Hieraŭ mi kaj mia edzino vizitis la historian parkon de Joŝinogari (吉野ヶ里/Yoshinogari). Ĝi enhavas la ruinon de antikva vilaĝo (en la 3-a jarcento p.K.) el Jajoja epoko (弥生時代/Yayoi Jidai, 3-a jc. a.K. – 3-a jc. p.K. ).
Tiutempe japanoj jam scipovis rizokultivadon, kaj loĝis kolektive en vilaĝo ĉirkaŭita de palisbariloj kaj ĉirkaŭfosaĵoj. El la ruino oni elfosis multe da argilaĵoj kaj bronzaĵoj.
En la parko oni restaŭris antikvajn domojn kaj ĉirkaŭbarilojn. Do vizitantoj povas sperti kaj studi la vivon de Jajojaj antikvuloj.
Mi sentas ,ke tie estas romantika.
Tiamaj homoj amas iun do ni estas.
Parenteze ,Ĉu tiamaj homoj versis ?
Eble versis.
Aman verson.
Vi pravas, bezonata!
Amo estas la fonto de poezio.