Ja estas malvarme. Hieraŭ la minimuma temperaturo estis 2,3 celsigradoj kaj la maksimuma estis 9,5 gradoj. Hodiaŭ la miniuma estis -0,6 gradoj kaj la maksimuma 9,7 gradoj. Tiuj ĉi certe estas vintra malvarmo en mia regiono.
La geko ankoraŭ hodiaŭ kroĉiĝas sur la ekstera muro apud la pordo de mia domo. Ĉu ĝi jam kadukiĝis kaj estas mortonta? Aŭ ĉu ĝi intencas vintrodormi tie? Ĉar la loko tute ne taŭgas por ĝia vintrodormado, mi zorgas pri ĝia estonto.
Mia frato (estinta Meksikurbano, nun Vankuverano) notis ke en meksikurbo dum la tuta jaro oni atingis 20°C.. vintre je la meztago.. somere matene…