Jam de tri tagoj pluvegas en mia regiono kaj ĉirkaŭoj. La cuja fronto, staranta sur Cuŝima Markolo, viglas pro malvarma aermaso alvenanta el la kontinento, kaj kaŭzas pluvegon.
La loka meteologia observatorio proklamis alarmon pri pluvego kaj inundo en la tuta gubernio. Nun en malfrua vespero la pluvo malintensiĝis, sed oni prognozas, ke pluvego daŭros ĝis morgaŭa mateno.
Kion signifas la vorto “cuja”?
Bv. vidu la komentojn al “heroldas cujon” (ĉi tie).
https://www.vastalto.com/blog/?p=1053#comments