Ordigo de vortoj (2)

Por ordigi esperantajn vortojn laŭ vortara vicordo oni devas difini, kio estas vortara vicordo. Mi difinis jenajn regulojn:

(1) abc-ordo: a < b < c < ĉ < … < z
(2) longo de vorto: jen < jena
(3) majusklo kaj minusklo: a < A
(4) aldonita simbolo (streketo k.a.): al < al- < -al-
(5) antaŭmetita streketo: jara < -jara
(6) intermetita simbolo (streketo k.a.): sino < s-ino

Kaj por mia propra uzo (mi dividas kapvorton en radikojn per oblikvaj strekoj) mi aldonis jenajn regulojn:

(7) unuradika kaj plurradika: debat/i < de/bat/i
(8) kun kaj sen finaĵo: halo/o < haloo

En komputila traktado vorto estas vico de signokodoj (literoj kaj simboloj). Mia programo tralegas la signovicon po unu de la komenco ĝis la fino, kaj faras 6 ŝlosilojn por komparado. Ili estas (a) signovico el minuskligitaj literoj, (b) peznombro kalkulita pri uskleco, (c) signovico el konvertitaj simboloj, (ĉ) peznombro pri antaŭmetita streketo, (d) peznombro kalkulita pri oblikvaj strekoj kaj (e) peznombro pri senfinaĵeco.
Uzante ĉi tiujn 6 ŝlosilojn en kompara proceduro, mi povas oridigi esperantajn vortojn laŭ la celita vicordo.

Kotizoj por 2008

Mi estas membro de kelkaj esperanto-organizoj kaj abonanto de kelkaj esperanto-gazetoj. Do ĉiujare mi devas pagi membrokotizojn kaj abonkotizojn. Hodiaŭ mi ĝiris kotizojn por 2008 ĉe poŝtoficejo.
Jam de kelkaj jaroj iuj organizoj ricevas kotizon per aŭtomata pago el bankkonto. Ĉi tiu rimedo estas oportuna por mi, ĉar mi ne bezonas iri al banko por ĝiri.

Ordigo de vortoj

Ĝis nun mi kelkfoje faris komputilan programon por ordigi esperantajn vortojn laŭ vortara vicordo. Ĝenerale ĝia algoritmo ne estas malfacila. Tamen problemo okazas ĉe komparado de samliteraj vortoj kun specialaj signoj. Ekzemple:

al
al-
-al-
[…]
sino
s-ino

Ili aperas laŭ tiu ordo en vortaro. Mi fakte iam solvis la problemon, sed hodiaŭ mi trovis, ke en iuj programoj mi lasis la problemon ne solvita. Do mi devas elfosi perditan fontokodon el mia durdisko.

Vintraj korvoj

korvojAntaŭ unu jaro mi skribis pri korvoj en mia urbo. Ankaŭ en ĉi tiu vintro amasiĝis centoj da korvoj.
Matene kaj vespere ili kolektiĝas sur elektraj dratoj. Ili laŭte grakadas kaj fojfoje disfekas. Stratoj kaj domoj sub la elektraj dratoj makuliĝas per blankecaj fekaĵoj. Tial loĝantoj malŝatas korvojn.
Vespere komisiitoj senkugle pafas por timigi kaj forpeli kolektiĝintajn korvojn per pafbruoj. Aŭskultinte pafojn, korvoj disflugas sed ne forflugas. Ili jam alkutimiĝis pafbruojn kaj nur translokiĝas al distancaj elektrodratoj.

Por 2008

kajereto kaj kalendaroHodiaŭ mi aĉetis kajereton kaj kalendaron por la venonta jaro 2008.
La kajereto estas granda je B6 (182×128 mm). Oni dividas ĝian unuvidan paĝduon en 7 tagojn de semajno.
La kalendaro konsistas el 12 folioj, kiu ĉiu enhavas foton de ĉarmaj katoj sur strato. Mi ŝatas la fotiston kaj ĉiujare aĉetas kalendaron kun liaj fotoj.

Malkaŝita cimo

Antaŭ pli ol 10 jaroj mi skribis komputilajn programojn per C-lingvo. Ili funkciis en DOS kaj DOS-fenestro de Vindozo. Mi pritraktis esperanto-tekstojn per ili.
Nun mi retradukas la programojn per Visual C++ 2005 por ke mi denove uzi ilin en komand-fenestro de Vindozo XP.
Dum la retradukado mi trovis kelkajn cimojn. La plej grava cimo estis neregula uzado de char-variablo por int-variablo. Aldone mi uzis ĝin kiel indicon de tabelo. Malnova C-tradukilo faris celkodon hazarde senprobleme funkciantan.

Vintro vintras

Ĝis meze de la antaŭa monato daŭris relative varmaj tagoj. Sed la lastaj tagoj sentigas min malvarmon de vera vintro. Hodiaŭ la maksimuma temperaturo estis 10,9 celsigradoj, kaj la minimuma estis 3,5 celsigradoj. Ili estas tiuj de la tria tagdeko de decembro en ordinara jaro.
La halogena hejtilo sub mia skribotablo varmigas min dum la komputilumado. Ĝi estas nemalhavebla necesaĵo por mi.

Herdera traktaĵo

Elektante librojn por forvendi al librobrokantisto, mi trovis la japanan tradukon de “Traktaĵo pri la Origino de Lingvo” verkita de Herdero [Johann Gottfried von Herder (1744‐1803)]. Herdero estis germana filozofo, teologo, poeto kaj literaturisto. En la traktaĵo li argumentis, ke lingvo ne estas kreaĵo de Dio, sed devenis de homa naturo.
Antaŭ multaj jaroj mi ĝin aĉetis, trafoliumis kaj tute forgesis. Nun foliumante kelkajn paĝojn, mi interesiĝis pri lia rezonado, kiu legeblas al mi kvazaŭ romano aŭ poezio. Tian trajton mi ne trovas en nuntempaj lingvistikaj verkoj. Mi decidis ne vendi ĝin.