Ĉe la fino de la jaro 2007 mi rememoras okazintaĵojn.
La plej grava evento por mi estis la ĉeesto en la 92-a UK en Jokohamo. Tie mi prelegis pri hajko antaŭ cent aŭskultantoj. Mi spertis vivantan esperanton dum la semajno. Ĝi estas kaj estos malofta okazaĵo en mia vivo.
Ĉiutage mi aŭskultadis la retan elsendon de Pola Radio kaj skribadis mallongan artikolon en ĉi tiu blogo. Mi miras, ke mi estas tiel persistema.
Mia dekstra genuo ankoraŭ ne estas sana. Ĝi doloras nur iomete. Mi piediras pli-malpli facile sed ne rapide. Mi devas iri ŝtuparon po unu ŝtupo. Mi ne povas faldi la genuon. Mi deziras, ke ĝi estu plene resana en la venonta jaro.
Neĝo kaj blovo
Estis tre malvarme hodiaŭ. Blovis norda vento fojfoje intense. De tempo al tempo pluvneĝis, hajlis kaj neĝis. Tio ĉi estas la unua neĝo en mia regiono. Grizaj nuboj haste traflugis unu post alia. Kelkfoje aperis la suno inter nuboj. Ja ŝanĝiĝema vetero.
Veterprognozistoj avertas, ke la plej forta en ĉi vintro frosta aermaso atakas Japanion. Ili prognozas, ke malvarmego kaj neĝo daŭros dum du-tri tagoj.
Memorkapablo
Hodiaŭ mi vizitis mian patrinon. Ĉi-foje mi kunprenis mian amatan katon Bii. Mi kunprenis lin nur du-tri fojojn jare al la patrino. Tiaokaze ni pasigas plurajn tagojn ĉe ŝi.
Post iom da ripozo en familia ĉambro mia amata kato Bii volis eliri el la ĉambro. Do mi postsekvis lin. Li iris al ŝtuparo al la dua etaĝo kaj supreniris. Li senhezite eniris en unu el du ĉambroj en la dua etaĝo. Tiun ĉambron ni kutime uzas dum nia restado. Kaj en la ĉambro li trovis la murŝrankon, kie li ŝatas kuŝi sur litaĵoj.
Mi miras, ke li ja bone memoras la ĉambron malgraŭ tio, ke li nur malofte vizitas ĝin.
Mia ĉambro
Hodiaŭ mi volis purigi kaj ordigi mian ĉambron. Tie kaj ĉi tie amasiĝas libroj kaj gazetoj, paperoj kaj leteroj, sakoj kaj kestoj, implikitaj ŝnurkonduktiloj kaj tiel plu. Mi multe laboris, sed ne povis finordigi la ĉambron ĝis la vespero. Ja same kiel antaŭe. Dum lastaj jaroj mi ne vidis mian ĉambron plene ordigita.
Tempofluo
Mi spektis televidan programon, en kiu japana junulo vojaĝas per fervojo tra la tuta Ĉinio. Li vizitas multajn urbojn kaj vilaĝojn apud fervojlinioj. Li amikiĝas kun multaj ĉinoj kaj en vagonaroj kaj en vizitlokoj.
Rigardante, ke li interparolas kun iu kampara maljunulino, mi ekpensis, ke ial ĉirkaŭ ŝi tempo fluas malrapide kompare kun mia ĉirkaŭo. Ŝi verŝajne ĝuas riĉan tempon, kvankam ŝi aspektas malriĉa je materia vivo. Mi parte envias ŝin.
kelktagoj restas
kelktagoj restas —
haste tien kaj reen
homoj kaj korvoj
******
Ĉi-jare restas nur kelkaj tagoj. Ni devas fari multon por bonvenigi la novan jaron.
La retraduko progresis
En la artikolo de 17, dec., mi skribis pri retraduko de C-programo per Vizual C++. Dumtempe mi trovis kaŭzon de la paneo. Tio estas, ke mi iel instrukciis fermi la dosieron, kiu ankoraŭ ne havas alligitan fluon.
Nun la nova retradukaĵo funkcias same bone kiel la malnova tradukaĵo. Do mi intencas iom post iom plibonigi la programon. Je la unua paŝo mi modifis algoritmon de vortordigo, sekvante la antaŭe priskribitan metodon.
Je la dua paŝo mi planas pligrandigi la nombron de trakteblaj kapvortoj en unu vortaro (nun maksimume 60000). Por tion efektivigi mi devas modifi strukturon de la vortara dosiero. Cerbumado necesas.
kristnaska kuko
mano en mano
patrino kaj infano —
kristnaska kuko
———
Plimulto de japanoj ne estas kristanoj. Sed ili ja ŝatas frandi kristnaskan kukon kaj infanoj atendas donacon de Sankta Nikolao.
Ĉu asteroido kolizios kun Marso?
NASA (Usona Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio) publikigis la prognozon, ke asteroido preterpasos tre proksime de Marso en la venonta januaro. La asteroido 2007 WD5 [dumil sep vavo do kvin] kun la diametro de 50 metroj troviĝas meze inter la Tero kaj Marso kaj impetas al Marso kun la rapido de 12,5 km/s. Astronomoj taksas, ke plej probable la asteroido preterpasos interne de 50000 km de Marso en la 30-a de januaro.
Ili ankaŭ antaŭvidas eventualan kolizion de la asteroido kun Marso, kies probablo estas 1 el 75-onoj. Tiu kolizio povus liberigi 3 megatunojn da energio, kio estas komparebla al la evento de Tungusko en 1908 en Siberio.
=> La paĝo de NASA (en la angla lingvo):
http://www.nasa.gov/mission_pages/mars/news/mars-20071221.html
Helike malrapida
Mi volis kopii 18000 malgrandajn dosierojn de la interna durdisko en mia surtabla komputilo al alia durdisko konektita per loka reto. La komputilo funkcias sur Vindozo XP kaj la reta durdisko funkcias sur Linukso.
Komence la kopiado iris glate. Sed kopiitaj dosieroj iĝis pli multaj, tiam la kopiado iĝis pli malrapida. Kiam la nombro de kopiitaj dosieroj superis 10000, la kopiado estis nenormale malrapida. Kopiado de 2 kilobajta dosiero bezonis kelkajn sekundojn.
Pasis preskaŭ 6 horoj ekde la komenco. Nun finiĝis kopiado de du trionoj de la dosieroj. Kopiado de unu dosiero bezonas pli ol 10 sekundojn. Tute eksterordinare. Mi ne scias, kio kaŭzas la nenormalan malrapidecon.