etikedo

Mirinda Ĉapelo


Aŭtoro
TOYOSIMA Yosio

Tradukinto
Jokohama Salono



Noto de Biblioteko Sakura
Ni transformis kaj aranĝis en HTML-formon la originan dosieron kreitan de la tradukinto.


[KAPO]

Mirinda Ĉapelo

Originalo de TOYOSIMA Yosio


Koopera traduko de Jokohama Salono,
el jenaj personoj:
AIDA Yayoi,
Mizro Iwaya,
KOYAMA Takesi,
MURATA Kazuyo,
NAKAGAŬA Teruo,
SIBAYAMA Noriko,
SIBAYAMA Zyun’iti.


- 1 -

En kloako sub ĉefstrato de iu urbego loĝis unu diablo. En la mallumo ĝi vivis kun ratoj kaj vespertoj serĉante manĝeblajn malpuraĵojn en la kloako. Iun tagon ĝi trovis lumon de supre enradianta, kaj proksimiĝis al la lumo por esplori kio okazas. Tie ĝi vidis kovrilon de purigtruo duone malfermita. La diablo senintence sin tenis je la truo kaj ŝtelrigardis eksteren, kaj konsterniĝis. Sur la strato homoj svarme cirkulis unuj post aliaj en abunda hela lumo, kaj aŭdiĝis ankaŭ interesa muziko el gramofono.

“Ho, ĝis nun mi tute ne supozis, ke super tiu ĉi malluma kloako tiel bela vigla strato ekzistas. Kiel brila lumo! Kiel multaj belaj homoj paŝas! Kiel vigla kaj pompa! Profitante la okazon, ke purigisto forgesis fermi la truon, mi promenu iomete sur la vigla strato.”

La facilanima diablo risorte elsaltis el la kloako, kaj transformis sin en malgrandan hundon kaj ekvagis tien kaj reen en la ombro de aleaj arboj. Kvazaŭ tage brilaj stratoj, bela vigla trafiko, luksaj butikoj kiel palacoj, dolĉa odoro de bongustaj manĝaĵoj, gaja muziko---tiaj aĵoj forte absorbis la koron de la diablo, kiu vagadis senfine.

Baldaŭ noktiĝis pli kaj pli, preterpasantoj malmultiĝis, la fenestroj de vendejoj estis fermitaj, kaj gajaj stratoj perdis viglecon. Rimarkinte tion, la diablo haste reiris al la kloaka faŭko, el kiu ĝi elsaltis. La granda ferkovrilo, tamen, jam estis firme fermita de la purigisto, kiu verŝajne revenis.

“Ja, mia fuŝo!”

La diablo serĉadis aliajn faŭkojn sed ĉiu el ili estis fortike fermita per fera kovrilo, kaj tute ne troveblis iu ajn breĉo por eniri en la kloakon.

“Ho,ve… Kiel mi povu reveni la kloakon?”

La konfuzita diablo ekvagadis laŭ la strato kaj jen ebriuloj jen vendejaj subkomizoj minace forpelis ĝin kiel sovaĝhundon, kaj jen policanoj proksimiĝante al ĝi klakigis sabron. Pro tiaj ĝenoj la diablo tute deprimiĝis. Ĝi volas kaŝi sin ien en la angulo kaj serĉadis ĉirkaŭon malaplombe. Fine ĝi trovis luksan ĉapelvendejon, kiu restas ankoraŭ ne fermita. Neniu estis en la vendejo, nur videblis ĉefkomizo duondormanta en la interno.

“Bona ŝanco! Mi kaŝos min ĉi-nokton en ĉi tiu vendejo.”

La diablo eniris nerimarkite, saltis sur montrobreton kaj en la ŝanĝita formo de ĉapelo restis tie senĝene. Post nelonge kelkaj komizoj elvenis el malantaŭa ĉambro, fermis la pordon, malŝaltis la lumon, kaj retiriĝis en la ĉambron.

Finfine la diablo trankviliĝis kun savita sento. Samtempe subita laciĝo ĝin trafis kaj instigis al profunda dormo, en la formo de ĉapelo.


- 2 -

Jen sekvantmatene kiam vekiĝis la diablo, jam la suno hele brilis. En la vendejo komizo kaj subkomizoj aŭ purigis aŭ ordigis la ĉapelojn.

“Ĉu mi tro dormis? Kompare kun en la malpura kloako, ĉi tie estis tiel komforte, ke mi povis bone dormi kaj forgesis vekiĝi frue. Se nun mi forkuras, mi estos kaptita. Bone, mi restu ĉi tie plu, kaj havos ŝancon forkuri.”

Sed tamen ne tuj venis la ŝanco. En la vendejo atendis multaj vendistoj, kaj ekstere multaj homoj paŝis. Jam fariĝis ĉirkaŭ tagmezo. Tiam ŝike vestita sinjoro kun ora ĉeno sur brusto, envenis por aĉeti ĉapelon. Gvidate de la komizo, li sinsekve vidis ĉapelojn de la montro-breto.

“Bonŝance.” pensis la diablo. “Mi ŝanĝu min en la plej luksan ĉapelon, por ke la sinjoro aĉetu ĝin. Kaj mi ekiru eksteren. Se mi restas ĉi tie, mi sentas min tro rigida…”

La ideo trafis bone, la sinjoro kun ora ĉeno okulis la ĉapelon, al kiu li estis transformiĝinta.

“Tiu ĉi ĉapelo estas tre bona, la formo kaj la glacea koloro ambaŭ estas belaj… tre unika ĉapelo. Mi aĉetu ĝin. Kiom kostas?”

La komizo prenis la ĉapelon en la manoj kaj rigardis ĝin kun suspektema mieno. Ĝi fakte troviĝis en la vendejo, sed li ne memoris tian ĉarman ĉapelon. Ĉiuokaze ekzistis nenia problemo se li sukcesus vendi ĝin en alta prezo. Li forvendis ĝin kontraŭ tre, tre alta prezo. Ĝi treege plaĉis al la sinjoro. Li pagis multe da mono, forĵetis la malnovan ĉapelon kaj komencis paŝi sur la strato kun la nova ĉapelo.

La diablo, subpremante sian ekridon, senafekte sidis sur la kapo de la laŭmoda sinjoro. Ĝi tute forgesis sian forkuron kiam li fiere rigardis la furoran strategon kaj ekhavis tre amuzan emocion.

Baldaŭ la sinjoro eniris luksan restoracion de okcidenta stilo kaj komencis tagmanĝon. Li ŝajne tre ŝatis la diablan ĉapelon, kiun li ne hokis sur la enireja fosto sed kunprene metis sur la tablon.

Nu, luksa plado de kuiraĵo alportiĝis sur la tablon. Ĝia bona odoro atingis la nazon de la surtabla diablo, kiu subite eksentis malsaton. Fakte li manĝis nenion ekde la hieraŭa vespero.

“Ĝi aspektas tre bongusta. Ne komparebla kun la fluaĵo en la kloako. Oho, venas bona odoro kaj mi estas ĝisfunde malsata... Nenio ĝenas, do mi ŝtele manĝu iom el ĝi.”

Dum la sinjoro unuspire trinkis glason da biero, la diablo rapide formanĝis la kuiraĵon sur la plado. Spertinte la sukceson ĝi avide manĝis venontan pladon kaj ankaŭ la venontan.

La sinjoro trinkis bieron kaj deziris manĝi la kuiraĵon, sed tiam nenio jam restis en la plado.

“Strange, hm…?”

Ankaŭ la sekva plado estis same formanĝita, tial li finfine enpensiĝis krucante la brakojn.

“Hodiaŭ estas stranga tago. Ĉu mi sonĝas?”

Li frapetis sin sur la frunto, kaj rapide pagis kaj ekkuris eksteren el restoracio. Sed li ne forgesis meti la karan ĉapelon sur sia kapo.

La ĉielo ankoraŭ estis hela kaj la suno brilis. Tamen vento de iam ekblovis kaj haste trablovis sur la strato. Malgraŭ tio la diablo plenstomaka pro la bongusta frandaĵo senkonscie ekdormetis sur la kapo de la sinjoro.


- 3 -

Post kelka tempo la diablo malfermis siajn okulojn, trovis ke ĝi iras denove sur hom-amasa strato, kaj ke la dande vestita sinjoro svingadis bastonon kaj marŝadis grimace. Ĝi konjektis, ke li malsatas, kaj tiu penso elvokis subitan ridegon, “ha, ha, ha, ha”. Ĝi mem estis surprizita je tiu voĉego kaj streĉigis la kolon, iel sentis malvarmon, kaj ternegis, probable pro malvarmumo dum la dormeto.

La sinjoro mirigite haltis. Sur lia kapo okazis rido, kaj sekvis terno. Li tute ne supozis, ke li metis sur si ĉapelon elformitan el diablo, kaj tial jen ĉirkaŭen rigardis, ĉielen gvatis, kaj kun mieno de sin-perdo li enpensiĝis;

“Strange.”

Tiam denove blovis vento. La diablon rekte alblovis la vento, igis ĝin denove ternegi.

“Ho, kio?”

Jam la sinjoro rimarkis pri la ĉapelo sur si, kaj provis preni ĝin per mano. La diablo sentis sin ne helpebla. Se la sinjoro prenus sur si la ĉapelon kaj enrigardus, estus la fino. Ĝi ekdubis kion fari, tamen ĝi sukcesis havi bonan ideon. Kiam la kapo de la sinjoro iom kliniĝis, la ĉapelo kvazaŭ elblovite, malsupren saltis sur la straton, kaj forkuris turnante sin rade.


- 4 -

La sinjoro vidis, ke lia kara ĉapelo estis forportita de la vento, kaj li postkuris ĝin. Estus grava afero por la diablo se ĝi estus kaptita. Kun granda peno ĝi ruliĝis kaj forkuris. La sinjoro postkuris ĝin forte kaj rapide. Post nelonge, multaj homoj vidis ke belega sinjoro kaj ĉapelo estas vetkurantaj, kaj ili akompanis ilin kun plezuro .

“Ĝi estas bone ruliĝanta ĉapelo.”

“Ĝi estas kvazaŭ viva.”

“Ĝi estas stranga ĉapelo. ”

“Ni kaptu ĝin. Kaptu.”

Multaj homoj postkuris kune kun la sinjoro. La diablo pensis ke se ĝi estus kaptita, la fino venos, tiel ĝi turniĝe ekforkuris furioze.

Ĝi turniĝis tiel tre multfoje ke ĝi vertiĝis, kaj survoje por forkuri blinde, ĝi alvenis al iu ponto, tamen ĉar ĝi eraris la vojon, ĝi enfalis en la riveron unumomente.

“Ĝi falis en la riveron.”

“Ĝi gape flosas.”

“Alportu stangon, stangon.”

Multaj homoj komencis bruadi tie kaj ĉi tie.

La diablo, falinte en la riveron, tute konfuziĝis kion fari, sed baldaŭ ĝi reakiris trankvilon. Ĝi trovis la brilantan sunon, riverborde kriantan homamason kaj ankaŭ domaĝmienan, dandan sinjoron.

“Nu, kien forkuri mi povas?”

Cerbumante ĝi rigardadis ĉirkaŭ si kaj trovis sur la borda ŝtonmuro rondan faŭkon kie elfluas malpura akvo en la riveron. Ĝi flare kaptis kutiman rancan odoron.

“Jen tie!” La diablo kriis en la koro. “Mia loĝejo trovita. Jen la elirejo de kloaka akvo.”

Ĝi ŝajnigis sin fluanta ĉapelo kaj fakte eknaĝis al la faŭko kaj haste plonĝis en ĝin. Homoj sur la bordo falis en tumulton.

“La ĉapelo naĝis!”

“Ĝi plonĝis en la kloakon!”

“Fantoma ĉapelo. Fantomo!”

“Mirinda ĉapelo!”

Ili kriaĉis unu al la alia kaj enrigardis la kloakan tubon. Sed la ĉapelo tute malaperis el ĝi.

Nun la ĉapelo reakiris sian formon de diablo. Ĝi vidis multajn homojn tra la faŭko de la kloako kaj netrovite rampis al la profundo.

“Ja estis danĝere. Tamen mi estas savita. Nu, ial estas malvarme. Eble mi malvarmumis pro la malofta frandaĵo kaj la dormado sur la kapo de la sinjoro.”

Ĝi refoje ternegis laŭte en la malluma profundo de la kloako.




(komentario)

*La verkinto: TOYOSIMA Yosio [tojoŝima joŝio, 豊島与志雄], (1890-1955) estis japana novelisto, literaturisto pri la franca lingvo, kaj japanigis el la franca la romanon “La Mizeruloj” de Viktor Hugo. Tiu ĉi fabelo “Mirinda Ĉapelo” [『不思議な帽子』] aperis en 1925, en la gazeto “Akai tori (= Ruĝa Birdo)”, fama pro la bonkvalitaj rakontoj por infanoj.

*La originalo japanlingva estas legebla je:
  http://www.aozora.gr.jp/cards/000906/card42643.html

*Tradukado: La esperanta versio estas rezulto de la koopera traduko de Jokohama Salono (unu el la klasoj en Jokohama Esperanto-Rondo). La verko estis dividitaj en 8 partoj, kaj la 7 membroj tradukis poparte. En la sabataj lernokunsidoj, oni kritikis la tradukaĵon reciproke, kaj post polurado denove kunmetis sian parton. Fine la traduko estis publikigita en la esperantlingva gazeto de Jokohama Esperanto-Rondo, “Novaĵoj Tamtamas”, n-roj 259-261, aprilo-junio 2011.


– FINO –

[KAPO]

KOLOFONO

Ĉi tiu elektronika libro estas farita kaj prilaborita de volontuloj de Biblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta, surbaze de la elektronika dosiero kreita de la tradukinto Jokohama Salono, kiu afable decidis disponigi la tradukon laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite.

Retpaĝigo: HIROTAKA Masaaki
Provlego: Jokohama Salono
Enretigo: 2012-01-22

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 3.0 Neadaptita.



markoBiblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta
さくら文庫・エスペラント電子図書館プロジェクト
http://www.vastalto.com/pebe/