Uzateco kaj uzebleco de lingvoj

Ĉiutage mi legas novaĵojn, raportojn, eseojn, novelojn ktp en japanlingvaj tagĵurnaloj. Ĉiutage mi rigardas novaĵojn, dramojn, dokumentfilmojn ktp en japanlingvaj televid-elsendoj.
Ĉiutage mi legas esperantajn retmesaĝojn el pluraj retgrupoj kaj retaj novaĵejoj. Ĉiutage mi aŭskultas esperantan elsendon de Pola Radio.
Mi penas min duŝi per laŭeble multaj esperantaĵoj. Tamen la japana lingvo surŝprucas sur min pli multe ol Esperanto, kvante kaj kvalite.
Problemo estas tio, ke kampoj al mi interesaj ne estas sufiĉe kovrita per Esperanto.

3 pensoj pri “Uzateco kaj uzebleco de lingvoj”

  1. Bone dirite: vi duŝas vin per esperantaĵoj! Sed intertempe, bonvolu ankaŭ pli kaj pli duŝi nin per viaj esperantaĵoj. Vi verkas interese, kaj estas ankaŭ alia afero: estas ege utile al Esperanto, ke aperas pli kaj pli da tekstoj verkitaj de ne-eŭroplingvanoj. Ekvilibra lingvoevoluo bezonas tian fruktodonan duŝadon el diversaj direktoj. Mi flaras etan malsimilecon en la tekstoj naskitaj el malsama lingva fono, kaj tio nepre efikas utile kaj pliriĉige, kaj al la lingvo kaj al nia mondrigardo. La interreta esperantistaro estas tro Eŭrop-kultura, aŭ ĉu mi nur ne trovas la aliajn?

  2. beĉjo:
    > kiuj kampoj vin interesas?

    Nunmomente hajko kaj fiziko. Bazaj dokumentoj esperantaj estas malmultaj en ambaŭ kampoj.

    Harri:
    > La interreta esperantistaro estas tro Eŭrop-kultura, aŭ ĉu mi nur ne trovas la aliajn?

    Mi trovis ne malmultajn ne-eŭropajn (ekz. japanajn) esperantistojn en la interreto. Tamen ilia agado celas plimulte la enlandan komunumon ol la tutmondan Esperantujon. Fakte ĉi tio estas unu kialo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *