(“En ordo krom unu”, mi skribis antaŭe. Jen temas pri tiu unu…)
Estas la 49-a tago ekde kiam mia filo forpasis. Laŭ budhismaj instruoj mortinto vagadas en limregiono inter morto kaj vivo dum 49 tagoj ekde sia morto, kaj en tiu ĉi tago li/ŝi transiras en sekvan vivon per refoja transnaskiĝo. Kvankam mi ne estas kredanto, tiu rakonto iomete konsolas min.
Mia filo enhospitaliĝis pro kormuskola malsano fine de la lasta junio. Malgraŭ zorgema kuracado lia koro ĉesis bati fine de la lasta decembro. Estas ne kredeble, ke li mortis tiel juna. Kiam mia patrino grave malsaniĝis antaŭ unu jaro, li multe helpis al mi. Li estis bonkora kaj pensema junulo. Nun mi ne trovas lin ĉirkaŭ mi. Mi neniam revidos lin. Kia fatalo!
De tempo al tempo rememorante lin, mi kaj mia edzino eklarmas. Vera malĝojo… Ŝajnas al mi, ke nur la tempo konsolas nin kaj cikatrigas nian vunditan koron. Ni ja devas alkutimiĝi al nia sorto.
Ne velku la memoroj pri li! Donu pacon kaj konsolon al ni postvivantoj!
Mi sincere esprimas mian kondolencon.
Mi deziras al vi fortojn en via malfeliĉo.
Mi sincere kompatas al vi.
Sincere akceptu mian plenkore kondolencon”
Mi rememoras, ke mia frateto mortis. Kia grandega malĝojo!
Mi elkore simpatias kun vi pro la malfeliĉo.
Mi tre, tre ĉagreniĝas. Mi ne povas imagi, se miaj infanoj mortis. 🙁
Fotono, Maria, Jozefo, Andrew, Blanka Meduzo kaj Formiko, mi dankas vin pro viaj sinceraj vortoj.
Mi ja bezonas pli da tempo por akcepti la sorton, sed certe mi havos sufiĉe da tempo kaj eltenemo.
Kia doloro! Mi ne povas kredi.
Vi hajkumas pri via malsana patrino, sed malantaŭ tio via kara filo!
vintras printempo,
juna forlasas oldan,
ho ne, ne, Dio!
Ho, mi tre bedaŭras, mi ne sciis. Nu, kion diri… Kuraĝo, mia amiko
Mian plej sinceran kondolencon. Mi ja kompatas al vi. Nekredebla perdo.
Mi sincere kondolencas pro la treege trista forpaso de via filo. Oni ne povas imagi pli tristan sperton ol la morto de gefilo.