Fluanta rivero iradas senhalte, kaj ĝia akvo ne estas tiu de hieraŭ. Ŝaŭmeroj en stagnejo, unuj malaperinte, aliaj ekaperinte, neniam estis longe stabilaj. Tiel same estas ankaŭ homoj kaj loĝejoj en la mondo.
Tio ĉi estas komencaj linioj de la eseo “Hooĝooki [方丈記/Hōjōki]” verkita de Kamo-no Ĉoomei [鴨長明/Kamo no Chōmei] (1155-1216), japana poeto kaj eseisto. Tiujn komencajn liniojn (kaj nur tiujn) scias plejmulto de japanoj, ĉar ni lernas ĝin en lernejaj horoj pri la japanaj klasikaĵoj.
Tio memorigas pri la antikva greka filozofo Heraklito (Hēraklejtos, Ἡράκλειτος) kiu okupiĝis pri ĉiama ŝangiĝado, pri sameco kaj malsameco. Lian nebulan pensaron iu (eble li mem, eble posteulo) resumis per “Ĉio fluas”.
“Ne eblas dufoje paŝi en la saman riveron” (Heraklito, citita de Platono en Kratilo.
Ken