Frumatene en lito mi ekpensis pri bona temo por mia blogo. Mi primeditis la temon dum iom da tempo. Kaj mi decidis, ke mi bone memoru ĝin por poste verki artikolon. Tamen ĉio ĉi okazis ŝajne en mia sonĝo. Post vekiĝo mi tute ne memoris, kio estas la ideo. Tre bedaŭrinde!
Eble ĉi-nokte mi sonĝos ke mi legas tiun blogaĵon vian.
🙂
Amikece,
Luis
Aha, ĉu vi ĝuis la artikolon? 🙂
Ej.. Vi ne solas en tio..
Ankaŭ por mi tio okazas.. Pro tio, ne plenplenas la mia blogo kaj la paĝoj multjaraj… Aŭ ideoj plu vivas, sed forestas la sufiĉa mensa vigleco…
Ĝis,
Ivo la senmemora
Saluton, Ivo!
Jes, certe aferoj okazas tiel. Tamen tiu kaprico de mia menso foje amuzas min.
… Vi certe forgesis iun temon… Kaj samteme trovis temon en la rakonto pri tiu forgeso.. !