Kompakta fotilo kun bona bildokvalito

Nun mi trafoliumas katalogojn de ciferecaj fotiloj. Mi amas foti. Kaj mi pli amas aĉeti bonan fotilon. 😉
Kvankam ĝis nun mia monujo ne permesis min, tamen en la venonta decembro mi povos aĉeti novan fotilon.
Mi deziras havi pli kapablan ol la nunan. Ĉi-foje mi taksas bildokvaliton la plej grava. Ĉar lastatempe min ĝenas raspeco de bildoj fotitaj en ĉambro. Mi volas havi klaran bildon kun malmulte da raspeco.
Je ĉi tiu punkto spegula fotilo estas plej bona solvo, sed mi preferas pli kompaktan fotilon. Do mi elektis kelkajn kandidatojn: FinePix [Fajnpiks] F31fd/F40fd/F50fd, Lumix [Lumiks] FX-33/FX-55/FX-100, Caplio [Kaplio] R7. Daŭros mia cerbumado.

Modela letero de la unua libro

Traleginte la lernolibron de Hutabatei, la unua libro por japanoj, unu modela teksto en ĝia ekzercaro interesis min. Mi citas jene:

                                 §12 LETERO

  Estimata Sinjoro,
     Antaŭ nelonge mi komencis lerni Esperanton. Mi nun kredas, ke certe ĝi estas praktika lingvo por internacia korespondado.
     Mi esperas, ke baldaŭ homoj de ĉiuj nacioj uzados Esperanton, kiam ili scribos[tiel] al fremdaj amikoj.
    Mi ankaŭ intencas paroladi kun miaj konatoj pri tiuĉi[tiel] utilega lingvo.
                                             Kun kora saluto
                                                Via Samideanino.
                                                       M. Takata.

Hutabatei kompilis la lernolibron surbaze de la 3 verkoj antaŭirantaj. Trafoliuminte la verkojn, mi ne povis trovi similan modelan leteron en ili. Mi do miras, de kie li transprenis la tekston. Aŭ ĉu li originale verkis la tekston?
Kaj alia interesaĵo estas ĝia enhavo. Ĉi tie li uzas “samideanino”-n kaj priskribas ideon de internacia lingvo. Tia modela teksto ne troviĝas en la 3 verkoj.

Kampa krizantemo ekfloras

kampa krizantemoLa naturo iras de sezono al sezono akurate en sia ritmo. Ankaŭ ĉi-jare ekfloras kampa krizantemo [Chrysanthemum japonense] en mia ĝardeneto. Iom pli malfrue ol en la lasta jaro.
Laŭ la japana malnova kalendaro, vintro jam komenciĝis hieraŭ (la 8-a de novembro). Sed ankoraŭ estas varme. La maksimuma temeraturo estis 23,4 celsigradoj, kio konvenas al mezo de oktobro.

Floro nekonata

floro nekonataMi amas florojn. Tamen ekzistas ja multaj floroj, kies nomon mi ne scias.
Hodiaŭ promenante, mi hazarde trovis ĉi tiun floron en ies ĝardeno. La korolo estas funelforma kun rando fendita en kvin pecoj. Ĝia koloro estas fakte iom pli blanka ol tiu de la foto. Ĝi estas granda je 5 – 10 cm.
La fleksiĝema branĉo similas al tiu de rozujo kaj portas plume kunmetitajn foliojn.
Mi konsultis librojn, sed ne trovis respondon. Ĝi ŝajnas ne esti japandevena. Povas esti importaĵo el eksterlando.

Fontoj de la unua libro por japanoj

La lernolibro de Esperanto verkita de Hutabatei estis la unua libro por japanoj. Laŭ la studo de s-ro MINE Yoshitaka [Mine Joŝitaka], Hutabatei verkis ĝin surbaze de janaj tri libroj.

  1. L. Zamenhof: Meždunarodnyj jazyk esperanto. – Varsovio, 1899 (la 3-a eldono).
  2. L. Zamenhof: Ekzercaro de la lingvo internacia “Esperanto”, – Varsovio, 1895.
  3. J. C. O’Connor: Esperanto (The universal language) : The student’s complete text book, – New York, 1906.

Mi ne posedas ĉemane tiujn librojn. Mi serĉis tra la interreto kaj trovis jenajn retpaĝojn.

  1. http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-buch?apm=0&aid=100022&zoom=1
  2. http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-buch?apm=0&aid=100074&zoom=1
  3. http://www.archive.org/details/esperantotheuniv00oconiala

Ili ne estas ĝuste la samaj eldonoj. Sed komparante ilin kun la lernolibro de Hutabatei, mi imagis, kiel li kompilis la libron el tiuj 3 fontoj.

La japana lingvo antaŭ 100 jaroj

Mi legas la lernolibron de Esperanto verkitan antaŭ cent jaroj. La aŭtoro klarigas frazojn kaj vortojn de Esperanto en la japana lingvo antaŭ cent jaroj.
Kontraste al tio, ke esperanta parto estas facile komprenebla, japanlingva parto estas tre malfacila al mi kun multe da ĉinaj ideogramoj nun ne uzataj kaj parolturnoj malnovaj.
Fakte la japana lingvo, precipe ĝia skribita formo, multe ŝanĝiĝis dum ĉi tiuj cent jaroj.

La unua japana lernolibro de Esperanto

Mi tralegas malnovan lernolibron de Esperanto eldonitan en Japanio, 1906, donacitan lastatempe de bonkora samideano. Tio estas “Sekai-go [世界語]” (La Mondolingvo) verkita de HASEGAŬA Hutabatei [長谷川二葉亭/Hasegawa Futabatei] (1864—1909).
En 1902 Hutabatei lernis Esperanton en Vladivostoko, Rusio, sub la gvido de Fjodor POSTNIKOV [Постников] (1872—1952), kiu promesigis lin verki japanlingvan lernolibron. Post unujara migrado en Ĉinio, reveninte al Japanio, li verkis la lernolibron surbaze de ruslingva lernolibro donita de Postnikov.
En la antaŭparolo li skribis, ke en la migrado li ricevis la leteron de Postnikov. Tiu ĉi urĝigis lin pri la lernolibro, asertante, ke D-ro Zamenhof tre ĝojis, sciigite pri la eldonota lernolibro en Japanio, kaj ke antaŭanonco pri ĝi jam aperis en bulteno de Rusa Esperanto-Asocio. Bedaŭrinde mi ne scias, ĉu tiuj du asertoj estas faktoj aŭ ne.

Vivo de japanoj

La Japana Ministerio pri Publika Administrado, Internaj Aferoj, Poŝto kaj Telekomunikado publikigis resuman rezulton de la Baza Enketo pri Socia Vivo por 2006. En ĝi oni raportas pri hora disdivido de unu tago.
Laŭ tiu raporto japanoj en 2006 dormas meze 7 horojn kaj 42 minutojn. Estas 3 minutojn pli mallonge kompare kun la antaŭa enketo farita en 2001. Viraj laborhavantoj (plene dungitaj kaj parte dungitaj) laboras meze 7 horojn, 12 minutojn pli longe ol en 2001. Inaj laborhavantoj laboras meze 5 horojn, 9 minutojn pli longe. Viroj uzas meze 38 minutojn por domlaboro, 7 minutojn pli longe ol en 2001. Inoj uzas meze 3 horojn kaj 35 minutojn por domlaboro, 1 minuton pli longe. Por ripozo kaj libertempo (uzata por televido, radio, ĵurnaloj, gazetoj ktp) oni uzas meze 2 horojn kaj 24 minutojn, 8 minutojn pli mallonge ol en 2001.
Do ĝenerale dirite, japanoj malpli dormas kaj malpli libertempas ol antaŭ 5 jaroj. Kontraste ili pli longe laboras por monakiro kaj hejmaj aferoj.

La unua tago

aŭtuna festoHodiaŭ estas la unua tago de la aŭtuna festo. Matene je la 9-a kaj duono, la unua festoĉaro ekiris de loka ŝintoisma sanktejo. 14 festoĉaroj, akompanante 3 sanktajn palankenojn, laŭvice rondiris laŭ mallarĝaj stratoj de la urbo.
Ni tre ŝatas spekti tiun procesion. Multaj homoj, junaj kaj maljunaj, viroj kaj inoj, atendas la procesion sur ĉiu strato. Ankaŭ multe da turistoj vizitas la urbon por spekti la procesion.
La festoĉaro sur la foto prezentas figuron de ŝipo nomata “Hoo-oo-maru [鳳凰丸]”. “Hoo-oo” estas imagita sankta birdo el ĉina legendo. Ofte infanoj karese kaj erare nomas ĝin “koko”-ĉaro.