kelkmetrojn distance staras alia planto kun samaj floroj, kiu altas je ĉ. 3 metroj. Ĝia tigo estas pli dika, sed ne aspektas kiel trunko de arbo.
Ĝi havas mane lobajn foliojn kun longa petiolo, kiuj alterne sidas ĉe la tigo.
Mi konsultis kelkaj librojn, sed bedaŭrinde ne trovis respondon.
Verkante artikoletojn pri spertoj ĉirkaŭ mia vivo, mi fojfoje sentas mankon de necesaj vortoj. Tio ĉi aparte ofte okazas, kiam temas pri nomoj de plantoj kaj bestoj, kiuj estas ordinare konataj en Japanio.
Jam de longe japanaj esperantistoj proponas dekojn da novaj radikoj, tamen plimulto de ili ankoraŭ ne eniris en PIV. Jen kelkaj ekzemploj:
kerio : Kerria japonica, falfolia arbusto el rozacoj, kun flavaj floroj en aprilo ~ majo. “jamabuki (山吹)”. => foto en Vikipedio (japane).
lespedezo : Lespedeza bicolor kaj parencaj specioj, falfolia arbusto (aŭ plurjara herbo) el fabacoj, kun purpuraj infloreskoj en frua aŭtuno. Unu el la sep aŭtunaj herboj. “hagi (萩)”. => foto en Vikipedio (japane).
osmanto : Osmanthus fragrans, ĉiamverda arbeto el oleacoj, kun bonodoraj blankaj (aŭ oranĝflavaj) floretaroj en oktobro. “mokusei (木犀)”. => foto en mia artikolo.
petazito : Petasites japonicus, plurjara herbo el asteracoj, kun manĝebla longa petiolo. “huki (蕗)”. => foto en Vikipedio (japane).
sazanko : Camellia sasanqua, ĉiamverda arbeto el teacoj, kun ruĝaj floroj en vintro. “sazanka (山茶花)”. => foto en mia artikolo.
Jen, arbo kun tre maloftaj floroj kvazaŭ broso por botelo, kiujn mi neniam vidis ĝis nun. Mi trovis ĝin apud iu gastejo, kies mastro verŝajne estas fervora floramanto, ĉar ĉikaŭ la gastejo troviĝis diversaj belaj floroj.
Konsultinte librojn, mi eksciis, ke ĝi estas kalistemono [Callistemon rigidus], ĉiamverda arbusto el mirtacoj, origine en Aŭstralio. Multe da amasiĝintaj longaj stamenoj similas al broso por lavi botelon. En la angla oni nomas ĝin “bottle brush” (= botelbroso) kaj en la japana oni nomas ĝin “burasi-no-ki” (= brosarbo).
Ĝi estas tre amuza arbo, ĉu ne?
Pola Radio, ret-info kaj Libera Folio (ĉi tie) raportis, ke la pola parlamento en la 12-a de junio unuanime proklamis rezolucion, kiu omaĝas la 100-jariĝon de UEA (Universala Esperanto-Asocio). En la rezolucio tekstas “La pola parlamento, dezirante omaĝi la kontribuon de d-ro Ludoviko Zamenhof al la monda civilizacia heredaĵo subtenas la klopodojn de internaciaj medioj, ke UEA estu honorita per la Nobel-premio pri paco.”
Tio ĉi estas tre pozitiva okazaĵo pri Esperanto en Pollando post 2006, kiam la Esperanto-redakcio de Pola Radio estis reduktita al unu sola plentempa redakciano.
Mi kaj mia edzino vizitis valon, kie oni plantis diversspecajn hidrangeojn. Estas sciate, ke la genro hidrangeo, precipe la specio grandfolia hidrangeo (= hortensio) [Hydrangea macrophylla], havas tre multajn kultivoformojn.
Jen la foto, kiun mi fotis en la valo. Unuavide mi ne pensis, ke ĝi estas speco de hidrangeo. Sed post observado mi rimarkis tiuj floroj simials al senseksaj ornamaj floroj de hidrangeo, kaj ke la folioj similas al tiuj de hidrangeo.
Konsultinte retpaĝojn, mi eksciis, ke ĝi estas kultivoformo de monta hidrangeo [Hydrangea serrata]. Ĉar infloresko varias eĉ en unu sama kultivoformo, mi ne povis decidi precizan nomon. Ordinare monta hidrangeo posedas duseksajn florojn meze de la infloresko. Tamen al tiu ĉi kultivoformo tute mankas duseksaj floroj.
Frumatene en lito mi ekpensis pri bona temo por mia blogo. Mi primeditis la temon dum iom da tempo. Kaj mi decidis, ke mi bone memoru ĝin por poste verki artikolon. Tamen ĉio ĉi okazis ŝajne en mia sonĝo. Post vekiĝo mi tute ne memoris, kio estas la ideo. Tre bedaŭrinde!
La distrikta meteologia observatorio anoncis, ke la pluvsezono verŝajne komenciĝis hodiaŭ. Tio ĉi estas 5 tagojn pli malfrua ol la ordinaraj jaroj. Daŭros humide kaj ŝvite varmaj tagoj dum unu monato.
Veterprognozistoj antaŭdiras, ke de la hodiaŭa nokto ĝis la postmorgaŭa mateno pluvos intense kun intermitoj.
Japanaj esperantistoj nomas la pluvsezonon “cujo” ofte en poezio.
vento el sudo
min tuŝas; ĉe l’ piedo
kato min tuŝas
***
En japana somero ofte blovas suda vento.
Se vi havus tempomaŝinon, al kiu tempo vi volus veturi? Ĉu al la estonteco aŭ al la pasinteco?
Kiam temas pri fikciaj literaturaĵoj, oni ŝajnas preferi pasintecon. Troviĝas multaj romanoj kaj noveloj pri tempovojaĝo al pasinteco. Tiu tendenco verŝajne devenas el oniaj karmemoroj pri la pasinteco. Homoj certe havas pli ol unu bedaŭrindan okazaĵon en sia pasinta vivo. Tiu bedaŭra sento fojfoje pelus tempovojaĝantojn al la pasinteco.
Kaj mi? Hmm…, mi volus vojaĝi al la estonteco, al la mondo post miliardo da jaroj, kiam la homaro (saĝaj homoj) nepre estos malaperinta sur la tero.