Hajko en Esperanto
Bonvenon, hajko-amantoj! Provu plej mallongan poemeton en la mondo!
[Blogo de Vastalto] [Ludanta Luno] [Rimarkoj] [Serĉo] [Arkivoj]
Via Nomo
Retpoŝto
Titolo
Artikolo
URL
Pasvorto (por redakti aŭ forviŝi la artikolon - maksimume 8 literoj kaj/aŭ ciferoj)

[1323] La 82a KEK Aŭtoro: Dato: 2008/05/11(Dim) 23:01  
verdaj folioj —
kapjesas kompreneme
la aŭskultanto

*****
Hodiaŭ mi prelegis pri esperanta hajko en la 82-a Kongreso de Esperantistoj en Kjuŝu. Reago de la aŭskultantoj estis pli-malpli bona, mi pensas.



[1322] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2008/05/09(Ven) 23:47  
ŝtona ŝtuparo
grimpas inter ŝtonmuroj —
ho, verda pluvo



[1321] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2008/05/05(Lun) 23:21  
per trifolioj
jam katenon koloran
knabino plektas



[1320] Re:[1318] Bonvenon Aŭtoro: Dato: 2008/04/29(Mar) 00:12  
Bonvenon, Ihorro!
Mi atendas pli da hajkoj.

> Estu virino
> Kaj neniam viringo,
> Filinjo kara.



[1319] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2008/04/29(Mar) 00:09  
jam unu jaro —
brilas tomboŝtono en
lumo printempa



[1318] * * * Aŭtoro: Dato: 2008/04/21(Lun) 19:49  
Estu virino
Kaj neniam viringo,
Filinjo kara.



[1317] Hajko de NAGATA Kooi Aŭtoro: Dato: 2008/04/19(Sab) 23:56  
Jen estas hajko de NAGATA Kooi [永田耕衣/NAGATA Kōi] (1900—1997).

Tiu soleco
estas somera maro.
Ja du piedoj.
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

La japana originalo estas:
寂しきは夏の海なり足二本
Sabisiki ŭa nacu-no umi nari, aŝi ni-hon.

Li estis fiere sendependa hajkisto, kiu celis propran belon kaj poezion. Sezonvorto en lia hajko prenas siaspecan tonon.



[1316] Tranĉo en hajko Aŭtoro: Dato: 2008/04/17(Ĵaŭ) 00:35  
"Tranĉo" estas laŭvorta traduko de la japana "kire [切れ]". Ĝi estas faka esprimo pri tekniko, kiu faras hajkon pli esprimpova. Tranĉo dividas unu hajkon en du partojn. Ĝi estas paŭzo en deklamado, dividpunkto de enhavo. La tradicia japana hajko devas havi en si unu tranĉon, kiun oni indikas per tranĉvorto (cezurvorto) [切れ字/kire-ĵi].

Mi citu faman pecon de Baŝoo:
Huruike ja
kaŭazu tobikomu
mizu-no oto.
[古池や蛙飛び込む水の音]
*huruike = malnova lageto, kaŭazu = rano, tobikomu = plonĝi, mizu-no oto = sono de akvo.

En ĉi tiu hajko "ja" estas tranĉvorto kaj dividas la pecon en du partojn. Tiam post la parto "huruike ja" ekestas paŭzo, kiu impresas leganton per bildo de malnova lageto. Kaj tuj poste sekvas la dua parto "kaŭazu tobikomu mizu-no oto", kiu donas al la leganto bildon de moviĝo kaj brueto. Do la tranĉo supermetas unu bildon super la alia bildo, kaj kreas kontrastojn inter senmovo kaj movo, inter silento kaj bruo, kio plivastigas kaj pliprofundigas la mondon priskribitan de la hajko.

Tiamaniere japanoj aprezas la supran hajkon. Ili opinias, ke tranĉo estas tre grava elemento de hajko.

Nun mi ekzamenu, kiamaniere esperantistoj tradukis la hajkon en Esperanton. Mi citu kelkajn el la paĝo "Lageta rano, komparo de hajko esperantigita".
http://www.hh.e-mansion.com/~sibazyun/ali-trad/poe-hajkorano.htm

Lag’ forlasita
kaj muta. Plaŭd’, ensaltis
rano subita
- - - - - - - - - - traduko de Kolomano Kalocsay

Tranĉo ekzistas. Sed en alia loko ol la originalo. La adjektivoj "muta" kaj "subita", ne troviĝantaj en la originalo, malkaŝas implicon de la hajko kaj malpliigas guston de la traduko.

Olda lageto!
Ran’ forlasas la randon.
sono de akvo.
- - - - - - - - - - traduko de Daphne Lister

Tranĉo ekzistas en la sama loko al la originalo. Sed ĝi havas la duan tranĉon inter la dua kaj la tria versoj, kio rompas la etoson. Tamen estas bone, ke ĝi ne troparolas (ne uzas "muta" nek "subita").

Jen akvo plaŭdis,
laget’ malnova plonĝon
de ran’ ekaŭdis
- - - - - - - - - - traduko de Miyamoto Masao

Tranĉo iel ekzistas. Sed la strukturo estas tute alia ol la originalo. La traduko eble konsternos Baŝoon.

laget’ malnova —
rano ensaltis akvon
kun plaŭda sono
- - - - - - - - - - traduko de Vastalto

Tranĉo ekzistas same kiel la originalo. Tamen restas dubo pri la teda esprimo "palŭda sono".

Nu, kiu traduko plaĉas al vi, legantoj?



[1315] Hajko aŭ senrjuo? Aŭtoro: Dato: 2008/04/15(Mar) 23:13  
Ĝenerale estas dirite, ke 17-silaba (5-7-5) poemeto estas hajko, kies formo devenis de Japanio. Kaj multaj esperantistoj publikigis siajn 17-silabajn poemetojn kiel hajkon.
Aliflanke ankaŭ estas dirite de japanaj esperantistoj, ke plimulto el hajkoj verkitaj de okcidentaj esperantistoj ne estas hajkoj. Ankaŭ mi same opinias.
Lastasomere en Jokohama UK mi hazarde prenis la poemaron “eklipsas” de J. Camacho [Kamaĉo], en kiu li metis 8 pecojn da 17-silabaj poemetoj. Kiel kutime mi unue provis aprezi ilin kiel hajkon. Sed mi apenaŭ sukcesis. 2 pecoj estas pli-malpli proksimaj al hajko laŭstile. Mi citu la plej ŝatatan pecon, kiu estas, laŭ mia kriterio, la plej proksima al hajko.

Post uragano
aŭdiĝas dise pafoj:
Nov-Orleano.

Lastatempe mi skribis pri japanaj modernaj senrjuoj (tie, tie kaj ĉi tie). Nun mi ekhavas ideon, ke la 17-silabaĵoj de Kamaĉo eble estas modernaj senrjuoj. La peco, kiun mi citis supre, estas tre bonkvalita moderna senrjuo.



[1314] Senrjuo de MACUNAGA Ĉiaki Aŭtoro: Dato: 2008/04/14(Lun) 23:33  
Posedante la saman formon al hajko, senrjuo celas aliajn direktojn ol hajko. Jen verko de MACUNAGA Ĉiaki [松永千秋] (1949— ).

En subtegmento
mi kaŝe konservadis
patrinan voĉon.
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

La japana originalo:
屋根裏に匿しておいた母の声
Jane-ura-ni kakuŝite oita haha-no koe.

Ŝi ne celas ian konkretan situacion per ĉi tiu verko. Leganto devas nur akcepti bildon, kiun li/ŝi imagis al si pere de la vortoj.



[1313] Senrjuo de OONIŜI Jasujo Aŭtoro: Dato: 2008/04/14(Lun) 00:30  
Jen alia senrjuo… Unu el verkoj de OONIŜI Jasujo [大西泰世/OONISI Yasuyo] (1949— ).

rozoj en vintro,
unu stelon el steloj
mi ja ricevis
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

La japana originalo:
冬薔薇星のひとつを受信せり
Huju-soubi, hoŝi-no hitocu-o ĝuŝin-seri.

Kvankam ŝi estas senrjuisto kaj ŝi mem insistas, ke ŝi verkas nur senrjuojn, tamen ŝiaj verkoj fojfoje estas aprezitaj kiel hajkoj.



[1312] Senrjuo de CURU Akira Aŭtoro: Dato: 2008/04/11(Ven) 00:07  
En Japanio ekzistas alia poezia ĝenro “senrjuo”, kiu uzas la saman formon kun hajko. Plej ofte oni rigardas ĝin kiel humuran poemeton, sed ne ĉiam tia.

Mi citu senrjuon de CURU Akira [鶴彬/TURU Akira] (1909—1938).

Brakojn kaj krurojn
deŝirinte, do tiu
ŝtipon redonis.
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

La japana originalo estas jene:
手と足をもいだ丸太にしてかへし
Te-to aŝi-o moida maruta-ni ŝite kaeŝi.

Post publikigo de ĉi tiu senrjuo li estis arestita de tiama politika polico, kaj mortis en malliberejo.



[1311] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2008/04/10(Ĵaŭ) 00:22  
ĝui sakurojn —
en flagrantaj petaloj
homo sin perdas


[1310] ........... Aŭtoro: Dato: 2008/04/09(Mer) 20:30  
milde kaj softe
sursinkas neĝo nova
neĝon dormantan


[1309] ........... Aŭtoro: Dato: 2008/04/09(Mer) 06:00  
printempa suno -
glacio-pecoj drive
apudas cignon


[1308] Re:[1307] [1306] Kuŝu' kaj liaj hajkoj Aŭtoro: Dato: 2008/04/08(Mar) 11:06  
> Estus agrable, se estus artikolo pri li en Vikipedio. Kio estas via opinio?

Nunmomente mi ne havas mian decidan opinion pro pluraj konsiderindaj kaŭzoj.

Artikolo pri Kuŝu' en la franclingva Vikipedio:
http://fr.wikipedia.org/wiki/Paul-Louis_Couchoud

Hajkoj en "Au fil de l' eau":
http://www.terebess.hu/english/haiku/couchoud.html



[1307] Re:[1306] La unua hajko ekster la japana Aŭtoro: Dato: 2008/04/08(Mar) 06:03  
Via skizo pri la vivo de Paul-Louis Couchoud estis por mi tre interesa. Estus agrable, se estus artikolo pri li en Vikipedio. Kio estas via opinio?


[1306] La unua hajko ekster la japana Aŭtoro: Dato: 2008/04/07(Lun) 23:55  
Kuŝu’ [Paul-Louis Couchoud] (1879—1959) estas franca filozofo kaj poeto, kiu la unua verkis hajkojn en la franca, nome en lingvo krom la japana. Li vizitis Japanion en 1903-1904, kaj tiam li konatiĝis kun hajko. Reveninte al Francio, li, kune kun du amikoj, faris vojaĝon per boato laŭ la Sejno, kaj verkis 73 hajkojn. Tiam li verkis hajkojn en tri versoj. Li publikigis la unuan hajkaron en la franca lingvo kun la titolo “Laŭ fluo de l’ akvo [Au fil de l’eau]” (1905). Li verkis eseon ankaŭ pri la japana hajko kun la titolo “La Japanaj Lirikaj Epigramoj [Les Épigrammes lyriques du Japon]” (1906 k 1916), en kiu li tradukis kaj eksplikis 155 hajkojn de Buson, Baŝoo kaj aliaj japanaj hajkistoj.
En la jaro 1920 “La Nova Franca Revuo [La Nouvelle Revue Française]” dediĉis sian septembran numeron al la hajko [le haïkaï], en kiu Kuŝud kaj aliaj 11 poetoj kontribuis entute 82 hajkojn. La eldono de tiu numero pruvas furoron de hajko en la franca poetika mondo. En 1924 en Francio, oni okazigis hajko-konkurson kaj kolektis ĉ. 1000 kontribuojn.
——
*Resumo bazita je “La Hajko disvastiĝas en la mondon” [Sekai ni hirogaru haiku], UĈIDA Sonoo [Uchida Sonoo], 2005, Tokio.


[1305] ........... Aŭtoro: Dato: 2008/04/05(Sab) 21:37  
mi volus, mondo,
belecon vian laŭdi,
sed mankas vortoj

formiĝas nuboj,
pejzaĝo blua-blanka -
senpense kuŝi


[1304] ........... Aŭtoro: Dato: 2008/04/04(Ven) 00:11  
do jam aprilo -
de arbo al alia
plusaltas trilo


[1] [2] [3] [4] [5]

Ago Artikol-numero Pasvorto
- LightBoard - Modified by isso