Ĉiu lingvo havas sian propran semantikan kampon. En la japana lingvo “kaeru” (~ rano) estas komuna nomo de senvostaj amfibioj (= anuroj). Anuroj estas “mubi-rui” (= senvostuloj) en la japana. Japanoj faras specinomon per kunmetado kun “kaeru“. “Tonosama-gaeru” por la genro Rana (rano). “Ama-gaeru” por la genro Hyla (hilo). “Hiki-gaeru” por la genro Bufo (bufo). Kaj tiel plu. Ĉi tie “gaeru” estas aliformo de “kaeru“.
Intertempe mi trovis, ke la japanlingva vikipedia paĝo pri “kaeru” estas ligita al la esperanta vikipedia paĝo pri “anuroj”. Same al la angla “Frog“, al la germana “Froschlurche“, al la franca “Anoures” al la hispana “Anura” ktp. El ĉi tiu observo mi konkludis, ke latinidaj lingvoj ne posedas komunuzan vorton por “anuroj”.
Nu, kia estas la situacio en Esperanto? Laŭ la difinoj de PIV-oj kaj ReVo, ankaŭ Esperanto ne posedus komunuzan vorton por “anuroj”, ĉar “rano” signifas nur la genron Rana aŭ maksimume la familion Ranedoj. Sed en praktiko ŝajnas al mi, ke en multaj okazoj oni uzas “rano”-n plivaste por “anuroj”. Mi antaŭvidas, ke vortaristoj devos reverki la difinon de “rano” en ne malproksima estonteco.
Blanka motacilo
En mia urbo trafluas multaj kanaletoj. Verŝajne pro tio mi vidas fojfoje motacilojn, kiuj kutime vivas proksime de riveroj kaj lagoj.
La fotita motacilo estas blanka motacilo [Motacilla alba]. Ĝi nun portas vintrajn grizajn plumojn, kiuj fariĝos pli dense nigraj en somero. Ŝajne ĝi estas viro, ĉar la kapo kaj la traokula linio estas iom pli nigraj.
En la japana hajko “motacilo” estas sezonvorto de aŭtuno. Ĉar ĝi, starante sur ŝtono ĉe rivero, ofte balancas la vostoplumojn, japanoj alinomas ĝin “ŝtonfrapanto”.
Hajko de TANEDA Santooka
TANEDA Santooka [種田山頭火/TANEDA Santôka] (1882—1940) estis japana hajkisto. Travagante la tutan Japanion, li verkis precipe liberformajn hajkojn. Japanoj amas lin kiel vojaĝantan hajkiston.
Trabatinte vojon,
trabatinte vojon —
plu verda monto.
– – – – – – – – tradukita de Vastalto
La japana originalo estas jene:
分け入つても分け入つても青い山
Ŭake-ittemo, ŭake-ittemo, aoi jama.
La aŭtoro nun troviĝas en la sino de freŝverda monto. Ju pli multe li piediras, des pli vasta la monto estas. Ĉirkaŭ li estas nenio alia ol verdaj vegetaĵoj.
Pupfesta boatparado
Hodiaŭ en mia urbo oni okazigis pupfestan boatparadon. Multaj knabinetoj bele vestitaj per kimono malrapide kaj elegante paradis en dekkelkaj boatoj laŭ kanalo tra la urbo. Muzikistoj en unu boato akompanis la paradon per klasika kortega muziko. Sur la bordoj multaj urboloĝantoj kaj turistoj spektis la paradon. Ankaŭ du dekoj da amatoraj fotistoj akompanis la paradon surborde. Estis serena kaj sunoplena tago printempa.
Baleno kaj japanoj
Arkeologoj supozas pro elfositaj balenostoj el antaŭkristaj ruinoj, ke antikvaj japanoj jam manĝadis balenon. Restas 14a-jarcenta menuo enhavanta pladon de balena viando. Registrita historio de japana ĉeborda balenkaptado komenciĝis en la 16-a jarcento. Baleno estis multevalora riĉaĵo por popolo: balenoleo por lampo, viando por nutraĵo, osto por metiaĵo, internaĵo por sterko, nenio por forĵeti. Komence de la 19-a jarcento dek-kelkaj balenhavenoj prosperis en Japanio. Oni ĉasis balenon, kiu naĝis preter bordo, per retegoj kaj harpunoj kun dekoj da boatoj. Historiistoj konjektas, ke tiutempe 300 – 400 balenoj estis kaptitaj en unu jaro.
Sapoveziko
sapoveziko
blovita per aspiro
ŝancele ekas
Spegula fotilo
Pluraj japanaj fabrikantoj de cifereca spegula fotilo anoncas surmerkatigon de siaj novaj produktoj. Ĉi tiuj estas tre allogaj varoj. Kvankam mi aĉetis novan kompaktan ciferecan fotilon jam en la lasta decembro, en mia koro denove ekaperas deziro aĉeti novan spegulan fotilon. 🙂
Ĉar mi ekhavis malkontenton pri kvalito de la hieraŭa foto, kiun mi fotis per mia nova fotilo kun plej teleflanka zomado (150mm kalkulite je 35mm-filmo). Mi iomete retuŝis la originalan bildon de 2848×2136 bilderoj kaj eltondis 750×500 bilderojn el ĝi sen mezurŝanĝo. Se mi fotus la birdon per spegula fotilo en samaj kondiĉoj, mi akirus pli bonkvalitan bildon.
Sed se mi diros mian deziron al mia edzino, sendube ŝi riproĉos min. Kion fari? Daŭros mia maltrankvila cerbumado.
Nigreta turdo?
Hodiaŭ mi trovis nekonatan birdon sidanta sur elektra kablo. Ĝi longe ne moviĝis. Tial mi sukcesis foti ĝin. Ĝi estas pli granda ol pasero kaj malpli granda ol kolombo.
Ĝi havas blankajn striojn super la okuloj kaj ĉirkaŭ la kolo. Nigretaj makuloj kovras la bruston. Bedaŭrinde mi ne vidis ĝiajn flugilojn. Per tiuj karakterizaĵoj, helpe de ilustritaj libroj, mi konjektis, ke ĝi estas speco de turdoj [la genro Turdus]. Plej verŝajne nigreta turdo [Turdus naumanni], kiu estas plej ofte vidata turdo en Japanio.
Tamen restas dubo, ĉar ordinare makuloj ĉe brusto de nigreta turdo kovras pli vaste ĝis ventro.
“Invito por Vojaĝo”
Lastatempe mi aĉetis k-diskon, albumon de Ĵak Ivar [Jacques Yvart] “Invito por Vojaĝo”. Ĝi enhavas 14 + 1 kantojn, ĉefe baladojn. Melodio kortuŝa kaj voĉo profunda. Harmonio kun gitara akompano. Ĝia trankvila etoso tre plaĉis al mi.
Mi unuafoje eksciis la kantiston per la lastmonata elsendo de Pola Radio. Ĉi tiu albumo estas la plej bona kaj la plej altkvalita el esperantaj muzikalbumoj, kiujn mi aĉetis ĝis nun. Mi plenplene ĝuas ĝin.
*Informo pri la albumo estas ĉi tie. Kaj specimeno el la albumo estas ĉi tie.
Mi el mioj
Mi havas ĝis nun ne solvitan demandon.
Kiam mi estis dekkelkjarulo, iun tagon mi ekpensis, kial mi estas ĉi tiu mi, kaj kial mi ne estas iu alia mi. Mi konscias, ke mi estas mi. Aliaj diras, “Mi estas mi!” Do ekzistas multaj mi (= mioj) en la mondo.
Mi ne kredas je Dio. Io supernatura ne ekzistas en la Universo. Homa menso estas integrita tuto de fizikaj kaj kemiaj procezoj.
Devas esti tute hazarde, ke mia mio ekestis en ĉi tiu homa korpo. Kial mia mio ne ekestis en iu alia homa korpo? Mia mio povus ekesti, ekzemple, en via korpo. Kaj via mio povus ekesti en mia korpo. Tamen tio ne okazis.
La demando ĝis nun ne estas solvita. Aŭ eble mi starigis malĝustan demandon.