Japanoj kutime manĝas kuiritan rizon en ĉiu manĝo. Ĉiutage ni kuiras rizon por tiutagaj manĝoj.
Jam de jaroj en superbazaro oni vendas pakaĵojn de kuirita rizo. Ordinare kuirita rizo putras post kelkaj tagoj. Sed bona hermetika pakaĵo konservas kuiritan rizon dum pli ol duonjaro. Ĝia gusto estas ne malbona. Oportuna varo por neordinara okazo.
Kiel aspektas tia pakaĵo?
Jen mi aldonis foton de la pakaĵo. Ĝi estas unu porcio (ĉ. 200 gramoj).
Ĉu oni varmigas ĝin en mikroonda forno?
Jes, oni bezonas du minutojn por varmigi ĝin per 600W en mikroonda forno.