Traserĉante per Guglo en la interreto, mi hazarde trafis jenan paragrafon verkitan de Sten Johansson [Sten Johanson]:
La ĉiutagaj vortoj de Esperanto ja nur malmulte kapablas porti tiajn konotaciojn, kiajn mi bezonas por ĝui poemon. Problemas ne nur la malgrandeco kaj juneco de nia lingvo, sed krome ĝia kultura diseco. Se svedo legas svedlingvan poemon de sveda poeto, li plej ofte scias, kian kroman ŝarĝon portas la vortoj uzitaj. Sed se Esperanta poeto skribus pri novembro, ruĝa vino, ulambano, arĝenta mevo aŭ malsanasekuro, tiuj vortoj neniel havus saman nuancon por esperantistoj en Svedio, Aŭstralio, Usono, Irano kaj Japanio.
Ĉi tiu teksto estas parto de la recenzo pri “Ĉiuj dioj estas for…”, poemaro de Ulrich Becker [Ulriĥ Beker]. http://esperanto.net/literaturo/poem/libr/ciujdiforrec.html
Kiam mi verkas hajkojn en Esperanto, mi ĉiam alfrontas la saman problemon supre menciitan. Ekzemple, kanacikado (higuraŝi), kiun mi uzis en mia hajko antaŭhieraŭ, estas vorto nekonata de preskaŭ ĉiuj esperantistoj. Sed aliflanke ĝi estas bone konata de japanoj same kiel akrido kaj lokusto. Mi ĉiufoje verkas mian hajkon kiel eksperimentaĵon. Ĉu mia verketo donos al tutmondaj legantoj certan efikon, kiun mi intencis? Estas ja ambicia eksperimento. Tamen mi antaŭvidas, ke mi devas elteni 99-procentajn malsukcesojn.
Konkeri la problemon estas ne facile. Ni devas multe verki kaj multe aprezi. Viglaj rilatoj inter verkantoj kaj legantoj estas bezonataj.
Ĝenerale mi vidas modestajn, pripensemajn homojn kun pli da simpatio ol arogajn. Tamen ankaŭ pozitivajn ecojn oni prefere ne troigu!
Vi certe povas vidi la sukceso-ŝancojn de viaj verketoj kun pli da optimismo.
Estas vero, ke la specifeco de la e-lingva publiko kaŭzas specifan defion. Kelkaj vortoj (ekzemple kanacikado, saŭdado, gemuta) necesigas aldonon de klarigo. Ilia uzo en literaturaj tekstoj ja estas eksperimento, kaj en ĉiu eksperimento nestas potencialo de fiasko, de disputo. Sed ja estas ĝuiga ŝanco verki en lingvo kiu ebligas eksperimenti, ĉu ne?
Multaj aliaj vortoj aŭ prezentas nociojn konatajn al ĉiuj etnoj, aŭ ilian signifon jam dum jardekoj firmigas kaj riĉigas la uzado fare de esperanto-verkantoj kaj -parolantoj. Plene senti kaj kompreni ĉiujn emociojn, ideojn kaj nuancojn, kiujn la lingvohistorio ligis al la vortoj, povas nur kiu legis multe da bonaj verkoj kaj vivas en daŭra kontakto kun la lingvo kaj ĝia kulturo. Sed tiu kondiĉo ja validas en ĉiu lingvo.
Ĝuste la specifaĵo, ke al la evoluo de la lingvo Esperanto kaj ĝia kulturo (kun samaj rajtoj kaj ŝancoj) kontribuadas homoj el tre multaj diversaj etnoj kaj regionoj (kaj cetere – feliĉe – jam dum longa tempo ne nur eŭropidoj) ĉiam denove fascinas kaj entuziasmigas min. La nuna riĉa kaj fekunda Esperanto ne ekzistus sen la kontribuoj kaj influoj, kiujn al ĝi donis ekzemple poloj, hungaroj, estonoj, japanoj, ĉinoj kaj kaj kaj. Jes; tiu ĉi juna lingvo vere estas atentokapta eksperimento – eksperimento lingva, socia, psikologia…
Kaj vidu: unu el la provo-tubetoj en la eksperimentejo nomata ‘Esperanto’ estas via retejo.
Koran dankon! Viaj vortoj ja kuraĝigas min.
jes tre trafa rimmarko! (tiu de Johanson) kompreneble ankaŭ kiem oni provas traduki el la franca oni renkontas tian problemeon. Sed oni provu kiel eble superi ĝin! (iom da propra Esperanta “idiotisma etoso” jam amasiĝis sur kelkaj vortoj, eble iom post iom ili pli “parolos” al legantoj!)
Skribas Ursido :
” Kaj vidu: unu el la provo-tubetoj en la eksperimentejo nomata ‘Esperanto’ estas via retejo. “.
Kiom prave!!
Kaj Roland montras, same prave, ke tiu afero validas por ĉiuj lingvoj… Kiam necesas pontoj. Eĉ same, nun, kiam mi aŭdas miajn filojn 20jaraĝajn ! ja necesas vidi diferencon inter la tekstojn tradukotajn el jam ekzistantaj – Kaj tie certe kuŝas malfacilo -, kaj tekstojn el via kapo..
Lingvo ja bezonas poluriĝon plurjaran kaj plursocian.. Ne forgesu : Vortoj ja poluriĝas kaj eluziĝas. Tamen, iuj situacioj estas kompreneblaj de ĉiuj.. Vortoj ekestas, aliaj iom post iom forestas, ĝis plena malesto… Komprenas ilin nur fakuloj pri iamaj lingvoj..
Imagu : Jen ekaperas, trans la jarcentoj, iu antaŭulo nia… Li rigardos mian franclingvan parolon tre popolaĉa, apenaŭ komprenebla.. Same, mi iru al pasinta mondo ĉe reĝa kortumo.. Ilia lingvo aperos al mi tre altuma, monduma…
Esperanto estas nia lingvo, iom post iom, jen..Ĝi poluriĝas… Ej!!! belas la vorto, la kunmeto, ĝi bonodoras, riĉas je.. la skribinto ja trovis, en la lingvo esprimkapablojn ene kaŝatajn Kaj kromsentoj kaj kromsignifoj jen aperos kvazaŭ ŝvito el haŭto..
Antaŭen!
Ivo rezeano