Mi trovis en aŭtobuso unu afiŝon, kiu varbas rekrutojn de Defendkorpuso (Japana Armeo). La reklamo traktas helpagadon de Defendkorpuso okaze de akvokrizo en iu civila kvartalo. Ĝia lasta linio (monologo de soldato) tekstas “Unuafoje mi ricevis elkoran dankon, tiel mi pensas.” Tio estas ja fakto. Tamen la afiŝo estas trompa reklamo, kiu kaŝas, ke la soldato devas mortigi homojn ordonite.
“la soldato devas mortigi homojn ordonite.”..
.. Jes ja..ORDONITE.. Eble, iam, pro ia neceso, iu mortigu…Ni ne povas antauscii.. Sed pri tio decidu tiu, mem , ne iu alia, ĉar tro gravas tiu afero laŭ moralo…
Junaĝe mi rifuzis la devigan soldatservon UNUjaran…. pro moralaj motivoj, laŭ la tiama franca leĝo, mi rajtis servi eksterarmee, civile, dum DU jaroj, anstataŭe, post sendo de letero por klarigi miajn motivojn.. Kaj mi atendu la JESON aŭ NEON de iu komisiono. Kaj tiu ja povis rifuzi ĉar laŭ la leĝo la rifuzo je mortigo por la petanto estu absoluta, ĉiama.
Eble vi aŭdis pri tiu maljuna franca anarkiisto Louis Lecoin (Lŭi Lekŭen ) , kiu, pli ol sesdekjara,per plursemajna malsatstriko en la 1963a akiris tiun rajton je konsciencobĵeto kaj tiel ebligis la liberigon de junuloj konsciencrifuzantoj, en prizono jam de pluraj jaroj. Tiele ekestis leĝo por konsento je la prokonscienca rifuzo. Dank’al li mi povis, en la 80aj, profiti tiun leĝon.
Nun, ne plu ekzistas tiu deviga naciservo unujara, do miaj du filoj ne bezonas rifuze sendi leteron por klarigi la motivon de la malvolo. Plu estas nur profesiuloj.
Nuntempe, por la varbo de soldatoj profesiaj, aperas groteskaj reklamoj televidaj.. Ili montras aventurulojn, same kiel en vestern-filmoj..
Kelkfoje, dum kafpaŭzo, iu kolego priparolas sian propran servon, armee.. Naŭzigas min la vortoj, la priparolitaj spertoj.. “ni, VERAJ VIROJ.. JES ĈEFO, laŭ via ordono mia ĉefo, laŭlinie..”
Post du tagoj, la 14an de julio, estos la nacia festo.. Tiuokaze, surstrate bonlinie paŝos tiuj soldatoj, laŭorde, laŭ la ordonoj..
Samideane via,
Ivo nesenpena