Problemo por ĉiuj

Hieraŭ (ĉi tie) mi skribis, ke mi volas senhezite gustumi en Esperanto udonon, sobaon, ramenon ktp. Hodiaŭ mi aldonu somenon al la menuo. Parenteze, mi jam povas gustumi almenaŭ udonon laŭ PIV.
Tamen ĝenerale japanaj esperantistoj estas tre singardaj pri enkonduko de tiuj novradikoj. Japanaj esperanto-vortaroj montras fagopiraĵon aŭ fagopirajn nudelojn por sobao, kaj ĉinan vermiĉelon por rameno. Tiu ĉi sinteno kontrastas kun tiu de eŭska vikipediisto-esperantisto, kiu verkis la artikolon pri rameno (ĉi tie).
La kialo de la singardemo estas jenaj: Se japanoj enkondukos tiujn novradikojn, ankaŭ koreoj, ĉinoj, vjetnamoj ktp rajtas same agi pri siaj propraĵoj. Kaj tio faros esperantan vortaron tro abunda kaj kaosa. Grandega vortaro ja malfaciligos Esperanton por lerni.
Aliflanke mi vidas, ke eŭropaj kaj amerikaj esperantistoj tro facile enkondukas kaj uzas novradikojn laŭ la kriterioj de japanaj esperantistoj. Tiuj novradikoj de eŭropaj kaj amerikaj esperantistoj estas pli-malpli komprenataj surbaze de latinidlingva kulturo. Sed ili ne estas komprenataj de plimulto de japanaj esperantistoj, kiuj ne posedas latinidajn lingvojn. Ĉi tie kuŝas problemo.

2 pensoj pri “Problemo por ĉiuj”

  1. Ankaŭ mi konsentas vin. Ĉiuj esperantistoj unue devas solvi la problemoj de nova vorrto per la esperanta ‘vort-krei-metodo’. Poste tiu nova vorto devas esti konsentita pere de esperanta komunumo. Tamen, mi pensas, ke tiu ĉi ‘konsent-systemo’ de esperanta komunumo ne bone funkcias nuntempe, ĉar oni povas esperimi sian novan vorton per la interreto.

  2. La problemo ne ekzistus, se E-istoj simple uzus fremdajn vortojn en siaj tekstoj (prefere kursive), kiel faras alilingvaj aŭtoroj emantaj al internaciismo. Sed iel enradikiĝis inter E-istoj la stranga ideo, ke en esperanta teksto ĉio devas esti esperanta, kaj ke la sola maniero uzi neesperantan vorton, estas adopti ĝin en la lingvon.

    Ken

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *