― en malsanlito ―
(Sur la sunplena verando mi laŭkutime faras ĉiumonatan «specialan servon» al la patrino.)
Kiel strange, tamen blankaj haroj, kiujn ordinare mi povas neniigi dum duonhoro, hodiaŭ tute ne malpliiĝas, kaj kontraŭe des pli multiĝas. La patrino en la spegulo, kiu ŝajne lacega, tenadas silenton.
― Manjo.
Subite eksonis severa voĉo, kian ĝis nun mi neniam aŭdis de ŝi.
― Kial vi perdis ambaŭ pomojn kiujn mi ame donacis al vi?
― Sed, panjo...
Ĉagrenite mi premis miajn palajn vangojn per la manoj.
― En Ŝanhajo da pomoj ankoraŭ troviĝis iom, sed pli poste, sciu panjo, ne en Kantono, nek en Hankoŭ nek en Chungking. Tial, fine mi formanĝis miajn.
Ŝi nenion diras. Ankaŭ mi jam obstine senvortas kaj nur la manojn movas. Blankaj haroj senĉese pli multiĝas. Nun preskaŭ la tuta kapo estas blanka. Mi ekkriis netolerante.
― Panjo!
Sen respondo.
― Panjo, mia kara!
Duonkolera, duonpetola mi metis la manon sur ŝian maldikan ŝultron, kaj enrigardis ŝian vizaĝon.
Ha, ne estas la patrino, sed gipsobildo. Malvarma, malvarmega, kiel glacio...
Kaj mi vekiĝis.
La interno de l' cerbo doloras pulse. La brusto malsekas de grasa ŝvito.
Tie ĉi-tie palpebrumas lampoj ĉirkaŭe,
Sed kial mallumas nur fenestro via,
Kiel soleca blinda okul'?
Patrino ―
La zefir' de l' printempa nokt' tra junfolioj
Ne karesas milde-freŝe kapon vian prematan?
La siringoj en la ĝarden' blankaj eĉ en mallum'
Ne brakumas dolĉe-arome vian korpon senfortan?
Ho ne. Mi scias.
Interne de l' firme fermita fenestr' vitra,
Interne de l' peze pendanta kurten' blua,
Vi ja turnas komutilon de l' radio,
Per la vejn-apera man' tremanta.
Svenas la violon-ludad', via ŝatata.
Zi-zi-zi, go-go-go.....
Diversmiksaj sonaĉoj vian orelon agacas.
Tamen baldaŭ ―
Jen la sonondo de trans la mar', montoj
Alrulas al vi la voĉon de vi tre konatan.
La voĉon de l' filin', kiu flugis for,
Kiel birdid' elkreskinta, de via sin'.
Ĉiuvespere staras mi antaŭ mikrofon'.
Min ja ofte kaptas impuls' krii: ― Panjo!
Kaj kuras tra mi io bolanta, korŝira.
Tamen sekvan momenton antaŭ miaj okuloj
Aperas vizaĝoj ĉiuspecaj, sennombraj.
Malĝojaj, lacegaj, malsataj, koleraj, venĝemaj.
De l' viroj, inoj, infanoj, maljunoj.
Patrin'!
Sola unika vi estas plej kara mia.
Sed mi ne povas esti via propra.
Ne ordonu jam, ke mi ŝtele ĝuu feliĉeton
Nure mian, meze de tiu ĉi kruela milit'
En uragan' de larmoj, ĝemoj kaj malbenoj.
«Fier-perdinta naciperfidulino» ―
La venena lango de l' agentoj faŝistaj,
La malica rigardo ĉirkaŭa de malfavoraj, malkleraj,
Pli torturas koron vian jam sen tio malfortan.
Tamen panjo,
Malfermu la okulojn, fiksu ilin sur Manjon!
La am' al malfortaj kaj suferantaj,
La malam' al ĉiuj la unuajn turmentantajn,
Tiu ĉi valora «fier'», trezor',
Kiun donis vi al mi ―
Ĉu mi perdis ĝin eĉ pece?
Tio, kion via filin' ne devas perdi kaj perdis,
Estas nur ― la ruĝ' sur ambaŭ vangoj.
Antaŭ semajnoj
Por serĉi la du pomojn perditajn,
Al M-banloko mi iris,
Sur la ter' verda serenas sunradioj,
Or-flavaj etendiĝas antaŭ mi kolzoj.
Koketa odor' de hel-purpuraj fabfloroj
Igas min lacan gapa.
Ho, ĉi tie ne estas vilaĝo K,
En kiu pasigis mi infantagojn?
La kamp' sur kiu tirante vian manik-pendaĵon
Mi saltis, dancis laŭtkantante:
“Venis printemp', venis printemp' ”?
― Eterna paradiz' ne scianta la militon.
Ĝin adiaŭis mi tamen tro frue,
Ĉu la rememor' incite pelis min de tie?
De l' nord' suden, de l' orient' okcidenten,
Dum la dujara vagado senfina,
La pomoj sur miaj vangoj malaperis iam,
Kiam ne scias mi, pardonu panjo.
Tamen certa mi estas, kiu ilin ja rabis.
Kaj tiu malamega man' estas la sama,
Kiu deŝiris ilin ankaŭ de l' centmiloj,
Milmiloj de gejunuloj kaj infanoj,
En ĉi tiu Ĉinio kaj en Japani' patra mia.
Mi, ni,
Devas repreni kion oni de ni prenis,
Ilin akiri kiel ni povas?
Ĉu per provizora «ripoz'» pala?
Patrin'.
Ne ŝirmu la orelon, ne kovru la okulon,
Eĉ se vi timas morte.
Nur el la krisol' ardanta de l' batal'
Ni ja iam reprenos ilin.
Sed patrin',
Se via filin' estus por ĉiam perdinta
La pomojn de vi ame donitajn,
Vi ne tion riproĉu.
Vidu, kara patrin' mia,
Ili estas nur du el sennombraj,
Kiuj falis antaŭtempe,
Por ke maturu ruĝaj pomoj eterne-bele
En la kontinent', en Japani',
Kaj en la vasta tuta mond'.
aprilo, 1939.
en Chungking.
Noto de Biblioteko Sakura
Verda Majo estas plumnomo de HASEGAWA Teru [Hasegaŭa teru] (1912.03.07 – 1947.01.10), japana esperantisto. Ŝi aktivis kontraŭ la japana militago en tiutempa Ĉinio (ĉirkaŭ 1939).
KOLOFONO
Ĉi tiu elektronika libro estas farita kaj prilaborita de volontuloj de Biblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta.
Aŭtoro: HASEGAWA Teru (1912 – 1947)
Fonto: “Flustr' el Uragano”(HASEGAWA Teru, 1975, PIRATO)
Retpaĝigo: HIROTAKA Masaaki
Provlego: SIBAYAMA Zyun'iti
Enretigo: 2012-02-20
Korekto: 2012-02-22
Ĉi tiu libreto estas libere kopiebla kaj transdonebla al ĉiu ajn.
Biblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta
さくら文庫・エスペラント電子図書館プロジェクト
http://www.vastalto.com/pebe/