La tulipoj en plantujo jen ĉiuj floras. Ili aspektas kvazaŭ rideganta kun granda buŝo.
Kiam mi estis infano, mi spektis per televido fantazian dramon, en kiu tulipoj manĝas homojn kaj aliajn. Eble pro tio malferma granda korolo de tulipo estas iom timiga al mi.
Jam estas plena printempo. Hodiaŭ la maksimuma temperaturo estis 20,2 celsigradoj, kaj la minimuma estis 10,7 celsigradoj.
La unua hajko ekster la japana
Kuŝu’ [Paul-Louis Couchoud] (1879—1959) estas franca filozofo kaj poeto, kiu la unua verkis hajkojn en la franca, nome en lingvo krom la japana. Li vizitis Japanion en 1903-1904, kaj tiam li konatiĝis kun hajko. Reveninte al Francio, li, kune kun du amikoj, faris vojaĝon per boato laŭ la Sejno, kaj verkis 73 hajkojn. Tiam li verkis hajkojn en tri versoj. Li publikigis la unuan hajkaron en la franca lingvo kun la titolo “Laŭ fluo de l’ akvo [Au fil de l’eau]” (1905). Li verkis eseon ankaŭ pri la japana hajko kun la titolo “La Japanaj Lirikaj Epigramoj [Les Épigrammes lyriques du Japon]” (1906 k 1916), en kiu li tradukis kaj eksplikis 155 hajkojn de Buson, Baŝoo kaj aliaj japanaj hajkistoj.
En la jaro 1920 “La Nova Franca Revuo [La Nouvelle Revue Française]” dediĉis sian septembran numeron al la hajko [le haïkaï], en kiu Kuŝud kaj aliaj 11 poetoj kontribuis entute 82 hajkojn. La eldono de tiu numero pruvas furoron de hajko en la franca poetika mondo. En 1924 en Francio, oni okazigis hajko-konkurson kaj kolektis ĉ. 1000 kontribuojn.
——
*Resumo bazita je “La Hajko disvastiĝas en la mondon” [Sekai ni hirogaru haiku], UĈIDA Sonoo [Uchida Sonoo], 2005, Tokio.
La nova retejo “NUN-vortoj”
Hodiaŭ mi kaj du samideanoj starigis la retejon “NUN-vortoj” (ĉi tie). Bedaŭrinde ĝi estas plejparte japanlingva kaj celas precipe al japanaj esperantistoj. La retejo estas bazo por kompili laŭtemajn listojn de nuntempaj vortoj por japanaj esperantistoj.
La japana lingvo per sia strukturo kaj vortaro multe distancas de Esperanto kaj eŭropaj lingvoj. Kaj plue, kiam japanoj enkondukis teknologiojn kaj kulturojn de Okcidento antaŭ pli ol 100 jaroj, ili ne enkondukis eŭropajn vortojn, sed rekonstruis terminojn tradukante per sia propra vortostoko de la japana lingvo. Ĉi tio multe helpis al modernigo de japana scienco kaj tekniko, ĉar meze edukitaj japanoj pli-malpli bone komprenas fakajn terminojn, kiuj konsistas el japanlingvaj elementoj (pli precize ĉinaj literoj).
Sed aliflanke ĉi tio malhelpas nin japanojn, kiam ni eldiras ion en Esperanto. Koncerne vortojn la japana lingvo posedas preskaŭ nenion komunan kun Esperanto. Pro ĉi tio, se japanoj volas ion priparoli adekvate, ni bezonas prepari pli ampleksan vortoliston japanan-Esperantan pri la temo.
Nova medicina servo por pliaĝaj maljunuloj
La 1-an tagon de ĉi tiu monato en Japanio validiĝis nova sistemo de medicina servo por maljunuloj 75-jaraj kaj pli aĝaj. La nova sistemo leĝe apartigas pliaĝajn maljunulojn disde jam ekzistantaj sociaj medicinaj asekuroj, kaj postulas de ili ĉiuj kotizi por la nova medicina servo.
La japana registaro starigis ĉi tiun novan sistemon por limigi kreskantan sumon de medicina kosto pro maljunuloj. Sed medicinaj koncernatoj kaj aliaj antaŭtimas, ke drastaj ŝanĝoj de la sistemo kaŭzos diversajn malbonajn problemojn al maljunuloj kaj medicinaj laborantoj. Iuj kritikas, ke la nova sistemo estas nuntempa “monto por foĵeti maljunulojn”.
Monto por forĵeti maljunulojn
Antaŭ multaj multaj jaroj estis tre malriĉa vilaĝo en Japanio. En la vilaĝo laŭ tiea konvencio oni devis forĵeti kadukiĝintajn maljunulojn en profundan monton. Iu viro vivis kun sia maljuna patrino. Li amis ŝin kaj zorgis pri ŝi. Sed la patrino, eksciinte sian kadukiĝon, iun tagon ordonis al la filo, ke li forportu ŝin, maljunulinon al la monto. Li kontraŭvole portis ŝin sur la dorso kaj ekiris al la monto. Survoje en monta profundo li rimarkis, ke la maljunulino fojfoje rompas branĉeton de apudvojaj arboj. Scivolante kialon, li demandis ŝin. Kaj ŝi respondis, ke la rompitaj branĉetoj estas vojmontriloj por ke li reiru al la hejmo senerare. Ĉi tion aŭskultinte, la viro multe pentis sian fi-agon kaj reiris al sia hejmo kun la patrino sur la dorso.
Ĉi tiu rakonto estas japana legendo pri “uba-sute jama (姥捨山)”, t.e. “monto por forĵeti maljunulojn”.
Tulipoj ekfloras
Jen nuna stato de la tulipoj, pri kiuj mi skribis ĉi tie. Ili ja varias laŭ grandeco kaj laŭ kreska rapideco. La plej maldekstra tulipo, kreskinte la unua, jam ekfloras rozkolore. La dua de maldekstre estas la plej malgranda, sed jam portas flavan florburĝonon. La dua de dekstre estas la dua plej granda, sed ankoraŭ ne portas florburĝonon.
Estas interesa fenomeno.
printempa dormo
printempa dormo —
paseroj kaj kornikoj
bekas orelon
Novaĵo de hodiaŭ
La Japana Ministerio pri Edukado finfine decidis enkonduki Esperanton en ĉiujn mezlernejojn kiel elekteblan lernobjekton. Tamen ĝi agnoskis uzadon de nur oficialaj radikoj kaj malpermesis ĉiujn neoficialajn radikojn por instruado. Pro tio instruistoj kaj verkantoj de lernolibroj dubas, ĉu ili efektive povos prepari taŭgajn lernomaterialojn.
Hodiaŭ estas la 1-a tago de aprilo.
Alia magnolio en mia domo
Jen alia magnolio [Magnolia praecocissima] en mia domo. Oni plantis ĝin antaŭ dek kelkaj jaroj. De tiam ĝi havis florojn nur unu aŭ du fojojn. Do ĉi tiu fojo estas la dua aŭ la tria florado. Kaj ĉiufoje ĝi portas nur kelkajn florojn. Mi konjektas, ke la arbo, situante tuj apud la domo, estas malbone nutrata kun malpli da sunlumo, akvo kaj malfekunda grundo.
En la japana lingvo Magnolia praecocissima nomiĝas “kobuŝi” t.e. “pugno”. La japanlingva nomo, onidire, devenas de ĝia frukto, kies formo similas al homa pugno. Bedaŭrinde mi ne vidis la frukton ĝis nun.
Nu mi provizore nomu la arbon “pugna magnolio” en Esperanto.
XAMPP en mia komputilo
XAMPP [iksamp ?] estas integrita pakaĵo de programaroj, kiu ebligas facile instali en loka komputilo TTT-servilan sistemon bazitan de Apaĉo [Apache], MySQL [maj-sokvolo] kaj PHP [pohopo].
Antaŭe mi instalis unuope Apaĉon, MySQL-on kaj PHP-on. Tiam mi devis ĉiufoje redakti agordan dosieron permane. Mi bezonis multe da horoj por startigi TTT-servilon en mia loka komputilo.
Sed ĉi-foje la instalado de XAMPP finiĝis en nur kelkaj minutoj. Nun startis TTT-servilo en mia komputilo. Ja estis tute facile!