Notoj de Biblioteko Sakura
Minimuma revizio estas farita:
(1) La vortoj piednotitaj de la tradukinto estas numerite markitaj per (n).
(2) Tipografiaj eraroj estas korektitaj, kiujn ni listigis en la tabelo de reviziitaj vortoj. La listigitaj vortoj estas numeritaj kun asterisko *n.
(3) Ceteraj eraroj estas lasitaj sen korekto.
Iun vesperon, transveninte la Eitai-ponton(1) de Nihonbasi-flanko,(2) unu tramo surveturis tie knabineton de ĉirkaŭ kvinjaraĝo akompananta dudek-unu aŭ -dujaran patrinon, kiu estis ŝajne sur revenvojo de banejo.
Tiam dekkelkajn metrojn for de tie tri rellaboristoj levadis per levilo granitajn pavimerojn kuŝantajn malebene kaj reordigadis tiujn ebeniginte sablon sub tiuj. Kiam, aŭdinte la ŝirkrion de la patrino, ili ĉiuj kune levis vizaĝojn, ili trovis la knabineton kun tondita hararo kuranta antaŭ la tramo ĉi tien per flirtantaj kaj sendube facilanimaj paŝoj. Konsternite la veturigisto turnadis bremson per la tuta forto ... sed, la knabineto facile falis simple same kiel la pupo de papermaĉaĵo. Kuŝante surdorse, ŝi kun vizaĝo sen esprimo kuntiriĝis.
Ĉar la vojo estas iom malsuprenira de la ponto, la tramo ne facile ĉesis veturi per la manobremso. Unu el la laboristoj kriegis ion, sed tiam la knabineto estis jam sub la savreto almetita al la fronto de tramo. Sed li pensis al si mem ke la tramo certe ne surveturos ŝin, ĉar la alia savreto sub veturigista planko devus fali kiel ratkaptilo tuj ... Kun forta krako la vagono sin skuante ekhaltis: Nun la veturigisto ekrimarkis kaj ekuzis elektran bremson. Malgraŭ tio; ial la dua savreto, kiu devas tuj fali, ne falis kaj tra sub la reto la malgranda korpo de la knabineto estis jam mortigita de surveturado.
Tuj kolektiĝis amaso da homoj kaj policano kurante alvenis al la loko de la gardejo ĉe la fino de la ponto.
La juna patrino nun fariĝis pala kun spasma mieno kaj ne povis elparoli eĉ unu vorton. Jen ŝi alproksimiĝis al la knabineto unu fojon por ĉiam, poste tamen, starante proksime de tie ŝi vidis ŝin nur senatente. Eĉ kiam la policano eligis tiun malgrandan sangomakulitan kadavron el inter radoj, la patrino vidadis ĝin kun, por tiel diri, sufoke terura kaj indiferenta esprimo, kvazaŭ ŝi vidas tion, kio estis subite for de ŝi. Kaj de tempo al tempo malĝoje duonfermante sencelajn okulojn sen brilo, ŝi maltrankvile ĵetis rigardon malproksimen trans la homamaso al sia hejmo.
De ie ajn aŭ policanoj aŭ inspektistoj de tramvojo kolektiĝis kaj eniris ĉi tien trapuŝinte la homamason. Policanoj kun laŭta voĉo ripetante pligrandigis la rondon de l' homamaso.
Ankaŭ en tiu ĉi rondo de l' homamaso iu inspektisto demandadis al tiu veturigisto jene:
“Ĉu certe ke vi uzis la elektran bremson?”
“Mi uzis.” La voĉo havis ial nenian sonoron. La veturigisto tusinte respondis, “ĉar neatendite ĝi sin ĵetis sur la relojn ...,” sed lia voĉo estis tiel raŭka ke li mem ne povis trovi ĝin kiel sian propran voĉon. Nu, ripete tusinte kelkfoje la veturigisto volis diri ion, sed kvazaŭ interrompante lin la inspektisto diris:
“Bone, ... Krom ĉio, diru klare la fakton trankvile, kiam vi iros al la policejo! Komprenas? Se oni klarigus ke nek la elektra bremso jam estis uzebla nek la savreto falis, oni divenus ke tio dependas pli de malfeliĉo ol de via kulpo. Estas nenia rimedo.”
“Jes.” La veturigisto nur rigide mallevis sian kapon.
“Ĉiuokaze, mi aŭ s-ro Yamamoto iros kune ...,” de tiam subite kun mallaŭta voĉo daŭrigis la inspektisto,*1 “tamen, se vi ne asertus tion ĉi klare, tio povus havi gravan influon ĉe la intercedo.”
“Jes,” nur kapjesis la veturigisto. La inspektisto denove kun ordinara voĉo diris:
“Mi volas ankoraŭfoje certigi*2 vin: Knabineto volis transiri antaŭ la tramo kaj falis, en tuja momento vi ekuzis la elektran bremson, kaj tamen jam ne estis ĝustatempe. Tiel estis la afero? ...”
Tiam neatendite el la homamaso aŭdiĝis laŭta voĉo diranta,*3 “Jen li ludas artifikon!”
Oni ĉiuj sin turnis tien. Kiu tion eldiris, estas unu el la jam diritaj laboristoj kun malgranda tubero inter brovoj. Li, eltenante sin per ia ekscitiĝo kaj klopodo kontraŭ la premo de rigardoj de l' homamaso, fiere montris sian vizaĝon antaŭ publiko.
La pasaĝeroj de l' vagono, kiu surveturis la knabineton, estis kondukitaj al la sekvanta vagono kaj unu el la inspektistoj, forte sonorigante alarmilon, veturigis senĝene tiun vagonon kun tabuleto de “plena” tra la homamaso al la vagonejo en Hondyo.(3) Post tiu vagono ses aŭ sep tramoj, haltigitaj ĝis tiam en la sama flanko, moviĝis sinsekve je iom da interspaco.
La juna patrino, preskaŭ sveninta, nun reiris hejmen akompanate de policano kaj inspektisto.
Baldaŭ policanoj, polica komisaro kaj policeja kuracisto alvenis unu post alia per ĵinrikŝoj(4) kaj nur formale enketis la aferon. Antau ĉio ili decidis forkonduki la veturigiston kaj krome deziris akompanigi ankaŭ la konduktoron kaj plue kiel atestantojn kelkajn, kiuj vidis tion per siaj propraj okuloj. Komercisto de ĉirkaŭ kvardekjaraĝo, kiu estis ĝuste en tiu ĉi vagono, volis esti unu el la atestantoj. Kiam oni demandis kiu krom li volas iri, la tri laboristoj, kiuj proksime de tie interkonsiliĝis pri io ajn kun ekscitita maniero, petis kunsidi kiel atestantoj gvidite de la pliaĝulo kun ronda vizaĝo.
Enketo ĉe la policejo estis rimarkinde longedaŭra. La veturigisto asertis ke eĉ la elektra bremso ne povis savi la knabineton, ĉar ŝi falis rekte antaŭ la vagono. La laboristoj neis tion kaj diris, ke konsternite la veturigisto tute forgesis pri la elektra bremso kaj ke la distanco inter la knabineto kaj la vagono estis komence sufiĉe granda, kaj tial se li nur tuj ekuzus la elektran bremson, li ne mortigus ŝin. La inspektisto klopodis interhelpi inter ili, sed vane; la tri personoj tute ne volis al li aŭskulti. Kaj intertempe ili sin turnis al la veturigisto kaj diris kun malica rigardo, “Vi, sentaŭgulo!”
Kiam ili tri forlasis la pordon de la policejo, jam estis preskaŭ la naŭa horo. Veninte al la luma vespera strato, ili trovis sin ial en gaja humoro kaj marŝis rapide sen ia celo. Kaj ili sentis ke ia neesprimebla komforta ekscitiĝo resonas inter ili. Ial ili volis paroli per tono pli triligita ol kutime. “Hej, ĉu vi ne konas nin!” tiel ili preskaŭ volis diri eĉ al preterpasantoj.
“Fi! Ĝis kiam ajn oni disputas, maljustaj estas maljustaj!”
La pliaĝa viro kun ronda vizaĝo laŭte diris:
“Alproksimiĝante min survoje la fi-inspektisto diris — ‘He, kamarado! Por kio okazis estas jam nenia rimedo. Mi diras, ankaŭ vi ĉiuj vivas de laboroj de la sama kompanio!’ — Kion diri? Mi preskaŭ estus malkovrinta tion antaŭ la polica komisaro, sed ...”
“Ve! Kial vi ne malkovris tion! ...” kun profunda bedaŭro diris la junulo kun tubero. En la vespera strato tamen sin trovis kiel kutime nenia ŝanĝo. Tion ili sentis iel nekontentiga. Ĵinrikŝo preterpasis forlasante subitan riproĉon sur ilin. Ili sentis eĉ tian sensencaĵon kiel malpravan insulton. En vagado ili eksentis tian abomenon ke bonhumora ekscitiĝo perdiĝis iom post iom. Kontraŭe, ili komencis senti malkontenton ke ili povas ricevi nenian rekompencon, kion ili meritas. Ili ne povis deteni senĉese*4 ion paroli. Baldaŭ ili preterpasis la lokon, kie ili laboradis en la tago. Kiam ili venis al la punkto, ĝuste*5 kie la knabineto estis mortigita de surveturado, ĝi troviĝis jam ree en ordinara*6 stato. Ili sentis tion ial eksterordinara*7. Kiam ili ekhaltis tie, — “Tro sensenta!” — tiamaniere, ili ne povis ne senti malkontenton kolere pri tio.
Kiam ili venis antaŭ la polican gardejon ĉe la fino de la ponto, ili trovis tie ne tiaman, sed alian tre junan policanon eble novican, starantan afekteme sub la ruĝa elektra lampo. “Hej, ĉu ni demandu al la policano kian finiĝon trovis la afero?”
“Ne, ne! Se ni demandus tion, jam nenio helpas.”
Sekvante tion la pliaĝa diris, “Ŝercon ne faru ! — Nu, mi ja ne povas teni min pro malsato.” Kaj preterpasinte la gardejon li returniĝis al la policano, kiu sekvis ilin per la okuloj kvazaŭ koleraj.
“Ha, ha!” Ridante konscie laŭte pro malagrabla sento la pliaĝa daŭrigis, “En malfavora okazo, morĝaŭ ni perdus la okupon por kelka tempo.”
“Ne dirante pri malfavora okazo, tio estas ja decida!” diris la juna viro alia ol tiu kun tubero. Tion dirante, la junulo rememoris en si pri la maljuna patrino, kiu atendas lin sub la malhela lampo.
“Antaŭ ĉio, ni trinku!” diris la pliaĝa.
Ili venis al Kayabatyo ankoraŭ en humoro ial netrankvila, kaj ili tie eniris en grandan bovaĵejon. Sur la dua etaĝo ankoraŭ estis grupoj da gastoj, kiuj inter si parolis manĝante bovaĵon de sukijako. Estis ankaŭ duopaj gastoj, kiuj enverŝas sakeon unu en la tason de la alia kaj interparolas kun gravŝajne mallaŭtigita voĉo, interproksimigante la ruĝiĝintajn fruntojn. Fiksinte sian sidejon, la tri laboristoj tuj ordonis sakeon kaj bovaĵon kaj sidiĝis tie sur la krucigitaj kruroj. Kaj ili sentis sin en humoro iom kvietigita, sed ili ne povis ĉesi la interparolon pri la afero. Konsciante apud si gastojn kaj servistinojn, ili ne povis deteni sin eĉ ĉi tie por ne ankoraŭfoje ripeti pli laŭte tion, pri kio ili jam survoje estis entuziasme parolintaj*8.
La servistinoj jam sciis pri la okazo. Kaj kelkaj tuj sidiĝis ĉirkaŭ ili. “Vere, la kapo kaj brakoj estis disŝiritaj. Vidinte tion la patrino fariĝis tiel freneza ke...” Finfine la afero estis parolata tute ŝveligite. Sed la tri viroj preskaŭ ne sentis tion mirinda. Kapjesante la servistinoj aŭskultis al ili kvazaŭ kortuŝite kun duonfermitaj okuloj.
La pliaĝa viro kaj la junulo kun tubero trinkis konsiderinde multe. Ambaŭ alterne ripetadis detale eĉ pri la diskuto ĉe la policejo. Kaj inter paroloj ili ofte enmetadis vortojn “Kiel oni skribos tion ĉi en la morgraŭaj ĵurnaloj!”
Interrompante siajn interparolojn la gastoj sur la tuta etaĝo ĉiuj komencis atente aŭskulti al la tri viroj. Ili sentis sin por la unua fojo kontentigitaj pri tio, kion ili sentis ĝis tiam ial tre malkontentiga depost ili forlasis la policejon. — Tamen, tio ne daŭris longe. Antaŭ ol estis elĉerpita la parolo, kiun ili volis nepre daŭrigi, jam la servistinoj foriris unu post alia kaj fine ili ĉiuj forlasis ilin por rearanĝi tablojn de foririntaj gastoj. Ili restis denove nur tri. Jam estis preskaŭ la 12-a horo, tamen la pliaĝa kaj la juna kun tubero ne volis facile ĉesi trinki. Denove ili restis en humoro netolereble malkontenta kaj kolera kiel antaŭe. Ebriiĝinte la pliaĝa, kiu komence sin tenis ne tiel, ekscitiĝis la plej forta. “Certe ni vivas de la laboroj de la kompanio. Sed maljustaj estas maljustaj. Kion signifas eĉ se ni estus forpelitaj! Ni ne estas tiuj, kiuj timas tian minacon!” Tiamaniere sensence li sola laŭte insultadis.
Baldaŭ, la junulo sen tubero diris,
“Jam mi foriros!”
“Fripono!” diris kvazaŭ lin frapante la pliaĝa.
“Havante tian malĝojon en la koro, kiel oni povus dormi hejme!”
“Tute ne!” tuj respondis la junulo kun tubero.
Jam estis sutiĉe malfrue, kiam la forte ebriaj du personoj foriris de la flanka pordeto de la bovaĵejo per necertaj paŝoj kun plendoj pri la alia, kiu nerimarkite malaperis. Tramoj jam ne veturis.
Ili ambaŭ ekveturis de najbara*9 ĵinrikŝejo al bordela kvartalo ne malproksima de tie.
“Mastro, kiel bonhumora!” kurante diris unu el la rikŝistoj.
“Kial povus esti*10 ...!” respondis la junulo kun tubero. Okaze de tio tuj li komencis ankoraŭfoje rakonti la aferon. Ankaŭ la rikŝistoj bone sciis pri tio.
“Ha! Laŭ onidiro iuj koncernantaj al rellaboro kunsidis kiel la atestantoj. Tio ja estis vi, mastroj!”
Strato restis kvazaŭ balaita tute sen bruo kaj aspektis pli larĝa ol en la tago. Laŭta parolo sonis tra la stratoj. La pliaĝa en la antaŭa ĵinrikŝo skuate veturadis, klinanta sin kiel mortinto malrigide sur kotŝirmilo. La junulo sekvanta pensis, “Li endormiĝis.”
Ili iris trans la Eitai-ponton.
“Hej, ĉi tie! ... Estis ĝuste ĉi tie!” diris la malantaŭa*11 junulo al la rikŝisto.
Aŭdinte la voĉon, la pliaĝa, kiu restis ĝis tiam kvazaŭ mortinta, levis la kapon.
“Oh, estis ĉi tie ... Momenton haltigu! ... Vere, mi volas mallevi min por momento!” Li plorsinglutadis.
“Jam ne bezonas! Jam ne bezonas!” Kun laŭta voĉo la junulo kun tubero detenis lin.
“Nepre. Delasu min iom da momento!” dirante tiel en plorado li volis stariĝi sur ŝtupeto de ĵinrikŝo.
“Ne, ne!” diris la junulo kvazaŭ li lin riproĉas.
“Mia junulo, ne zorgu! Nur rapidu!”
Ĵinrikŝo kuris senhalte.
Jam la pliaĝa viro ne volis malleviĝi de la rikŝo. Kaj denove sin klinante sur la kotŝirmilo li laŭte ekploris.
Trad. de Eskulapida Klubo
(1) La Eitai-ponto: Tra la urbo Tokio fluas de norde granda rivero nomata “Sumida” suden al la Tokio-golfo. Apud la enfluo de tiu rivero sin trovas la Eitai-ponto, kiu interkomunikigas Nihonbasi- kaj Hondyo-kvartalon.
(2) Nihonbasi: Kvartalo de Tokio, kiu sin trovas okcidente de la Sumida rivero apud ĝia enfluo.
(3) Hondyo: (piednoto mankas en la fontolibro.)
(4) ĵinrikŝo: (piednoto mankas en la fontolibro.)
VORTOJ | EN LA FONTO | RIMARKOJ | |
1 | inspektisto, “tamen, | inspektisto. “tamen, | |
2 | certigi | certigas | |
3 | diranta, “Jen | diranta. “Jen | |
4 | senĉese | sencese | |
5 | ĝuste | ĝute | |
6 | ordinara | ordinala | |
7 | eksterordinara | eksterordinala | |
8 | parolintaj | parolinta | |
9 | najbara | na bara | |
10 | esti | estis | |
11 | malantaŭa | malantaua |
KOLOFONO Tiu ĉi elektronika libro estas farita kaj prilaborita de volontuloj de Biblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta. Fontolibro: "Uloj por Justeco", trad. Eskulapida Klubo, 1939. [el la japana originalo: "Seigi-ha", SIGA Naoya, 1912.] Enkomputiligo: HIROTAKA Masaaki Retpaĝigo: HIROTAKA Masaaki Provlego: SIBAYAMA Zyun'iti, SIMIZU Yûko Enretigo: 2009-10-08 Ĉiuj rajtas reuzi tiun ĉi libron kun kondiĉo ne forigi ĉi tiun kolofonon.
Biblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta さくら文庫・エスペラント電子図書館プロジェクト http://www.vastalto.com/pebe/