Virina rakugisto

Nun en Japanio oni elsendas televidan dramserion “Ĉiritoteĉin”, en kiu ĉefrolas juna virina rakugisto. Rakugo estas komika monologo sur podio, japana populara distraĵo kun 300 jaroj da tradicio. Estas tre malofte, ke virino fariĝas rakugisto.
En unu sceno de la dramo la heroino ĉagreniĝas pro tio, kial ŝiaj aŭskultantoj ne ĝuas ŝian rakontadon. Ŝia edzo, talenta rakugisto, aŭskultis ŝin kaj konsilas, ke la kialo estas tio, ke ŝi estas virino. Rakugo estas rakontita nur de viroj dum 300 jaroj. La rakontoj de rakugo estas adaptitaj por vira rakontado. Do, la aŭskultantoj sentas neakordecon kontraŭ virina rakontado de rakugo.
Ŝi demandas al li, kion ŝi faru. Li respondas, ke pensu ŝi mem, ĉar ĉiu rakugisto en si havas pli-malpli ĉagrenaĵon pri sia arto. Provu! Kiam vi malsukcesos, do denove provu. Vi povas provi multfoje ĝis kiam vi sukcesos.

Suspekta durdisko

Kiam mi traktis dosierojn en durdisko konektita al la loka reto, abrupte malaperis la dosieroj en iu dosierujo de la durdisko. Mi ekzamenis kelkajn aliajn dosierujojn kaj trovis neniun dosieron en la dosierujoj. Kio okazis? Mi ne povis diveni la kaŭzon.
Do, kiel kutime, mi restartigis mian komputilon. Post la starto, kiam mi aliris al la reta durdisko, aperis dialogujo por ensaluti. Mi entajpis la ĝustajn uzulnomon kaj pasvorton, sed ili ne estis akceptitaj. Sekve mi provis aliri al la administra paĝo de la durdisko per retumilo. Tamen la ĝustaj uzulnomo kaj pasvorto ne estis akceptitaj ankaŭ ĉi-foje. Nu, mi volis malŝalti kaj restartigi la durdiskon, sed ho diable, nek la ŝaltbutono nek la praagorda butono funkciis.
Fine mi malkonektis la kurentodraton de la durdisko kaj post kelkaj sekundoj rekonektis ĝin. La durdisko restartis ŝajne normale. Feliĉe post tiu ekstrema rimedo denove ĉio estis en ordo.
Nun mi aliras la durdiskon senprobleme. La butonoj normale funkcias. Ĉu mi devas suspekti, ke tio estas ia antaŭsigno de eventuala paneo?

Sakuroj sur 8-etaĝa domego

sakuro sur la oka etaĝoHodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis magazenon en urbego trajne unu horon malproksima de nia urbo. Ni prenis tagmanĝon ĉe restoracio en la 8-a etaĝo de la magazeno. Flanke, ekster la restoracio, mi trovis plurajn sakurojn kun kelkdek floroj. Oni faris ĝardenon sur la tegmento laŭ la suda flanko de la restoracio. Mi miras, kiel oni traktas disetendiĝantan radikon de la sakuroj.
La sakuro ŝajnas esti vintra sakuro [Prunus x kanzakura], kiu ordinare floras en februaro.

La nomo de la floro

En esperanto oni donas nomon al floro ĉefe en tri manieroj.

  1. Rekta esperantigo de nacilingva vortoradiko: rozo, lilio, narciso, lekanto, sakuro, umeo, sazanko ktp.
  2. Esperantigo de scienca nomo: krizantemo, platikodono, rododendro, hemerokalido, likorido ktp.
  3. Kunmetado laŭ nacilingva kunmetaĵo: neforgesumino, trikoloreto, taglilio, buterfloro, vulpovosto ktp.

Plimulto de floroj ordinaraj en Eŭropo ricevis la nomon laŭ la unua maniero. Al tiu kategorio apartenas tre malmultaj ekstereŭropaj floroj. Estas malfacile enkonduki novan radikon laŭ adekvataj kriterioj.
Nuntempe pli kaj pli multiĝas nomoj laŭ la dua maniero. Ili estas relative facile enkondukeblaj kun klara difino. Sed tiaj nomoj estas iom longaj kaj donas nefamiliaran impreson. Verŝajne poetoj ne ŝatus ilin.
Pri la tria maniero mi ne multe interesiĝis ĝis nun. Sed, mem verkante hajkon kaj blogon, mi rimarkis eblecon de tiu maniero por krei familiaran flornomon. Certe estas problemo, ke kunmetita nomo ne ĉiam indikas la saman floron laŭ nacilingvaj kutimoj. Nu, ni pensu optimisme, ke tia kreado okazos iom post iom, ne kiel lavango. Ni havos necesan tempon por moderigi.

Verda marĉevaleto

Sub la tablo mi trovis verdan marĉevaleton (hipokampo), egan rozkoloran languston kaj nigrebrunan kankregon. Kaj aldone, ankoraŭ unu nekonatan etan insekton. Do certe mi volis foti ilin.
Mi prenis mian ciferecan fotilon kaj celis unue la nekonatan insekton. Sed ĝi estis tre malgranda kaj facile moviĝis. Pro tio aŭtomata enfokusigo de mia fotilo ne funkcias ĝustatempe. Dum mi plurfoje provis enfokusigi la insekton, ĝi finfine forkuris.
Nun mi turnis la fotilon al la langusto. Al mia miro la vivuloj jam estis malaperintaj el la ĉambro. Tiam mi rimarkis, ke mi ja sonĝas. Tamen estis tre bela la briletanta haŭto de tiu verda marĉevaleto.

Ruktaĵo de bovoj

Bovoj kaj ŝafoj ofte ruktas kaj elbuŝigas metanon, kiam ili remaĉas. Metano estas konsiderata kiel unu el la forcejefikaj gasoj. Sciencistoj kalkulas, ke sur la tuta Tero oni bredas ĉ. tri miliardojn (3 000 000 000) da remaĉuloj, kaj ke la sumo de metano elbuŝigita de ili okupas 5 % (procentojn) de la tuta forceja gaso.
Laŭ japana ĵurnalo teamo de japanaj sciencistoj inventis teknikon malkomponi metanon en bova korpo. Ŝlosilo de la invento estis eltrovo, ke metano preskaŭ ne troviĝas en la ruktaĵo de bovoj, kiuj manĝis furaĝon kun multe da nitrato. Ili jam patentigis ĝin en 5 landoj. Pluraj laktoproduktaj landoj interesiĝas pri la tekniko.

Hajko de CUBOUĈI Nenten

CUBOUĈI Nenten [坪内稔典/TSUBOUCHI Nenten] (1944— ) estas moderna japana hajkisto. Li verkas per parola lingvo unikajn hajkojn sur libera pensmaniero.

    Sakuro falas.
    Nu, ankaŭ vi fariĝu
    hipopotamo!
    – – – – – – – – tradukita de Vastalto

La japana originalo estas:
    桜散るあなたも河馬になりなさい
    Sakura ĉiru, anata-mo kaba-ni nari-nasai.

Lia hajko ofte surprizas hajkistojn kaj hajkamantojn, kiuj profundiĝas en tradicia pensmaniero. Li insistas, ke hajko estas parolpeco, kiu neniel povas priskribi ion perfekte. Tial oni povas/rajtas libere aprezi hajkon en diversaj manieroj/vidpunktoj. Jen tio ĉi estas hajko.
Hipopotamo ne vivas en japana naturo. Tamen la supre montrita hajko vidigas al mi ian fantazian pejzaĝon, kiu ial plaĉas.

Ulong-teo

Ĉiutage mi trinkas Ulong-teon. Duonfermentinta teo produktata en Ĉinio. Infuzaĵo de Ulong-teo havas similan koloron al nigra teo, sed aliajn odoron kaj guston.
Onidire daŭra trinkado de Ulong-teo bone efikas por elkorpigi grason akumulitan en internaj organoj (ne sub haŭto). Antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj oni diagnozis, ke mi havas grasan hepaton. Tiam mi komencis trinki Ulong-teon po preskaŭ unu litro ĉiutage. Kaj post unu jaro mia hepato malgrasiĝis kaj resaniĝis.
Nun mi trinkas la teon meze po ĉ. duonlitro ĉiutage.