Sur placeto proksima de mia domo nun floras flavaj kosmosoj. Flavoranĝaj koloroj de la floroj pensigas min pri varma temperaturo.
flava kosmoso: Cosmos sulphureus, unujara herbo el asteracoj, specio origine el Meksiko. Ĝia florkoloro varias de flava ĝis ruĝoranga. Ekzistas variaĵoj kun simplapetala aŭ multeptala floro. Ĝi bone kreskas sur malfekunda tero nur kun la suno kaj akvo.
ĉu vere el meksiko? mi ne memoras vidi ilin antaŭe