jam unu jaro —
brilas tomboŝtono en
lumo printempa
Japana ranunkolo
Mi trovis ilin apud arbareto sur monteto. Ili estas japana ranunkolo [Ranunculus japonicus], plurjara herbo el ranunkolacoj. Ordinara kampa herbo en Japanio. Kvin-petalaj floroj estas okulfrape flavaj. La petaloj estas imprese glaceaj.
Ĝi estas venena same kiel aliaj ranunkoloj. Japanoj nomas ĝin “uma-no-aŝigata” t.e. “ĉevala piedsigno”, ĉar formo de ĝia folio similas al premsigno de ĉevala piedo.
Alergia nazkataro: postsekvo
Kontraŭ mia alergia nazkataro kuracisto preskribis po unu pilolo ĉiumatene kaj ĉiuvespere. Do mi prenadis sume du pilolojn por unu tago. Ili ja efikas. Mi preskaŭ ne suferis pro nazkataro dum ĉi tiuj tagoj.
Hodiaŭ matene mi forgesis preni la medikamenton, sed mi ne suferis pro nazkataro ĝis la vespero. Ĉi tio estas bona signo, mi pensis.
Sed, ho ve! Ĵus min atakis nazkataro! Rapide mi prenis la pilolon. Tamen ĝi ne tuj efikas. Mi devos suferi dum ĉ. unu horo.
Glatfolia rozo
Sovaĝaj rozoj, ekz. Rosa multiflora, portas ofte blankajn simplapetalajn florojn, kies diametro estas 2 ~ 3 cm.
Hodiaŭ mi trovis grandajn simplapetalajn florojn kun diametro de 7 ~ 8 cm. La floro havas kvin blankajn petalojn. La tigo havas multajn dornojn kaj haretojn. La folioj aspektas glatbrilaj kaj malmolaj.
Konsultinte kelkajn librojn kaj retpaĝojn, mi trovis, ke ĝi estas Rosa laevigata. Mi ne scias la precizan signifon de “laevigata“, tamen ĝi signifus “glata, senhara” laŭ kelkaj vortaroj. Do mi provizore nomu ĝin “glatfolia rozo“.
Pri fonetika transskribo de propraj nomoj
En sia iniciato por la lingvo internacia Zamenhof faris gravan decidon, ke ĝi estu fonetika lingvo. Kaj li skribis jenan artikolon en la gazeto “La Esperantisto” (1890, N-ro 11).
Al s-ro T. en S. Peterburgo.
Vi miras, ke en la Adresaro unuj nomoj kaj adresoj estas skribitaj per ortografio Esperanta kaj aliaj per la diversaj ortografioj naciaj; jen estas la kaŭzo de tiu ĉi strangaĵo: Ne volante arbitre ŝanĝi la nomojn de niaj amikoj, ni presis ĉiun nomon kaj adreson tiel, kiel ĝi estis alsendita al ni. La adresojn, kiujn ni ricevis skribitaj per literoj latinaj, ni lasis en la formo, en kiu ni ilin ricevis (plejparte en ortografio nacia); nur la adresojn skribitajn per aliaj literoj (ekzemple rusaj), kiujn ni jam sen tio devis transmeti en alfabeton latinan, ni transmetis jam laŭ nia ortografio. La logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu enkondukita unu egala ortografio (la simpla ortografio Esperanta), ĉar alie, trovante en verko Esperanta ian nomon, oni neniam scios, kiel ĝin elparoli. Sendube tio ĉi poste estos enkondukita, kaj post kelkaj jaroj la skribado “Byron” anstataŭ “Bajron” aŭ “Göthe” anstataŭ “Gete” kredeble estos rigardata kiel eraro. Tamen doni jam nun kategorian, difinitan kaj ĉiamdevigan regulon por la skribado de nomoj ne estas ankoraŭ tempo, kaj en la daŭro de kelka tempo ni devas ankoraŭ lasi al ĉiu skribi la nomojn, kiel li trovas la plej oportune, aŭ laŭ la ortografio Esperanta, aŭ laŭ la ortografio de la nacio, al kiu la nomo apartenas. La fina formo por la skribado de nomoj estos sendube la ortografio fonetika, kaj al tio ĉi ni devas ĉiam celi kaj alkutimi; sed nun ni ofte devas ankoraŭ uzadi la ortografion nacian, ĉar nia ortografio estas ankoraŭ tro malmulte konata en la mondo kaj, donante en tiu ĉi ortografio nian adreson, ni riskas, ke leteroj adresitaj al ni eble ne venos al niaj manoj. Al tiu ĉi demando ni ankoraŭ revenos en aparta pli detala artikolo; sed ĝis la demando estos difinite decidita per la uzado, ĉia maniero de skribado de nomoj estas bona, se ĝi nur estos komprenebla por la leganto.
Kiel ni jam scias, la historio pri propraj nomoj ne iris laŭ la vojo antaŭdirita de Zamenhof. Pro tio hodiaŭ ne malmultaj esperantistoj stumblas ĉe nekonataj propraj nomoj. La kaŭzo estas la lingvotradicia inercio de okcidentaj esperantistoj, kies lingvo uzas latinajn literojn. Mi pensas, ke estas jam tempo rekonsideri la aferon.
Arbeta peonio
Ankaŭ ĉi-jare floras arbeta peonio [Paeonia suffruticosa] en mia ĝardeneto. La arbusto antaŭe estis ĉ. unu metron alta, sed videble malkreskis en la lasta vintro. Ĉu pro malsano? Ĉu pro manko de nutraĵo? Mi ne povas diveni la kaŭzon.
Mia edzino ekpensis ornami ĉambron per ĝia floro. Ŝi plukis unu el la peoniaj floroj kaj metis ĝin en florvazon. Ni ĝuas la pompan floron dum pluraj tagoj.
Propraj nomoj en parolata Esperanto
Ĉiutage mi aŭskultas elsendon de Pola Radio. Parolistoj elparolas proprajn nomojn ofte en nacilingva elparolo. Nomon de franca institucio en franclingvaj sonoj. Nomon de brita firmao en anglalingvaj sonoj. Ktp, ktp. Tiam preskaŭ ĉiufoje mi malsukcesas kapti la kompletan nomon.
De kie venis tiu maniero en Esperanton? Ĉu tio estas ĝenerala fenomeno en eŭropaj landoj? Kaj kiel estas en landoj ekster Eŭropo?
Almenaŭ en Japanio tio ne okazas. Parolistoj de japanaj radio- kaj televid-elsendoj elparolas alilingvajn proprajn nomojn ĉiam en japane asimilitaj sonoj, malgraŭ tio, ke ili scipovas la anglan kaj aliajn lingvojn.
Mi pensas, ke la japana maniero estas racia solvo por japanaj aŭskultantoj. Kaj mi opinias, ke elparoli proprajn nomojn sen esperante asimili estas tute malracie por esperantolingvaj aŭskultantoj, kiuj posedas plej diversajn lingvokonojn.
Alergia nazkataro
Mi vizitis otorinolaringologon hodiaŭ. (Mi ja neniam antaŭsupozis, ke mi fakte bezonos ĉi tiun longengan vorton!) Otorinolaringologo estas kuracisto pri orela, naza kaj gorĝa malsanoj.
Jam de kelkaj jaroj mi de tempo al tempo suferadis pro akuta nazkararo. Kiam mi eksentas malvarmon ĉe iu ajn parto de mia korpo, tiam tuj mia nazmembrano iritiĝas kaj eligas akvecan nazmukon. Mi ternadas multfoje. Kaj dum la lastaj semajnoj tio okazis al mi ĉiutage kaj ĉiunokte, kio malhelpis mian dormadon. Do mi decidis konsulti kuraciston.
La kuracisto diagnozis al mi alergian nazkataron kaj preskribis kontraŭalergian medikamenton, kiu efike malmultigis nazmukon kaj senigis ternojn. Feliĉe mi povas bone dormi.
Lia serioza mieno
Mi jam raportis, ke mia amata kato Bii spektas televidon (ĉi tie). Jen estas lia vizaĝo, kiam li rigardas ekranon de la televidilo.
Mi tre ŝatas lian seriozan mienon, kiun li faras, kiam li trovis ion interesan. Jen li turnas siajn du orelojn antaŭen. Tiu mieno rememorigas min, ke li ja posedas la instinkton de ĉasisto.
Hajko de NAGATA Kooi
Jen estas hajko de NAGATA Kooi [永田耕衣/NAGATA Kōi] (1900—1997).
Tiu soleco
estas somera maro.
Ja du piedoj.
– – – – – – – – tradukita de Vastalto
La japana originalo estas:
寂しきは夏の海なり足二本
Sabiŝiki ŭa nacu-no umi nari, aŝi ni-hon.
Li estis fiere sendependa hajkisto, kiu celis propran belon kaj poezion. Sezonvorto en lia hajko prenas siaspecan tonon.