Ĝenerale estas dirite, ke 17-silaba (5-7-5) poemeto estas hajko, kies formo devenis de Japanio. Kaj multaj esperantistoj publikigis siajn 17-silabajn poemetojn kiel hajkon.
Aliflanke ankaŭ estas dirite de japanaj esperantistoj, ke plimulto el hajkoj verkitaj de okcidentaj esperantistoj ne estas hajkoj. Ankaŭ mi same opinias.
Lastasomere en Jokohama UK mi hazarde prenis la poemaron “eklipsas” de J. Camacho [Kamaĉo], en kiu li metis 8 pecojn da 17-silabaj poemetoj. Kiel kutime mi unue provis aprezi ilin kiel hajkon. Sed mi apenaŭ sukcesis. 2 pecoj estas pli-malpli proksimaj al hajko laŭstile. Mi citu la plej ŝatatan pecon, kiu estas, laŭ mia kriterio, la plej proksima al hajko.
Post uragano
aŭdiĝas dise pafoj:
Nov-Orleano.
Lastatempe mi skribis pri japanaj modernaj senrjuoj (tie, tie kaj ĉi tie). Nun mi ekhavas ideon, ke la 17-silabaĵoj de Kamaĉo eble estas modernaj senrjuoj. La peco, kiun mi citis supre, estas tre bonkvalita moderna senrjuo.
“… ke plimulto el hajkoj verkitaj de okcidentaj esperantistoj ne estas hajkoj. Ankaŭ mi same opinias.”
Sen ia dubo vi pravas. Lingvisto John Lotz skribis, ke hajko estas “versforme simpla, sed kulture komplika”. Nuntempuloj (ne nur E-istoj) vidas nur la surfacan simplecon. Ne surprizus min, se la senrjuo estas eĉ pli kulture labirinta, ol la hajko. Vi eble iam bedaŭros, ke vi menciis ĝin 😉
Mi volas iam estonte inviti esperantistojn al lingva labirinto de 17-silabaĵo. 🙂