Laŭ la esploro (ĉi tie) de bestopsikologo en la Viena Universitato, hundoj kapablas kompreni malegalan traktadon kaj montras ĵaluzan senton. En iu eksperimento li vidigis al unu hundo, ke alia hundo ricevis rekompencon post plenumo de lertaĵo. Poste li igis la unuan hundon plenumi la saman lertaĵon, sed ne donis al ĝi rekompencon. Rezulte de tio la hundo rifuzis plu ripeti la lertaĵon.
Jam estas sciate, ke simioj havas ĵaluzan senton kaj reagas kontraŭ malegala traktado. Tiu ĉi eksperimento montras, ke ne nur simioj sed ankaŭ hundoj havas ĵaluzon. Laŭ alia esploristo, la rezulto sugestas, ke la ĵaluzo povus esti komuna sento inter sociaj bestoj.
Ĉu ĵaluzo, aŭ envio? Fakte, la resumo, al kiu vi ligas, mencias nek unu nek la alian.
La japanlingva artikolo, kiun mi konsultis, uzis la vorton “ĵaluzo” (plipreceze samsignifan japanan vorton “ŝitto”), citante la menciitan esploron. Traleginte la resumon, mi konstatis, ke vi pravas.
Ĉu ĵaluzo, ĉu envio – kia malsamileco? Ja ambaŭ montras nemson.
La homoj, gapinte al sia unikeco, malfruege kaj ĉiam ankoraŭ antaŭjuĝe ekatentiĝas al la lasta viva mondo. Ĉiam ankoraŭ rigardante de “la piramidasupro” – pro tio “sin pardonante” parolas pri “sociaj bestoj”…
Ĝis kiam sciencistoj ankoraŭ hontas, ordinaraj homoj antaŭlongege scias! Mi ankaŭ – vidu “Ni kaj l`aliaj“ http://vaskon.wordpress.com/2008/12/08/ni-kaj-laliaj/