Mi amas librojn. De tempo al tempo mi aĉetadis librojn laŭ tiuokaza interesiĝo. Do libroj pli kaj pli multiĝis en kaj ekster mia ĉambro.
Fojfoje mi forĵetis nenecesajn broŝuritajn librojn kaj gazetojn kiel recikligeblajn rubojn. Sed mi hezitadis forĵeti malmolkovrilajn librojn, kvankam mi ne plu bezonas ilin. Do tiaj libroj nun okupas neignoreblan spacon de mia domo.
Tial mi decidis forvendi kvanton da libroj al librobrokantisto. Hodiaŭ mi listigis ĉ. 70 librojn forvendi. Ankoraŭ restas ĉ. 30 libroj listigotaj. Mi ne estas certa, ĉu librobrokantistoj aĉetos ilin ĉiujn.
Hajko de MASAKI Juuko
MASAKI Juuko[正木ゆう子/MASAKI Yuko] (1952— ) estas japana moderna hajkisto. Mi ŝatas ŝian sekan lirikismon.
Akva terglobo.
Kun iom da distanco,
printempa luno.
– – – – – – – – tradukita de Vastalto
Homo sur la tero rigardas la belan printempan lunon. Sed per la vortoj “iom da distanco”, la aŭtoro prezentas grandan kosman scenon, en kiu la terglobo kun la luno rivoluas ĉirkaŭ la suno. Ĉiutaga sceno saltas al kosma vizio. Bela tranĉo kaj granda salto!
Jen la japana originalo:
水の地球すこしはなれて春の月
Mizu-no ĉikjuu, sukoŝi hanare-te haru-no cuki.
Aperis “Verkoj de D-ro Nakamura”
Kiel mi jam skribis tie, grupo de japanaj esperantistoj publikigis elektronike la libron “Verkoj de D-ro Nakamura”. Temas pri meteologio, tertremo kaj sorobano. Oni povas legi ĝin ĉe la Biblioteko Sakura <https://www.vastalto.com/librejo/>.
Velkiga vento
velkiga vento —
ĉie ŝuoj stumbladas
per sekaj sonoj
Hajko de hodiaŭ
ginko maljuna
pike al firmamento —
rotacias tero
Akvo mankas
Lastatempe tre malmulte pluvas en mia regiono. Nun akvonivelo de kanaloj en mia urbo estas tre malalta.
Bv. rigardu la foton. Ordinare akvo plenigas la kanalon kaj boatoj vice veturas kun turistoj. Sed nun neniu boato en tiu ĉi kanalo.
Boatisto diras, intervjuite en televido, ke li spertis ĉi tian okazaĵon unuafoje en sia kvardek-kelkjara kariero.
Spam-filtrilo eraris
Mi ĉiutage uzas retpoŝtan servon de iu retperanto. Lastatempe mi ne ricevis du retmesaĝojn, kiuj devis jam atingi min. Mi iel pensis, ke ili stagnas ie sur vojo.
Hodiaŭ mi ekpensis, ke mi kontrolu la spamujon de la retpoŝta servo. La retperanto ofertas filtrilon kontraŭ spamoj, kiujn oni apartigas en la spamujon laŭ certa kriterio. Do, mesaĝoj apartigitaj en la spamujon ne atingas min.
Kiel atendite, tie mi trovis la du mesaĝojn. Tia afero ja okazas tamen malofte. Sed tute surprize, mi trovis tie ankaŭ pli ol 30 mesaĝojn ne-spamajn, kiuj devis atingi min. Do, la filtrilo eraris.
Tiu eraro okazis ekde la 20-a ĉi-monate laŭ mia kontrolo. La retpoŝta servo konservas spamojn dum 15 tagojn, kaj poste nuligas ilin. Mi ne povas kontroli, ĉu tia eraro okazis antaŭ ol la 10-a de novembro.
Konkludo: Mi devas kontroli la spamujon de tempo al tempo.
Kiu ĝin desegnis?
Mi trovis ĉi tiun desegnaĵon sur fundo de malprofunda lageto. Lastatempe malmulte pluvis en nia regiono. Do la akvonivelo de la lageto estas tute malalta ol ordinare.
Ĝi estas ja kvazaŭ petola skribaĵo de infano. Sed similaj desegnaĵoj troviĝas tie kaj ĉi tie en la lageto. Eĉ sur loko malproksima de la bordo. Homoj ne kapablus fari.
Ĉu fiŝo desegnis ĝin? Ĉu testudo? Aŭ ĉu konkulo? Supozeble ĝin faris iu vivulo en la lageto. Mi scivolas, kiu desegnis ĝin.
Tro scienca PIV
PIV2005 difinas pedikon jene:
G.(Pediculus) de parazitaj insektoj el la ordo de anopluroj, senflugilaj, vivantaj sur kapo k korpo de homoj k.a. vertebruloj.
Ĝi estas tre klara difino tute sen ia dubo. Sed ĉu vere la esperanta “pediko” signifas la genron Pediculus?
Laŭ la Fundamento “pediko” estas la franca “pou“, la angla “louse” kaj la germana “Laus“. (Pardonu, ke mi ne scipovas la rusan nek la polan.) Ekzemple iu franca-japana vortaro donas ne nur “pou de tete” (kapa pediko – la genro Pediculus) kaj “pou de corps” (korpa pediko – la genro Pediculus) sed ankaŭ “pou de pubis” (puba pediko- la genro Phthirus), “pou de chien” (hunda pediko – la genro Linognathus) k.a. Alia angla-japana vortaro difinas “komuna nomo de la ordo Anoplura” k.a. Kaj germana-japana vortaro donas “Filzlaus” (puba pediko- la genro Phthirus) kaj “Kopflaus” (kapa pediko – la genro Pediculus).
Konklude PIV trude malvastigis la fundamentan sencon de “pediko”, kaj enkondukis ne necesan al mezaj esperantistoj radikon “ftiro” por la genro Phthirus. Ĉi tia direkto ne estas konvena al ĝenerala vortaro, kia devas esti PIV. En PIV abundas tro sciencaj fakaj difinoj pri bestoj kaj plantoj, ne taŭgaj, eĉ misgvidaj al mezaj esperantistoj, kiuj ne scipovas eŭropajn lingvojn.
Timige alloga
Antaŭ unu jaro mi skribis pri orsilka araneo [Nephila clavata].
Hodiaŭ promenante en najbara strato, mi rimarkis, ke tie kaj ĉi tie toviĝas inaj orsilkaj araneoj en sia teksaĵo (araneaĵo). Ili havas relative grandan korpon flavan kun nigraj strioj kaj kun ruĝa makulo ĉe ventro. Ilia figuro estas ja timige bela kaj alloga. Ĉu al ili konvenas la alinomo “putina araneo”?