Ĉi tiu resumo estas unue preparita por prelego okaze de la 92-a UK en Jokohamo, 2007.
Mi planas poste pliampleksigi la enhavon.
Hajko estas "japana fiksforma poemeto el tri versoj de 5, 7, 5 silaboj". (PIV2005)
(1) |
Meigecu ja, ike-o meguri-te jo-mo-sugara. — MACUO Baŝoo (1644—1694)
|
La lun' lumŝuta! Lageton mi rondiris tra nokto tuta. — trad. MIJAMOTO Masao (1910—1988)
| ||
* sezonvorto — meigecu * tranĉvorto(cezurvorto) — ja * sen rimoj |
Hajko estas tre populara ĝenro en Japanio. Oni supozas, ke la nombro de hajkistoj en Japanio estas 3 milionoj, tio estas, ĉiu 30-a japano verkas aŭ almenaŭ amas legi hajkon.
La preleganto komencis verki hajkojn en la jaro 2000. Ĉi tiu prelego prezentas vidpunkton de ordinara amatora hajkisto.
Hajko konsistas el 5, 7, 5-silabaj versoj, entute el 17 silaboj. Malofte povas okazi t.n. "supersilabo" kaj "manksilabo" por doni specialan efekton.
Oni atentu pri ritmoj. Tio helpas glatan deklamadon kaj aŭskultadon. Simple evitu kolizion de akcentohavaj silaboj. Facilanima elizio de substantivo ne estas rekomendita.
Kvankam Parnasa Gvidlibro (1932) enkondukis rimadon al esperanta hajko (kaj ĝin sekvis la Hajkista Klubo), mi rekomendas verki hajkon sen rimoj.
Sezonvorto estas vorto, kiu iamaniere aludas apartan sezonon.
Sezonvorto ne estas simpla objekto aŭ afero de la sezono. Ĝi portas ankaŭ diversajn asociaĵojn el la vivo kaj la historio de la japanoj. Do sezonvorto ne nur aludas sezonecon, sed ankaŭ riĉe ilustras mallongan hajkon. En esperanta hajko mi rekomendas uzi sezonvorton. Kompreneble sezonvortoj povas esti malsamaj laŭ landoj kaj regionoj.
Kvankam oni multe ŝatas laŭsezonajn hajkojn, tamen fakte ekzistas ne malmultaj hajkoj sen sezonvorto. Mi devas sincere konfesi, ke kelkaj el ili plene posedas hajkecon kaj belecon. Mi mem, kvankam malofte, provas sensezonan hajkon. Tio ĉi estas nekulturita tereno de la tradicia hajko.
"Tranĉo" estas laŭvorta traduko de la japana "kire [切れ]". Ĝi dividas unu hajkon en du partojn. Ĝi estas paŭzo en deklamado, dividloko de enhavo. La tradicia hajko devas havi en si unu tranĉon, kiun oni indikas per tranĉvorto (cezurvorto) [切れ字/kire-ĵi].
Tranĉo ne nur dividas en du partojn, sed ankaŭ igas la imagon salti de unu al la alia. Tranĉo estas mekanismo por plivastigi kaj pliprofundigi priskribatan poezian mondon.
Kombinado estas rimedo prezenti en unu hajko du objektojn aŭ du aferojn, aŭ kune unu objekton kaj unu aferon. Kombinado estas grava tekniko por fari mallongan hajkon pli esprimriĉa kaj pli ampleksa. En bonaj hajkoj troviĝas bonaj kombinoj.
En hajko oni ŝatas resonon. Tio estas postrestanta etoso, kiu ne estas esprimita rekte en la versoj. Resono troviĝas en ĉiu bona hajko. Sed ĝi mankas en banalaj hajkoj.
Hajko naskiĝis en la 17-a jarcento el tiam furoranta literatura ĝenro, "hajkajo" [俳諧/haikai].
* Ĉi-subaj Esperantaj tradukoj estis faritaj de Vastalto.
"Rengao" [連歌/renga] estis kolektiva versado de ĉenstrofoj, celanta belecon kaj elegantecon, subtenata de nobelaro. Oni detale fiksis la regulojn: kunsido, membroj, saluto, sezonvorto, tranĉvorto, rilatigo kaj turno ktp.
Hajkajo, subtenata de civiluaro, celis humuron kaj spriton per uzado de vulgaraj kaj ĉindevenaj vortoj. La unua strofo de rengao kaj hajkajo estis nomata "hokku [発句]".
(2) |
Ĉu falinta floro reiras al la branĉo? Ne, papilio! |
Rakka eda-ni kaeru-to mire-ba koĉoo kana. — ARAKIDA Moritake (1473—1549)
| |
(3) |
Ĉies preteksto por tagmeza dormeto — Aŭtuna luno. |
Minahito-no hirune-no tane ja. Aki-no cuki. — MACUNAGA Teitoku (1571—1653)
|
MACUO Baŝoo [松尾芭蕉] (1644—1694) estas la plej alta figuro de la japana hajkista mondo. Li faris kelkajn longajn vojaĝojn, dum kiuj li disvolvis sian hajkan stilon kaj gvidis siajn disĉiplojn en diversaj lokoj. Lia plej fama vojaĝo estis tiu en 1689 al la nordorienta Japanio, pri kio li verkis la hajkan esearon (hajbuno) "Oku no Hosomiĉi [おくのほそ道]" (Vojeto al Profundo). La libro, kiu enhavas eseojn kaj intermetitajn hajkojn, estas laŭdata kiel la plej bona hajka esearo de Baŝoo.
(1) |
Kampa skeleto en koro, frosta vento al mi penetras. |
Nozaraŝi-o kokoro-ni kaze-no ŝimu-mi kana. | ||
Ĉe ekiro de lia unua hajkista vojaĝo. Li versas noblatone pri sia decido. | ||||
(2) |
Preter montpado jen aro da violoj ial allogas. |
Jama-ĝi kite nanijara jukaŝi sumire-gusa. | ||
Skizo de unu sceno el la vojaĝo supre menciita. | ||||
(3) |
Olda lageto — Rano plonĝis kaj lasis sonon de akvo. |
Huru-ike ja, Kaŭazu tobi-komu mizu-no oto. | ||
Unu el la ĉefverkoj de Baŝoo, kiu prezentas kvietan kaj profunde subtilan animstaton. | ||||
(4) |
Ho, kvieteco! Ŝtonegon penetrante cikado zumas. |
Ŝizukasa ja, Iŭa-ni ŝimi-iru semi-no koe. | ||
En plene kvieta templo tute sen bruo, nur cikado zumas. | ||||
(5) |
Kolosa nubo, kiomfoje ĝi falis? Monto sub luno. |
Kumo-no-mine ikucu kuzure-te cuki-no jama. | ||
Kelkajn tagojn Baŝoo pasigis ĉirkaŭ la monto Gassan [月山] (laŭvorte Lunomonto). | ||||
(6) |
Tumulta maro — Ĝis Sado transe kuŝas la Lakta Vojo. |
Ara-umi ja, Sado-ni jokotau ama-no-gaŭa. | ||
Sado estis insulo, en kiu oni izolis ekzilitojn. La hajko prezentas grandiozan pejzaĝon. | ||||
(7) |
Jen sub la arbo, en glasojn kaj sur pladojn sakuro falas. |
Ko-no moto-ni ŝiru-mo namasu-mo sakura kana. | ||
Baŝoo diris, ke li elpensis rimedon esprimi elegantan koron per vulgaraj vortoj. | ||||
(8) |
Elvortiginte, lipoj al mi malvarmas — Aŭtuna vento. |
Mono ie-ba kuĉibiru samuŝi. Aki-no kaze. | ||
De iam Baŝoo amis ĉi tiun verketon kiel lian devizon. | ||||
(9) |
Ĉi tiu vojo kun neniu iranto — Aŭtunvespero. |
Kono-miĉi ja juku-hito naŝi-ni Aki-no kure. | ||
Baŝoo aludis sian izolitan koron, kvankam li estis granda majstro kun multaj disĉiploj. | ||||
(10) |
Falinte survoje; sonĝo tra velka kampo ja ĉirkaŭkuras. |
Tabi-ni jande, jume-ŭa kareno-o kake-muguru. | ||
La lasta hajko de Baŝoo. Ĝi montras lian ardan pasion al hajko kaj vojaĝo. |
Sprito, humuro, vulgareco, improvizeco, ĉiutagaj temoj kaj simpleco estas la esencaj konceptoj de hajkajo. Baŝoo redonis al hajkajo la tradician estetikon kaj elegantecon de rengao. Li celis per hajko kvietan kaj senorname rafinitan mondon. "Leĝereco" estas la plej alta stilo de Baŝoo, kiu establis la hajkon kiel unu ĝenron de la japana literaturo.
JOSA Buson [与謝蕪村] (1716—1783) estas laŭdata kiel la restariginto de la hajkajo post Baŝoo. Li estis ankaŭ iniciatinto de hajkeca pentraĵo "haiga [俳画]". Li bone verkis lirikisman kaj pitoreskan hajkojn. Deklarinte "reiri al Baŝoo", Buson klopodis restarigi la ortodoksan t.e. Baŝoan hajkajon. Lia romaneska imagaĵo kaj delikataka lirikismo estas multe ŝatataj.
(1) |
Printempa pluvo — Konketo sur marbordo iom malseka. |
Harusame ja, Koiso-no kogai nururu hodo | ||
Tipa ekzemplo de lia lirikismo kaj delikateco. | ||||
(2) |
Majpluvo daŭras. Kontraŭ ŝvela rivero domoj du ope. |
Samidare ja, Taiga-o mae-ni ie ni-ken | ||
Pejzaĝo kvazaŭ per tuĉ-pentraĵo. Sentiĝas maltrankvilo kaj streĉiteco antaŭ tumulta naturo. | ||||
(3) |
Vespera vento — Akvo frapas la krurojn de la ardeo. |
Juu-kaze ja, Mizu aosagi-no hagi-o ucu. | ||
Refreŝiga frisko estas agrabla. | ||||
(4) |
Al mikadejo kvin, ses rajde rapidas — Kampfenda vento. |
Toba-dono-e go-rokki isogu Noŭaki kana. | ||
"Toba-dono" estis la aparta palaco de iu detroniĝinta mikado en la 12-a jarcento. | ||||
(5) |
Ĉe unu hako aromo min surprizis — Arbaro nuda. |
Ono ire-te ka-ni odoroku ja, huju-kodaĉi | ||
Neatendita viveco de vintra nuda arbo, kiu ŝajnis senviva tute sen folioj. |
KOBAJAŜI Issa [小林一茶] (1763—1827) naskiĝis kiel filo de terkulturisto. Li ne estis favorata per familio. En la 15-a jaro li iris al Edo kaj tie eklaboris. Lerninte hajkajon, li migradis en la lando. En la 51-a jaro li ree ekloĝis en sia hejmvilaĝo kaj en la sekva jaro li edziĝis kun 28-jara virino. Post du jaroj naskiĝis filo, kiu mortis en unu monato. Plue post du jaroj naskiĝis filino, kiu tamen mortis post unu jaro. Lia konata hajbuno (=hajka esearo) "Oraga Haru [おらが春]" (Mia Printempo) priskribas ĉirkaŭ ŝia morto. Kaj poste li havis du filojn, sed ili sinsekve mortis kaj ankaŭ lia edzino mortis pro malsano. Travivinte malfeliĉan vivon, li faris klarajn kaj humanecajn hajkojn kun dialekto kaj familiara lingvaĵo.
(1) |
Neĝo degelis. Vilaĝo nun plenplena de la infanoj. |
Juki tokete, mura ippai-no kodomo kana. | ||
Infanoj ludantaj ĉirkaŭkuras tra tuta vilaĝo. Elkora ĝojo pro printempa alveno. | ||||
(2) |
Kuŝas kun membroj ĵetitaj; ho, friskeco! ho, izoleco! |
Dai-no-ĵi ni nete, suzuŝisa jo, sabiŝisa jo. | ||
Soleco en senĝena vivo de solulo. | ||||
(3) |
Ho kia bela! tra ŝiro de ŝoĵio la lakta vojo. |
Ucukuŝi ja, ŝooĵi-no ana-no ama-no-gaŭa. | ||
Humuro trovi belan pentraĵon de la kosmo en la kadro de ŝirita ŝoĵio de malriĉa domo. | ||||
(4) |
Ĉi tiu estas ho, loĝejo ĝis morto! Neĝo homalta. |
Kore-ga maa cui-no sumika ka. Juki go-ŝaku. | ||
Profunda ĝemo antaŭ severa vivo, estas humure esprimita. | ||||
(5) |
Ĉi rosa mondo ja estas rosa mondo. Ho, jes, sed tamen ... |
Cuju-no-jo ŭa cuju-no-jo nagara sari-nagara. | ||
Tiu ĉi homa mondo estas efemera mondo. Nehaltigebla sopirĝemo al mortinto. |
MASAOKA Ŝiki [正岡子規] (1867—1902) estis hajkisto, tankaisto kaj eseisto.
Li kolektis kaj klasifikis multajn hajkojn ekde la 15-a jarcento ĝis la 19-a jarcento. Li prenis la komencan strofon de hajkaja rengao kiel memstaran poemeton, nomis ĝin "haiku [俳句]" (hajko). En 1895 li publikigis la eseon "Haikai Taijoo [俳諧大要]" (Konturo pri Hajkistiko), en kiu li pledis gravecon de sezona temo en hajko kaj rekomendis priskribi en hajko naturan objekton laŭ ties realo.
(1) |
En la hejmloko vivas multaj gekuzoj — Persikaj floroj. |
Hurusato-ŭa itoko-no ooŝi, Momo-no-hana. | ||
Ĝojo de revido kun karaj gekuzoj en la hejmloko. | ||||
(2) |
Somerventego — Blankaj paperoj sur tablo ĉiuj forflugis. |
Nacu-araŝi, Kiĵoo-no hakuŝi tobi-cukusu. | ||
Ekzemplo de t.n. "realisma priskribo" de Ŝiki. La hajko donas refreŝigan impreson. | ||||
(3) |
Ja amarantoj kreskas tie, verŝajne pli-malpli dekkvin. |
Keitoo-no ĵuu-ŝi-go-hon mo ari nubeŝi. | ||
Ĉi tiu estis improviza verko laŭ okaza impreso. Senartifika esprimo de ĝojo impresas legantojn. | ||||
(4) |
Lignon por bruli hakas fratino sola — Vintra hejmado. |
Maki-o ŭaru imooto hitori. Huju-gomori. | ||
Ŝiki kuŝis malsana. Lia fratino flegis lin en la hejmo. Sentiĝas lia amo kaj danko al la fratino. | ||||
(5) |
Je pluraj fojoj profundecon de neĝo ja redemandis. |
Iku-tabi mo juki-no hukasa-o tazune keri. | ||
Aspiro al neĝo en senpova situacio. La objektiva priskribo de la aŭtoro impresas legantojn. | ||||
(6) |
Lufo ekfloras — Per muko sufokita ja budhiĝinto. |
Heĉima saite, tan-no cumari-ŝi hotoke kana. | ||
Antaŭ sia morto la aŭtoro ja objektive kaj humure priskribas sin mem. Budhiĝinto estas mortinto. |
Lau la libro, "ĝi(=hajko) konsistas el tri versoj, respektive de 5, 7 kaj 5 silaboj. Plejofte oni uzas por ili kromsilabajn jambajn versojn, kaj rimligas la unuan kaj trian versojn".
Striga ululo.
Kun ĝem' ekhaltas Tempo.
La horo: Nulo.
La Hajkista Klubo havas gravan pozicion en esperanta poezio. Ĝi eldonis laŭvice 6 originalajn hajkarojn en Esperanto (1967—1973). Ili sume enhavas pli ol 1000 hajkojn, kiuj fariĝis firma fundamento por esperanta hajko.
Kun sonoj gutas
printempa pluv', tajpilo
antaŭ mi mutas.
Ne malmultaj verkas hajkon, sed nur malmultaj daŭre verkas hajkon. Ili publikigas siajn hajkojn ankaŭ/precipe en retpaĝoj.
sub la pluvado
la malforta odoro
de la siringoj
Hajko en Esperanto (afiŝejo) <http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi>
Ludanta Luno (retpaĝaro) <http://www.vastalto.com/hajko/>
Jen estas 10 konsiloj al komencantoj de hajko: