Propraj nomoj en parolata Esperanto

Ĉiutage mi aŭskultas elsendon de Pola Radio. Parolistoj elparolas proprajn nomojn ofte en nacilingva elparolo. Nomon de franca institucio en franclingvaj sonoj. Nomon de brita firmao en anglalingvaj sonoj. Ktp, ktp. Tiam preskaŭ ĉiufoje mi malsukcesas kapti la kompletan nomon.
De kie venis tiu maniero en Esperanton? Ĉu tio estas ĝenerala fenomeno en eŭropaj landoj? Kaj kiel estas en landoj ekster Eŭropo?
Almenaŭ en Japanio tio ne okazas. Parolistoj de japanaj radio- kaj televid-elsendoj elparolas alilingvajn proprajn nomojn ĉiam en japane asimilitaj sonoj, malgraŭ tio, ke ili scipovas la anglan kaj aliajn lingvojn.
Mi pensas, ke la japana maniero estas racia solvo por japanaj aŭskultantoj. Kaj mi opinias, ke elparoli proprajn nomojn sen esperante asimili estas tute malracie por esperantolingvaj aŭskultantoj, kiuj posedas plej diversajn lingvokonojn.

4 pensoj pri “Propraj nomoj en parolata Esperanto”

  1. Tio ja estas la tradicia maniero, almenaŭ iugrade klopodi imiti la originalan elparolon de nomoj. Verŝajne rilatas al tio, ke oni skribas Esperanton per latinaj literoj, kaj latinliterajn nomojn oni en Esperanto skribas laŭ la origina ortografio, ne laŭprononce. Same oni faras en la plej multaj latinskribaj lingvoj, tamen ne ekzemple en la litova. En la rusa oni aliflanke kompreneble estas devigata rusliterigi ĉiujn nomojn. Tio signifas, ke por rusoj estas facile scii, kiel elparoli fremdajn nomojn, sed malfacile scii, kiel skribi tiujn nomojn per latinaj literoj.

    En Esperanto laŭ mi estas racie konservi la originan ortografion de latinliteraj nomoj, ĉar la nomoj estas internacie (almenaŭ en latinliteraj lingvoregionoj) plej konataj en sia skriba formo, kaj ĉar alikaze oni neeviteble havos multajn esperantajn formojn de la sama nomo, kaj senfinajn disputojn pri tio, kiel esperantigi tiun aŭ jenan nomon.

    Elparolo estas eĉ pli komplika temo. Estas malfacile interkonsenti pri tio, kiu estus la “ĝusta” maniero esperante elparoli tiun aŭ jenan nomon, ĉar ĉiuj esperantistoj estas influitaj de siaj nacilingvaj kutimoj pri elparolo de fremdaj nomoj. Eble ĝuste tio estas la problemo – diverslandaj esperantistoj diversmaniere asimilas la nomojn, eĉ se ili provas tion fari “esperantece”.

    Mi mem parolas la por mi fremdan svedan lingvon ĉiutage de multaj jaroj, sed daŭre ne bone lernis, precize kiel oni devas svedece elparoli ekzemple anglajn aŭ rusajn nomojn por ke svedoj ilin ĝuste rekonu. Do mi timas, ke ne baldaŭ ĉiuj esperantistoj konsentos pri tio, kiel oni esperante elparolu nomojn. Ja eĉ tute ordinarajn vortojn diverslingvaj esperantistoj prononcas relative malsame.

  2. Mi pensas, ke la demando estis pri eŭropaj lingvoj, ne pri Esperanto. Jes, laŭ mia sperto, ĝenerale, se oni scias la fremdlingvan prononcon, oni uzas ĝin. Iuj radioanoncistoj ŝajne sukcesas prononci nomojn el dekoj da lingvoj en mirinde kredebla maniero. Antaŭ nelonge mi aŭdis en brita radio, ke iu sukcesis prononci eĉ nederlandan nomon en konvinka maniero, kun nomoj el pluraj aliaj lingvoj en la sama frazo. Tamen, la plej multaj homoj ne estas tiel lertaj, kaj cetere mi pensas, ke oni emas asimili tre konatajn nomojn. Ekzemple, se oni prononcus la nomon “Gorbaĉov” ruse en angla, franca aŭ germana konversacio, tio eble impresus strange.

    Mi ne pensas, ke estus tiel malfacile interkonsenti pri “ĝusta” maniero asimili. Ekzistas jam kelkaj tiaj proponoj, kaj por iuj lingvoj apenaŭ estas granda elekto. Ekzemple, kiom da ebloj ekzistas, kiam oni esperantigas la prononcon de tipa japana nomo? Aliflanke, se temus pri la nederlanda …

  3. Mi malofte malkonsentas kun Vastalto, sed ĉi-foje jes. Kiel mi iufoje blogis, ne estas riproĉinde lerni ion per E-o. Aparte se temas pri fama nomo, mi volas scii ne nur la akceptitan E-igon (se tio ekzistas), sed ankaŭ la ĝustan elparolon kaj literumon en la origina lingvo.

    Mi kredas, ke Kalle pravas implicite ligante la japanan elparolkutimon al la japana nekanĝia skribsistemo, kiu estas silabaro. El la silabe skribitaj formoj de la nomoj venis normoj, kiujn sekvas jes eĉ tiuj, kiuj konas la neasimilitajn formojn.

  4. Dankon pro viaj komentoj.
    Jen estas kelkaj aldonoj:
    “Lokismo” estas nuntempa tendenco de la asimilado de alilingvaj nomoj en la parolata japana lingvo. Tio estas laŭeble proksimigi elparolon al la originaj sonoj, kiujn uzas tiulingvanoj, tamen en la kadro de la japanlingvaj sonoj.
    En la japana lingvomedio ne estas dece elparoli alilingvajn nomojn sen asimilado, des pli en la japanaj amaskomunikiloj. Kompreneble estas tolerate, kiam alilandanoj parolas tiujn nomojn senasimile en la japana. Sed japanoj pli alte taksas tiujn alilandanojn, kiuj elparolas alilandajn nomojn asimile.
    Certe estas problemo, ke japanoj fojfoje suferas, kiam ili serĉas proprajn nomojn en alilingva medio.
    Zamenhof faris gravan decidon ĉe sia iniciato, ke Esperanto estu fonetika lingvo. Kaj li antaŭsupozis, ke … post kelkaj jaroj la skribado “Byron” anstataŭ “Bajron” aŭ “Göthe” anstataŭ “Gete” kredeble estos rigardata kiel eraro [Lingvaj Respondoj, 1962] … Sed bedaŭrinde la historio ne iris tiel pro la inercio [mi ne diru, inerteco] de latinliter-lingvanoj. Tamen jam estas tempo rekonsideri la aferon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *