Originale verkita de ŬATANABE On
Esperantigita de HIROTAKA Masaaki
Antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi vekiĝis matene, mia patro staris antaŭ spegulhava lavotablo apud la lito, razante la barbon, kiun li portis dum multaj jaroj. Venteto enfluis tra la fenestro kaj flirtigis kurtenojn. Freŝa sunlumo de la mateno rebrilis pale sur lia vizaĝo en la spegulo.
Birdo pepis ekstere.
“Paĉjo, estas bela vetero!” mi alparolis lin.
“Ja tre bele! Tuj ellitiĝu! Hodiaŭ mi kondukos vin al haveno por vidi ŝipojn,” li diris, zorge forrazante la lastan pecon de sia barbo.
“Ĉu vere? Kia plezuro!...” mi sentis en mi ŝvelantan ĝojon kaj demandis lin senzorge.
“Paĉjo, kial vi forrazis vian barbon?”
“Sen la barbo mi aspektas ne kiel via patro, ĉu?...” li turnis sin al mi, elŝovis la maldikan langon kaj imprese kuntiris la brovojn.
“Kion vi faras?!”
“Per ĉi tia razita vizaĝo, oni ne povos tuj rekoni, ke mi estas via patro... Hodiaŭ mi prenos vin al amuza loko kaj forlasos vin tie. Estas bona ideo, ĉu ne?...”
Tiel li diris kaj ridis.
“Vi ŝercas!” mi kriis surprizite kaj levis min sur la lito.
Nu, urĝite de li, mi vestis min per tutnova flanela vesto, surportis novan pajlĉapelon freŝe bonodoran kaj eliris el la domo kune kun li portanta ruĝan kravaton.
La matena ĉielo de frua somero estis kolorigata strie per indigobluo kaj rozkoloro, kaj sub la ĉielo preskaŭ ĉiuj domoj sur la strato ankoraŭ dormadis kviete.
Sur la senhoma strato al la stacidomo mia patro marŝis svingante kanon.
“Bonŝance ni renkontas neniun,” li monologis.
“Kial?” mi demandis lin.
Li ne respondis.
Anstataŭe li denove monologis.
“Vere malagrabla filo. Patro kaj filo kun dekjara aĝdiferenco! Ho, mi estas sufiĉe tedita.”
“Kial!” mi demandis kaj enrigardis lian vizaĝon.
Li tamen nur ridetis, kvazaŭ li ne aŭdis mian voĉon.
Mi fariĝis malĝoja kaj volvis mian brakon ĉirkaŭ la lia. Sed li forskuis mian brakon senkompate. Kaj li riproĉis min per eksterordinare tenera tono.
“Ĉesu. Estas maloportune, se oni pensas ke vi kaj mi estas fratoj. Ĉesu.”
En lia vizaĝo, nekutime glata senigite je la barbo, akompanata de la ruĝeta kravato, mi rekonis trajtojn similajn al malicaj fremduloj.
En la trajno li rigardis kurantan pejzaĝon de la ĉirkaŭurbo ekster la fenestro kaj fajfis la furoran melodion de ‘Kaprico de junulo’. Kaj pli kaj pli indiferente li kondutis al mi.
“Nu, ĉu ni iras al haveno por vidi ŝipojn?” mi demandis lin maltrankvile.
“Jes. Eble mi enŝipiĝos...”
Tiel li respondis kaj elprenis el la brusta poŝo purpure kraditan okulfrapan mantukon kaj grandajn okulvitrojn garnitajn per testudaĵo. Li purigis la okulvitrojn per la mantuko kaj surmetis ilin sur siajn okulojn bone vidantajn. La mantuko elspiris sufokan odoron de la parfumo de Koti'.
“Mi kredas, ke la pejzaĝo de haveno estas la plej romantika en la mondo,” li diris.
“Paĉjo, kial vi portas tiajn okulvitrojn?” mi demandis lin pro la malakordo sur lia vizaĝo.
Tiam li forte ekkoleris.
“Paĉjo? Stulta vi estas!... Kial mi estas via paĉjo! Se vi ripetos tian absurdan eraron refoje, mi batos vin!”
“......”
Tiam mi subite ekhavis ideon, ke tiu viro kun la vizaĝo kvazaŭ de fremdulo vere ne estas mia patro.
Kiam mi vekiĝis, eble mi faris gravan miskomprenon. Mi remaĉis mian memoron. Pri la rilato inter patro kaj filo ― kiomgrade firman rilaton mi havas kun la ekzisto nomata ‘patro’? ― krome mia patro estas pli aĝa ol mi nur dek jarojn ― ĉio ĉi tio nun ŝajnas al mi grava eraro... iom post iom, kvazaŭ en forta ebrio, nur mi sola restis kredebla, tiam mi trovis min embarasita.
“Hej, ne ĝenu min per tia pala vizaĝo... Se vi havos ploran vizaĝon, mi forlasos vin en la trajno!” li diris denove senkompate, tamen tuj aldonis vortojn por bonhumorigi min.
“Mi ŝercis. Mi ne faros al vi tian malbonaĵon. Tute male. Mi ja ĝojas, ke vi akompanis min al la haveno.”
Kaj laŭte li ridis.
Mi bedaŭris, ke mi eliris el la domo tiel senpripense hodiaŭ, sed mi povis nur rigardi, ke la pejzaĝo de freŝa kamparo ekster la fenestro forkuras en malĝojajn larmojn.
Kiam ni atingis la stacion de la haveno, mia patro vokis du ĉaristojn kaj transdonis al ili du grandajn valizojn el ruĝa ledo. Dum mi veturis al la kajo, sidante sur homtirata ĉaro kune kun unu el la valizoj, mi pensadis demandante al mi, kiam mia patro kunportis tiajn grandajn pakaĵojn. Kaj mi ekzamenis etikedon sur la valizo, sed ne trovis eĉ unu literon sur ĝi.
Mia patro, veturanta sur la tuj antaŭa ĉaro, kun la mano sur la rando de sia nova somera ĉapelo, de tempo al tempo retrorigardis min kaj ― mi ne scias kial ― alridetis al mi tra la okulvitroj garnitaj per testudaĵo. Ĉiufoje lia ruĝa kravato flirtis en venteto... Ĉiufoje ― ho kia malagrabla ruza nesimpatia vizaĝo ĝi estis! ― kun plenkora ĉagreniĝo mi devis deturni mian vizaĝon de lia rigardo.
(Saksonio. Ekveturo je la 7a matene ―.) estas skribite sur anonctabulo ĉe la pordego de la haveno. Li enŝipiĝis kun la du valizoj en tiun Saksonion.
Sur la kajo mi rigardis rustiĝintan ferplaton de la nigra ŝipmuro. Baldaŭ gongo eksonis el la interno de la ŝipo kaj sekvis fajfego el la dika fumtubo.
Mia patro salutis min kun afabla rideto.
“Koran dankon! Fartu bone!”
“― Fartu bone!” mi kriis rigardante supren al la ferdeko.
La ŝipo deiris de la kajo. Li alte svingis sian ĉapelon. Mi plenforte svingis mian malpuran nigran ĉapelon.
Mi sidadis sur ŝtono de la kajo, blovate de vento, kun vaka spirito dum preskaŭ duontago.
Fine oficisto de la doganejo en blua uniformo kun oraj butonoj frapis min sur la ŝultron.
“Kion vi faras? Ĉu vi volas dronigi vin en la maron?”
Subite mi malĝojiĝis kaj ploregis.
“Ba! Kio okazis al vi? Ĉesu plori kaj diru al mi, kial vi ploras.”
“Mi, perdis, mian, patron!...” mi apenaŭ respondis. Kaj tiam mi rakontis al li, kiamaniere mi estis trompita de mia patro.
“Kian aspekton li havas?” demandis la oficisto.
“Mi ne povas klare rememori. Jes, li aspektis ĝuste kiel vi! Li havis glate razitan vizaĝon sen barbo. Kaj li ja portis tiel grandajn okulvitrojn, kiel la viaj. Ha! Li vere similas al vi!” mi kriis.
La doganisto embarasite premis sian senbarban mizeraspektan vizaĝon per ambaŭ manoj.
Patro. Sen barbo. Pajlĉapelo. Okulvitroj garnitaj per testudaĵo (foje portataj). Ruĝa kravato. Cetere, eleganta juna sinjoro ―.
La afabla doganisto faris la supran priskribon kaj informpetis de la sekva haltejo de Saksonio. Sed estas fakto, ke tia priskribo neniel havis pli gravan indikon ol ĝia unuopa distingilo, ekzemple la ruĝa kravato.
Kaj mi, finfine en tiu mateno, estis forlasita de mia patro en tia maniero. De nun mi devas vivi tute sola kaj trapasi ĉi tiun malfacile elteneblan vivon.
Tamen oni ja devas bone memori vizaĝon de sia patro por ke oni povu rekoni ĝin ĉiuokaze, eĉ se ties barbo malaperos.
Noto de Biblioteko Sakura
ŬATANABE On (渡辺 温, 1905.08.26 – 1930.02.10) estis japana verkisto, kiu laboris ĉe la redakcio de “Ŝin-Seinen” (新青年 [Nova Junulo]), gazeto por krimliteraturo, populara en 1920aj kaj 1930aj jaroj en Japanio.
KOLOFONO
Ĉi tiu elektronika libro estas farita de volontulo de Biblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta, laŭ la permeso de la tradukinto por disdoni en elektronika formo.
Enkomputiligo: HIROTAKA Masaaki
Retpaĝigo: HIROTAKA Masaaki
Enretigo: 2015-02-15
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda.
Biblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta
さくら文庫・エスペラント電子図書館プロジェクト
http://www.vastalto.com/pebe/