Tranĉo en hajko

“Tranĉo” estas laŭvorta traduko de la japana “kire [切れ]”. Ĝi estas faka esprimo pri tekniko, kiu faras hajkon pli esprimpova. Tranĉo dividas unu hajkon en du partojn. Ĝi estas paŭzo en deklamado, dividpunkto de enhavo. La tradicia japana hajko devas havi en si unu tranĉon, kiun oni indikas per tranĉvorto (cezurvorto) [切れ字/kire-ĵi].

Mi citu faman pecon de Baŝoo:
    Huruike ja
    kaŭazu tobikomu
    mizu-no oto.
    [古池や蛙飛び込む水の音]
    *huruike = malnova lageto, kaŭazu = rano, tobikomu = plonĝi, mizu-no oto = sono de akvo.

En ĉi tiu hajko “ja” estas tranĉvorto kaj dividas la pecon en du partojn. Tiam post la parto “huruike ja” ekestas paŭzo, kiu impresas leganton per bildo de malnova lageto. Kaj tuj poste sekvas la dua parto “kaŭazu tobikomu mizu-no oto“, kiu donas al la leganto bildon de moviĝo kaj brueto. Do la tranĉo supermetas unu bildon super la alia bildo, kaj kreas kontrastojn inter senmovo kaj movo, inter silento kaj bruo, kio plivastigas kaj pliprofundigas la mondon priskribitan de la hajko.

Tiamaniere japanoj aprezas la supran hajkon. Ili opinias, ke tranĉo estas tre grava elemento de hajko.

Nun mi ekzamenu, kiamaniere esperantistoj tradukis la hajkon en Esperanton. Mi citu kelkajn el la paĝo “Lageta rano, komparo de hajko esperantigita“.

    Lag’ forlasita
    kaj muta. Plaŭd’, ensaltis
    rano subita
    – – – – – – – – – – traduko de Kolomano Kalocsay

Tranĉo ekzistas. Sed en alia loko ol la originalo. La adjektivoj “muta” kaj “subita”, ne troviĝantaj en la originalo, malkaŝas implicon de la hajko kaj malpliigas guston de la traduko.

    Olda lageto!
    Ran’ forlasas la randon.
    sono de akvo.
    – – – – – – – – – – traduko de Daphne Lister

Tranĉo ekzistas en la sama loko al la originalo. Sed ĝi havas la duan tranĉon inter la dua kaj la tria versoj, kio rompas la etoson. Tamen estas bone, ke ĝi ne troparolas (ne uzas “muta” nek “subita”).

    Jen akvo plaŭdis,
    laget’ malnova plonĝon
    de ran’ ekaŭdis
    – – – – – – – – – – traduko de Miyamoto Masao

Tranĉo iel ekzistas. Sed la strukturo estas tute alia ol la originalo. La traduko eble konsternos Baŝoon.

    laget’ malnova —
    rano ensaltis akvon
    kun plaŭda sono
    – – – – – – – – – – traduko de Vastalto

Tranĉo ekzistas same kiel la originalo. Tamen restas dubo pri la teda esprimo “palŭda sono”.

Nu, kiu traduko plaĉas al vi, legantoj?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *