En sia iniciato por la lingvo internacia Zamenhof faris gravan decidon, ke ĝi estu fonetika lingvo. Kaj li skribis jenan artikolon en la gazeto “La Esperantisto” (1890, N-ro 11).
Al s-ro T. en S. Peterburgo.
Vi miras, ke en la Adresaro unuj nomoj kaj adresoj estas skribitaj per ortografio Esperanta kaj aliaj per la diversaj ortografioj naciaj; jen estas la kaŭzo de tiu ĉi strangaĵo: Ne volante arbitre ŝanĝi la nomojn de niaj amikoj, ni presis ĉiun nomon kaj adreson tiel, kiel ĝi estis alsendita al ni. La adresojn, kiujn ni ricevis skribitaj per literoj latinaj, ni lasis en la formo, en kiu ni ilin ricevis (plejparte en ortografio nacia); nur la adresojn skribitajn per aliaj literoj (ekzemple rusaj), kiujn ni jam sen tio devis transmeti en alfabeton latinan, ni transmetis jam laŭ nia ortografio. La logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu enkondukita unu egala ortografio (la simpla ortografio Esperanta), ĉar alie, trovante en verko Esperanta ian nomon, oni neniam scios, kiel ĝin elparoli. Sendube tio ĉi poste estos enkondukita, kaj post kelkaj jaroj la skribado “Byron” anstataŭ “Bajron” aŭ “Göthe” anstataŭ “Gete” kredeble estos rigardata kiel eraro. Tamen doni jam nun kategorian, difinitan kaj ĉiamdevigan regulon por la skribado de nomoj ne estas ankoraŭ tempo, kaj en la daŭro de kelka tempo ni devas ankoraŭ lasi al ĉiu skribi la nomojn, kiel li trovas la plej oportune, aŭ laŭ la ortografio Esperanta, aŭ laŭ la ortografio de la nacio, al kiu la nomo apartenas. La fina formo por la skribado de nomoj estos sendube la ortografio fonetika, kaj al tio ĉi ni devas ĉiam celi kaj alkutimi; sed nun ni ofte devas ankoraŭ uzadi la ortografion nacian, ĉar nia ortografio estas ankoraŭ tro malmulte konata en la mondo kaj, donante en tiu ĉi ortografio nian adreson, ni riskas, ke leteroj adresitaj al ni eble ne venos al niaj manoj. Al tiu ĉi demando ni ankoraŭ revenos en aparta pli detala artikolo; sed ĝis la demando estos difinite decidita per la uzado, ĉia maniero de skribado de nomoj estas bona, se ĝi nur estos komprenebla por la leganto.
Kiel ni jam scias, la historio pri propraj nomoj ne iris laŭ la vojo antaŭdirita de Zamenhof. Pro tio hodiaŭ ne malmultaj esperantistoj stumblas ĉe nekonataj propraj nomoj. La kaŭzo estas la lingvotradicia inercio de okcidentaj esperantistoj, kies lingvo uzas latinajn literojn. Mi pensas, ke estas jam tempo rekonsideri la aferon.
Jes, estas la tempo!
Ekzemple, mi mem ĉiam konfuzas pri hungaraj aŭ ĉinaj nomoj.
Estas ja vaste konata rimedo: aldoni fonetikan formon en krampoj, aŭ, ree, skribi la nomon fonetike kaj enkrampe aldoni originan, nacilingvan, formon: “Dmitrij Breĉalov (Дмитрий Бречалов), ankaŭ konata kiel Ora Mezo…”