Bedaŭrinde mi ne memoras la tekston detale.
Temas pri la popolleviĝo de Ŝimabara en 1637~1638. Tiutempe kamparanoj en la duoninsulo Ŝimabara levis sin kontraŭ ekspluatado de ilia feŭdestro kaj kontraŭ subpremado al la kristanoj. Plejmulto de la leviĝintaj kamparanoj estis kristanoj kaj ilin gvidis kristanaj samurajoj. La leviĝo finiĝis per malvenko de la kamparanoj. Estas bone konata historia evento.
La sanktejo, kiun mi vizitis, estas ŝintoisma. La teksto sur la gvidtabulo diras, ke la evento estis kaŭzita de agresemo de la kristana kolektivo kaj ke pro la malvenko de la kristanoj oni reakiris pacon.
Mi ne estas ŝintoano nek kristano. Sed mi opinias, ke la teksto estas ege unuflanka kaj malpaciga.
Tio scivoligas min: kial tiu malamo? Pri kio temas?
demandas amike
Ursido