Reklamo pri ĉi tiuj bildokartoj aperis unuafoje en la julia numero, 1936, de la Revuo Orienta, la organo de la Japana Esperanto-Instituto (JEI). JEI eldonis du seriojn de bildokartoj "Sakura" kaj "Fuĵi". Ĉiu serio konsistas el 6 diversaj kartoj. En la reklamo oni diras, ke la fotoj estas prenitaj el la bildokartoj samjare eldonitaj de la tiama Turisma Buroo de la Fervoja Ministrejo de Japanio.
Ni akiris ĉi tiujn bildokartojn de la serio "Sakura" kiel brokantaĵojn. Sed ial mankis al ili la karto pri la templo Kijomizu-dera, kaj anstataŭe aldoniĝis la karto pri pupofesto el la serio "Fuĵi". La kaŭzo ne estas sciata.
|